Rio-de-Ĵanejro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbo Rio-de-Ĵanejro
De la monto Korkovado, la statuto Kristo La Savinto rigardas parton de la urbo Rio-de-Ĵanejro, ĉefe la kvartalon Botafogo, ĉe la Golfeto de Gvanabaro, kie elstaras la monto Sukerpano.
"La Mirinda Urbo"
Blazono de Rio-de-Ĵanejro
Flago de Rio-de-Ĵanejro
Blazono Flago
Himno
Datreveno 1-a de marto
Fondiĝo 1565
Nomo de la loĝanto riano aŭ karioko
Moto
Urbestr(in)o Eduardo Paes (PMDB)
Situo
Situo de Rio-de-Ĵanejro
Subŝtato Rio-de-Ĵanejro
Mezoregiono Metropola Regiono de Rio-de-Ĵanejro
Mikroregiono Rio-de-Ĵanejro
Metropola Regiono Rio-de-Ĵanejro
Najbaraj Urboj Duque de Caxias, Itaguaí, Seropédica, Mesquita, Nilópolis, Niterói, Nova Iguaçu kaj São João de Meriti
Distanco al la Ĉefurbo 0 km kilometroj
Geografiaj Aspektoj
Areo 1.182,3 km²
Loĝantaro 6.323.037 loĝ. 2010
Loĝdenso 5.232,79 loĝ./km²
Alteco 0 ĝis 380 metroj
Klimato Ne disponebla
Horzono UTC-3
Sociaj Indikiloj
IHD 0,842 (2-a) - 2000
MEP R$ 118.979.752 mil (2-a) - 2005
MEP per capita R$ 19.525,77 2005
v  d  r
Information icon.svg

Rio-de-Ĵanejro (portugallingve Rio de Janeiro, /ˈxiu dʒi ʒaˈneiɾu/, laŭvorte "Rivero de Januaro", ofte simple Rio kaj kelkfoje Cidade Maravilhosa aŭ "Mirinda Urbo", pro sia titolo) estas la ĉefurbo de la brazila samnoma ŝtato Rio-de-Ĵanejro, la dua plej granda urbo de Brazilo kaj la tria plej granda metropola areo kaj aglomeraĵo en Sudameriko.[1][2][3] La urbo estis la ĉefurbo de Brazilo dum proksimume du jarcentoj, de 1763 ĝis 1822 dum la portugala kolonia epoko kaj de 1822 ĝis 1960 kiel sendependa lando, kaj ankaŭ la unua ĉefurbo de la Portugala Imperio (1808–1821). Ĝi ankaŭ estas konata simple kiel Rio kaj karesnomata "Mirinda Urbo" (Cidade Maravilhosa en la portugala).

Rio-de-Ĵanejro estas fama pro siaj naturaj pejzaĝoj, sia karnavala festo, pro pluraj muzikstiloj kaj pro turismaj strandoj, kiel tiuj de Copacabana, Ipanema kaj Leblon. Aliaj famaj allogaĵoj estas la statuo Kristo la Savinto (Cristo Redentor) sur la monto Korkovado (Corcovado), elektita unu el la novaj sep mirindaĵoj de la mondo; la monto Sukerpano (Pão de Açúcar) kaj ties kablo-tramo; la Sambódromo, granda paradvojo uzata dum karnavalo; kaj la stadiono Maracanã, unu el la plej grandaj en la mondo. En la 2-a de oktobro 2009, Rio-de-Ĵanejro estis elektita kiel gastigonta urbo por la olimpiaj ludoj en 2016, estante la unua urbo kun tiu tasko en Sudameriko kaj la dua en Latinameriko, 48 jaroj post Meksikurbo (Olimpiko 1968).[4]

La urbo ankaŭ havas la plej grandan kaj duan plej grandan urbajn arbarojn en la mondo: nome la Tiĵuka ArbaroFloresta da Tijuca[5] kaj la arbaro de la Ŝtata Parko Pedra Branca ("Blanka Ŝtono"), preskaŭ ligita al la Tiĵuka Arbaro. La internacia flughaveno Maestro Antônio Carlos Jobim aŭ simple Galeão ligas Rio-de-Ĵanejron kun pluraj brazilaj urboj kaj funkciigas plurajn internaciajn flugojn.

