Ĉikago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉikago

Ĉikago (anglalingve, Chicago [ŝi-kA-goŭ]) - "La dua urbo", "La urbo de larĝaj ŝultroj", "La porkbuĉisto por la mondo", "La venta urbo".

Ĉikago estas la plej granda urbo en la ŝtato Ilinojo, kaj la tria plej granda urbo en Usono. Loĝantoj - 2,9 milionoj, en la ĉikaga regiono (Ĉikagio) - 9,6 milionoj. Centro por teknologio kaj scienca esplorado, fabrikado kaj transporto. Centro ankaŭ por komerco en agrikulturaj akcioj. Etne tre diversa urbo, kvartaloj de hindoj, ĉinoj, meksikanoj, portorikanoj, poloj kaj aliaj etnoj troviĝas en la urbo. Konataj manĝaĵoj: dika pico, pola (fum)kolbaso, rostkolbaso, kaj porkaĵo. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 41°54′N 87°39′U  /  41.9°N, 87.65°U / 41.9; -87.65 (Ĉikago)Koordinatoj: 41°54′N 87°39′U  /  41.9°N, 87.65°U / 41.9; -87.65 (Ĉikago).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo venis el indiana frazo kiu signifas "odoro de sovaĝa cepo."

Historio[redakti | redakti fonton]

Chicago postal001.jpg

Ĉikago estis la loko de Fortikaĵo Dearborn, kie masakriĝis blankhaŭtuloj fare de indianoj en la jaro 1812. La urbo korporaciiĝis en 1833. La urbo pro sia oportuna loko ĉe Rivero Ilinojo kaj suda pinto de lago Miĉigano rapide kreskiĝis kiel centro por translanda transporto. En 1871 granda fajro, kiun laŭlegende flamigis bovo, detruis la centron de la urbo. Ĝi rekonstruiĝis kaj en 1893 la urbo triumfe okazigis la mond-foiron "Kolumbia Ekspozicio." Je 1900, Ĉikago estis la 6a plej granda urbo en la mondo. Faman "Planon de Ĉikago" verkis arkitekto Daniel Burnham en 1909. Kvankam la plano ne realiĝis tute laŭ la vizio, oni uzis principojn tie por inspiro, inkluzive de la diro: Faru neniujn planojn malgrandajn. Ili ne havas magion por kirli la sangon de homoj. Dua mond-foiro okazis en 1933, nomata "Jarcento de Progreso", kiam Ĉikago estis 3-a la plej granda urbo en la mondo.

Dum la alkohol-malpermeso en Usono, Ĉikago gajnis fifamon pro mafia agado kaj polica kontraŭagado. En la 1940-aj, la Projekton Manhattan oni starigis en Universitato de Ĉikago, por esplori la eblecon de krei atoman bombon. Pli da nobelpremiitoj ligiĝas al tiu universitato ol iu ajn institucio. Dum la longa urbestreco de Richard J. Daley, Ĉikago fariĝis forta politika motoro por la Demokrata Partio tutlande. En 1968, la urbo gastigis la partian kongreson, dum kiu junuloj proteste tumultis kaj polico reagis perforte, kaj allogis fortajn kritikojn. Kiel multaj usonaj urbegoj, la urbo en malfrua 20-a jarcento suferis pro problemoj ligataj al urba kadukiĝo, kaj la eliro de multaj loĝantoj al la pli verdaj antaŭurboj. La centro de la urbo ĉiam restis vigla ekonomia centro, speciale por agrikultura komerco. La Willis-Turo, konstruita en 1973, estis dum pli ol 25 jaroj la plej alta konstruaĵo en la mondo. En la 1990-aj jaroj, la teamo Chicago Bulls kun Michael Jordan gajnis mondskalan famon en korbopilko. Samtempe la urbo spertis grandan kreskon kaj renoviĝon sub la estreco de Richard M. Daley.

Ĉikago kandidatas por esti la gastigurbo por la Olimpikoj someraj en 2016. En la urbo ekzistas ĝenerala optimismo pri la afero.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Ĉikago.

Por turistoj kaj aliaj, rondvojaĝo por vidi arkitekturon estas farenda. Ĉikaga Historio-Societo estas unu instanco kiu organizas tiajn rondvojaĝojn.

La unua nubskrapulo en la mondo situis en Ĉikago, nome la 42-metra Home Insurance Building, konstruita en 1885 ĉe Adams kaj LaSalle. La 11-etaĝa konstruaĵo ne plu staras, tamen ĝi estas unu el la notindaj konstruaĵoj en la riĉa arkitektura historio de Ĉikago. En 19-a jarcento, la novklasika stilo floris en la postfajra rekonstruado. Multaj ekzemploj de la 1925-stilo (france: Art déco) troviĝas en la centro kaj laŭ la lago. Domoj kaj konstruaĵoj arkitektitaj de Frank Lloyd Wright troviĝas en Ĉikago kaj proksime, kiuj estas la pinto de la "preria" stilo.

Stilo ofte ligata al Ĉikago estas la ŝtala nubskrapulo, kies patro estas nederlandano Ludwig Mies van der Rohe. Sears Tower, John Hancock Center kaj multaj aliaj konstruaĵoj en ĉi tiu stilo troviĝas en la centro.

Ekzemploj de postmoderna arkitekturo inkluzivas la Jay Pritzker Pavilion en Millennium Park, ekstera aŭditorio kaj apuda serpenteca ponto, arkitektitaj de Frank Gehry.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉikago en filmoj[redakti | redakti fonton]

The Art Institute de Ĉikago.

Ĉikago estas ofte uzata por filmado. Eble le plej fama ekzemplo estas The Blues Brothers, filmo pri du fratoj kaj muzikistoj en kiu oni omaĝas la blusmuzikon de la urbo. Alia bone konata filmo de Ĉikago estas Ferris Beuller's Day Off, en kiu junulo kaj du geamikoj decidas ne ĉeesti lernejon unu tagon, kaj preferas petoli en muzejoj, sportejoj kaj restoracioj de la urbo. The Fugitive, The Untouchables, High Fidelity kaj The Negotiator ĉiuj uzas Ĉikagon kiel scenejon. Ĉikago ankaŭ rolas kiel aliaj urboj, ekzemple en Spider-Man II, Ĉikago rolis kiel Novjorko.

Speciala registara ofico donas helpon al filmdirektoroj por aranĝi filmadon en la urbo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La urbo havas fortan grupon "La Esperanto Societo de Ŝikago", kaj gastigis la landan kongreson de ELNA en 1962, 1973, kaj 1989.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Novjorko estas unu el la ĉefurboj de la mondo, kaj Losanĝeleso estas konstelacio de plastaĵo, Sanfrancisko estas damo, Bostono fariĝis urba renoviĝo, Filadelfio kaj Baltimoro kaj Vaŝingtono briletas kiel malklaraj diamantoj en la nebulaĉo de Orienta Megaurbo, kaj Novorleanso estas neremarkinda preter Franca Kvartalo. Detrojto estas unu-metia urbo, Picburgo perdis sian oran triangulon, Sankta Luiso fariĝis la ora arko de la korporacio, kaj la noktoj en Kansasurbo finiĝas frue. La foruzo de nafto faras el Hjustono kaj Dalaso nenion krom ŝaktabuloj por tia ludo. Sed Ĉikago estas granda Usona urbo. Eble ĝi estas la lasta el la grandaj Usonaj urboj.'

- Norman Mailer, Miami and the Siege of Chicago, 1968

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]