Lucerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rimarko, ne konfuzu kun la planto Luzerno (Medicago sativa).


Lucerno
Blazono de Lucerno
Kapelponto de Lucerno
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47°3′0″N 8°18′0″O  /  47.05°N, 8.3°O / 47.05; 8.3 (Lucerno)Koordinatoj: 47°3′0″N 8°18′0″O  /  47.05°N, 8.3°O / 47.05; 8.3 (Lucerno)
Nombro de enloĝantoj 76156
Areo 24,15 km²
Alteco 436 m super marnivelo
Poŝtkodo 6000-6009
Komunumkodo 1061
Mapo de Lucerno

Lucerno (germane Luzern [lu'cern], france Lucerne [lü'sern], itale Lucerna [lu'ĉerna]) estas la historia ĉefurbo de la samnoma Kantono Lucerno. Post la aligo de Littau al Lucerno, la urbo nombras laŭ la ciferoj de la 31-a de decembro 2009 76156 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lucerno troviĝas je la norda bazeno de la Kvarkantona Lago, kiu nomiĝas laŭ la urbo ankaŭ Lago de Lucerno. Okcidente de la urbo leviĝas preskaŭ minace la impona monto Pilato. La urbo situas 436 m super marnivelo kaj kovras areon de 24,15 km². Al la urbo apartenas ankaŭ eksklavo ĉe la bordo de Kvarkantona Lago, sude de la monto Bürgenstock.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lucerno estas grava trafiknodo. Tra ĝi pasas la ĉeflinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Tiĉino. Krome de Lucerno estas linio tra Zugo al Zuriko kaj linio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj kondukas tra Rapperswil al Sankt-Galo. Tra Entlebuch kaj tra Willisau estas du fervojlinioj al Berno, kaj du mallarĝŝpuraj fervojlinioj de Svisa Centra Fervojo kondukas de Lucerno al Engelberg respektive al Meiringen kaj Interlaken. La urbo disponas pri densa loka busreto kaj sur la Kvarkantona Lago cirkulas turismaj kaj liniaj ŝipoj.

Norde de Lucerno en Emmenbrücke disbranĉiĝas la svisa aŭtovojo A14 de la svisa aŭtovojo A2. La aŭtovojo A2 per pluraj tuneloj pasas sub la urbo. Lucerno disponas pri kvar alveturejoj al la du aŭtovojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 750 estis kreita la monaĥejo Leodegar en la tiel nomita regiono Luceria. En la jaro 1178 Lucerno atingis sian sendependecon de la ekleziaj regantoj. Je la fino de la 13-a jarcento Lucerno estis sendependa urbo kun proksimume 3000 loĝantoj. En la jaro 1332 ĝi aliĝis en la Eterna Interligo de la tri Malnovaj Lokoj de la Svisa Ĵurkomunumo por trovi protekton kontraŭ la habsburganoj. Poste aliĝis al tiu interligo la urboj Zuriko, Zugo kaj Berno. Lucerno en la tempo de la Svisa Ĵurkomunumo estis unu el la preferataj kunsidejoj de la Svisa Dieto. De 1778 ĝis 1803 Lucerno estis la ĉefurbo de la Helveta Respubliko kaj ĝi estis unu el la konkurencaj kandidatoj por la sidejo de la nacia parlamento post la kreo de la nuntempa Svisa Federacio en la jaro 1848.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Lucerno havas tradician Esperanto-Societon kaj en 1979 okazis en Lucerno la 64-a Universala Kongreso de Esperanto.

En 2002 Lucerno gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.

En 2012 la Societo anoncis sian malfondon.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Lucerno




Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]