Malgraŭ sia ĉarmo kaj beleco Rio-de-Ĵanejro havas la reputacion esti unu el la plej violentaj urboj en la mondo[6][7][8], kaj tiutemaj filmoj, kiel Cidade de Deus, Tropa de Elite kaj Última Parada 174, montras plurajn sociajn problemojn. Plimulte da perfortaj krimoj koncentriĝas en faveloj kaj malriĉaj urbopartoj, tamen ankaŭ atingas mezriĉajn kaj riĉajn regionojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo (NASA) de la regiono de Rio-de-Ĵanejro montranta la orient-okcidentan marlinion de la urbo, la Golfon de Guanabara kaj la metropolan areon (brune).

Rio-de-Ĵanejro apartenas al la sudorienta regiono de Brazilo kaj troviĝas je latitudo de 22 gradoj kaj 54 minutoj sude kaj longitudo de 43 gradoj kaj 14 minutoj okcidente. Ĝi situas je la atlantika marbordo proksime de la Tropiko de Kaprikorno, kie la marlinio estas monta kaj etendiĝas oriente-okcidente, tiel, ke la urbo frontas la sudon. En tiu marlinio estas enrompo markita de la monto Sukerpano, kie formiĝis la Golfo de Guanabara (Baía de Guanabara), fondloko de la urbo. Ĉe la okcidenta bordo de la golfo kuŝas pli ebena regiono, kie naskiĝis la urbo kaj kie hodiaŭ estas ties centro (tiun ĉefan urboparton oni nomas Centro). La plej granda parto de la urbo (Zona Norte) kreskis nordokcidenten parte sur ebenaĵoj formitaj de maraj kaj kontinentaj sedimentoj kaj ĉefe en monta regiono. La suda regiono (Zona Sul), en la strandoj ĉe la malfermita maro, estas apartigita de la Centra kaj de la Norda Regionoj de marbordaj montoj. Tiuj montoj estas heredaĵoj de la pli malproksima montaro Serra do Mar ("Mara Montaro"), gnejs-granita montĉeno forminta la sudajn deklivojn de la Brazila Altebenaĵo. La Okcidenta Regiono (Zona Oeste) estas vaste monta kaj ĝis la dua parto de la 20-a jarcento ĝi ne estis facile atingebla. Konstruo de novaj vojoj kaj tuneloj dum la lastaj jardekoj faciligis atingi tiun regionon kaj kreskigis la tiean loĝantaran nombron.

La loĝantaro de la urbo Rio-de-Ĵanejro ĉirkaŭestas 6.136.652 homojn[9] kaj okupas areon de 1.182,3 kilometroj kvadrataj[10]. La loĝantaro de la tuta metropola areo proksimumas 11-13 milionojn da homoj kaj okupas pli grandan areon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rio de Janeiro estis fondita la 1-an de marto 1565 proksime de vilaĝo "Carioca" (Domo de la Blankulo en indiĝena lingvo).

Fondo de Rio de Janeiro, 1565.
Vido de Rio de Janeiro el la preĝejo de la monaĥejo de la Lernejo São Bento, ĉ. 1825
Rio de Janeiro, ĉ. 1910-aj jaroj.

Eŭropanoj unuafoje venis al Guanabara Golfo la 1an de Januaro de 1502 (ekde tiam Rio de Janeiro, "Januara Rivero"), fare de portugala ekspedicio sub regado de esploristo Gaspar de Lemos kapitano de ŝipo de la floto de Pedro Álvares Cabral, aŭ sub Gonçalo Coelho.[11] Ŝajne la florenca esploristo Amerigo Vespucci partoprenis kiel observanto laŭ invito de la reĝo Manuelo la 1-a en tiu sama ekspedicio. La regiono de Rio estis loĝata de Tupioj, Purioj, Botokudoj kaj Maŝakalioj.[12]

En 1555, unu el la insuloj de Guanabara Golfo, nune nomita Villegagnon, estis okupita de 500 francaj koloniistoj sub regado de franca admiralo Nicolas Durand de Villegaignon. Sekve, Villegaignon konstruis la Fortikaĵon Coligny sur la insulo kiel klopodo por establi la kolonion nome Franca Antarkto.

