Lagoso
| Lagoso | |||
| portugale: Lagos, edoe: Èkó | |||
| urbo | |||
|
Haveno en Lagoso
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Lagos | |||
| Kromnomoj: Urbolago, Lasgidi, Gidi | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Historia regiono | Benina imperio | ||
| Parto de | Okcidenta Afriko | ||
| Oceano | Atlantiko Gvinea Golfo | ||
| Situo | Lagoso | ||
| - alteco | 10 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 06°27′11″N 03°23′45″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 6.45306 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">6.45306°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 999,6 km² (99 960 ha) | ||
| Loĝantaro | 7 937 932 (2006) | ||
| Fondo | 17-a jarcento | ||
| Horzono | OAT (UTC+1) | ||
| Retpaĝo: www.lagosstate.gov.ng | |||
Lagoso, aŭ malofte Lejgoso, estas la plej granda urbo de Niĝerio. Ĝis 1991 ĝi estis la ĉefurbo de Niĝerio, tiam la registaro translokiĝis al Abuĝo.
En la urbo loĝas proksimume 9 milionoj da homoj; Lagoso estas do unu el la plej grandaj urboj en Afriko. (La plej granda estas Kairo.) En la urbo 7 universitatoj funkcias.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Lagoso situas en sudokcidenta Niĝerio, parte sur insuloj, parte ĉe la marbordo de Atlantiko kaj iom pli internen.
Historio [redakti]
Portugala esploristo Rui de Sequeira vizitis la lokon en 1472. Li nomumis la lokon portugale lagoj. Ĝis 1889 la setlejo funkciis, kiel centro de la sklavokomercado. En 1861 ĝi iĝis brita kolonio kaj la urbo iĝis ĉefurbo en 1914.
Trafiko [redakti]
Lagoso havas imponajn internacian flughavenon kaj havenon. Aŭtovojo estas ankaŭ al eksterlando.
Klimato [redakti]
Lagoso havas tropikan klimaton. Ekzistas du pluvsezonoj inter aprilo-julio kaj oktobro-novembro. Iom seka periodo estas inter aŭgusto-septembro kaj pli longa seka sezono de decembro ĝis marto. Jare pluvas po 1838 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La temperaturo varias inter 20-30 °C.
Ĝemelurboj [redakti]
Atlanta, Usono
Bruselo, Belgio
Bukaresto, Rumanio
Kairo, Egipto
Cotonou, Benino
Daegu, Sud-Koreio
Fukuoka, Japanio
Istanbulo, Turkio
Ĝajpuro, Barato
Montego Bay, Jamajko
Newcastle, Anglio
Olympia, Grekio
Portospeno, Trinidado kaj Tobago
Ra'anana, Izraelo
Rio de Janeiro, Brazilo
Salcedo (Domingo), Domingo
Salzburg, Aŭstrio
Tajpejo, Tajvano
Tbiliso, Kartvelio
Toulouse, Francio
Vidu ankaŭ [redakti]
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
- Listo de milionurboj
|
||||||
