Rapperswil SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rapperswil
Blazono de Rapperswil
Kastelo Rapperswil
Kantono Sankt-Galo
Komunumo(j) Rapperswil-Jona
Koordinatoj  47°13′36″N 9°49′6″O  /  47.22667°N, 9.81833°O / 47.22667; 9.81833 (Rapperswil SG)Koordinatoj: 47°13′36″N 9°49′6″O  /  47.22667°N, 9.81833°O / 47.22667; 9.81833 (Rapperswil SG)
Nombro de enloĝantoj 7601
Areo 1,74 km²
Alteco 409 m super marnivelo
Poŝtkodo 8640
v  d  r
Information icon.svg
parto de la mezepoka urbokerno el la aero

Rapperswil (en Esperanto ankaŭ Rapersvilo) estis ĝis la 31-a de decembro 2006 memstara urbeto en la kantono Sankt-Galo en Svislando. Ĝi lokiĝas ĉe la orienta flanko de la Lago de Zuriko. Ek de la 1-a de januaro ĝi formas parton de la kunigita urbo Rapperswil-Jona.

La urbo havas pitoreskan mezepokan kernon kaj estas kronata per kastelo. La loko estas unu el la plej signifaj trafikaj nodopunktoj de la regiono. La digo Seedamm trans la lago de Zuriko ligas la urbojn Rapperswil kaj Pfäffikon ambaŭflanke de la lago. Tiu konekto estas parto de tre malnovaj pilgrimaj vojoj.

La ĉefaj vidindaĵoj de la urbo koncentriĝas en la centro kaj povas senpene esti atingataj promenante tra la mezepokaj stratoj. Rigardindas inter alie la impona kastelo, rekonstruita ligna ponto al Hurden kun ponta kapelo el la jaro 1551, kaj kapuĉina monaĥejo. Aldoniĝas pluraj mezepokaj preĝejoj, kapeloj kaj la proksima katolika konvento de Wurmsbach.

Rapperswil ofte nomiĝas "urbo de rozoj", ĉar tri urbaj parkoj eksplicite dediĉiĝas al rozoj: ĉiujare inter junio kaj oktobro admireblas pli ol 15 000 plantoj de 600 diversaj subspecioj. Unu el tiuj parkoj aparte invitas blindulojn kaj korpe handikapitajn homojn.

La kastelo de Rapperswil originas el la 13-a jarcento. Sur la teritorio ĉirkaŭ la fortikaĵo brediĝas cervoj. Ekde la jaro 1870 la kastelo gastigas la nacian Polan Muzeon, kreitan fare de polaj elmigrintoj al Svislando (kio inkluzivas la kastelan posedanton, Władysław duko Broel-Plater).

La kapuĉina monaĥejo fondiĝis en 1606 kaj situas ĉe la lagobordo. La monaĥejo mem apartenas al la urbanoj de Rapperswil, monaĥoj nur rajtas loĝi en ĝi. Daŭre ĝi funkcias.

Ekzistas zoologia ĝardeno, kiu aparte celas infanojn. La urbo ankaŭ disponas pri universitato - la Altlernejo pri Tekniko Rapperswil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La regiono de Rapperswil estas loĝata almenaŭ dum la lastaj 5 000 jaroj. La kastelo unuafoje skribee menciiĝis dum 1229. La urbo mem fondiĝis, kiam la nobeloj de Rapperswil moviĝis de Altendorf trans la lago al Rapperswil. Baldaŭ la nobela familio Habsburg akiris la urbeton kaj dum 1358 konstruigis la lignan ponton trans la lago. Poste, la urbo aĉetis sian liberecon kaj post tio alianciĝis kun la Svisa Konfederacio.

Pro sia strategia pozicio kaj bona infrastrukturo, la urbo riĉiĝis per merĉandado. Tio permesis certan gradon de libereco kiu finiĝis kiam Napoleono ordonis la kreadon de unuecaj svisaj kantonoj komence de la 18-a jarcento. Rapperswil unue iĝis parto de la kantono Linth (kiu nuntempe ne plu ekzistas), sed poste ŝanĝis sian apartenon al la kantono Sankt-Galo.

La favora situo de la urbo altiris la nacian svisan "Cirkon Knie", kiu dum 1919 konstruigis sian vintran restejon en la urbo. La cirko en la urbo prezentas multajn programojn, kaj nun ankaŭ prizorgas la zoologian ĝardenon kaj cirkan muzeon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam Rapperswil apartenas al la Kantono Sankt-Galo, Rapperswil kaj Jona (urbo) apartenas al la Zurika Trafik-Unio. Estas du regionaj trajnlinioj de la Zurika Trafik-Unio al Zuriko unu tra Uster, la alia laŭlonge de la Lago de Zuriko tra Meilen. Rapperswil troviĝas ankaŭ sur la trajnlinio de la Svisa Sudorienta Fervojo de Sankt-Galo al Lucerno. Ekzistas ankaŭ ŝiplinio de Rapperswil al Zuriko.

Rapperswil-Jona[redakti | redakti fonton]

Dum 2003 la komunumoj de Rapperswil kaj Jona administre unuiĝis. Rapperswil-Jona havas 24 400 enloĝantojn (17 100 el Jona kaj 7 300 el Rapperswil) kaj pro la unuiĝo iĝis la dua plej granda urbo de la kantono post la ĉefurbo Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]