LA urbo Rio de Janeiro mem estis fondita de portugaloj la 1an de Marto de 1565 kaj nomita São Sebastião do Rio de Janeiro, en honoro de Sankta Sebastiano, nome samnomulo kaj patrono de la tiama portugala monarko D. Sebastião. Rio de Janeiro estia nur la nomo de la Guanabara Golfo. Ĝis komenco de la 18a jarcento, la urbo estis minacata aŭ invadita de kelkaj, ĉefe francaj, piratoj kaj kaperistoj, kiaj Jean-François Duclerc kaj René Duguay-Trouin.[13]

Fine de la 17a jarcento, ankoraŭ dum la Sukera Epoko, la Bandeirantes trovis oron kaj diamantojn en la najbara kapitanejo de Minas-Ĝerajso, kaj tiele Rio de Janeiro iĝis multe pli praktika havenurbo por eksportado de riĉaj varoj (oro, valoraj ŝtonoj aŭ juveloj, krom sukero) ol Salvador de Bahio, kiu estas multe pli fore nordoriente. Kaj tiele en 1763, la kolonia administreja urbo en Portugala Ameriko estis translokigita el Salvadoro al Rio de Janeiro. La urbo restis ĉefe kolonia ĉefurbo ĝis 1808, kiam la portugala reĝa familio kaj plej el la asociaj nobeloj de Lisbono, fuĝe el la invado fare de Napoleono en Portugalio, moviĝis al Rio de Janeiro. La regna ĉefurbo estis transpasita al la urbo, kiu, tiele, iĝis la nura eŭropa ĉefurbo for de Eŭropo. Ĉar ne estis fizika spaco aŭ urba strukturo por enhejmigi centojn de nobeloj kiuj alvenis subite, multaj loĝantoj estis simple elhejmigitaj el siaj hejmoj.[14] Estis ankaŭ granda alfluo de afrikaj sklavoj al Rio de Janeiro: en 1819, estis 145,000 sklavoj en la kapitanejo. En 1840, la nombro de sklavoj atingis 220,000 personoj.[15]

Rio-de-Ĵanejro en 1888

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Rio-de-Ĵanejro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R.L. Forstall, R.P. Greene kaj J.B. Pick, "Which are the largest? Why published populations for major world urban areas vary so greatly". City Futures Conference, University of Illinois at Chicago, Julio 2004 – Tabelo 5 (p. 34)
  2. Listo de plej grandaj aglomeraĵoj. Unuiĝintaj Nacioj. Vizitita la 30-an de julio 2009.
  3. Listo de urbaj loĝantaraj aglomeraĵoj. City Population. Vizitita la 30-an de julio 2009.
  4. BBC News, BBC SPORT | Olympics | Rio to stage 2016 Olympic Games, publikigita la 4-an de oktobro 2009.
  5. J.C. da Rocha, Floresta da Tijuca. Alma Carioca.
  6. Folha de S. Paulo, "Número de homicídios cai no Brasil", publikigita la 30-an de januaro 2008. Vidu la .xls-dosiero ligita al la artikolo.
  7. BBC News, Americas | Rio hit by deadly gang violence, publikigita la 28-an de decembro 2006.
  8. FOXNews.com, Brazil to Send Federal Troops to Rio de Janeiro to Quell Gang Violence — International News | News of the World | Middle East News | Europe News, publikigita la 3-an de januaro 2007
  9. IBGE, "Estimativas para 1° de Julho de 2006". Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística, 2006
  10. IBGE, "Área Territorial Oficial". Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística"
  11. Jorge Couto, 1995, A Construção do Brasil, Lisbon: Cosmos.
  12. índios Rio. Alirita 17a de Aprilo 2010.
  13. History of Rio. Alirita 17a Aprilo 2010.
  14. Real Portuguese Family in Rio (1a Januaro 1970). Alirita 17a Aprilo 2010.
  15. A África civiliza. Alirita 17a Aprilo 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]