Mireille Grosjean

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mireille Grosjean (Esperante: Mirejo Groĵan) estas kun Dietrich Michael Weidmann kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo (SES). Ŝia denaska lingvo estas la franca.

Ŝi estas instruistino de fremdaj lingvoj, specialisto pri interkultura edukado, aŭtoro de Echanges de classes clé en main (Klasointerŝanĝoj ŝlosilo enmane) kaj de "La svisgermana dialekto: vi aŭdos ĝin kaj komprenos ĝin!" Plie ŝi verkis kaj eldonis en la jaro 2009 "Afrikanoj kaj mi". Ŝi estas kunprezidanto ankaŭ de la Asocio de svisaj edukistoj pri la paco: Association suisse des Educateurs à la Paix.

Mirejo Groĵan estas membro de la Ĝenerala Konsilantaro (kun legislativa povo) de sia vilaĝo, Les Brenets, kaj prezidanto de la Unuiĝo Demokrata de Maldekstruloj (Union démocratique de Gauche). Ŝi estas membro de "Institut Neuchâtelois" (neŭŝatela instituto, anaro de kleraj Neŭŝatelanoj..!!).

En la Esperanta movado:

  • kunprezidanto de SES
  • informanto al medioj, publikaj institucioj en franclingva Svislando (Romandio).
  • reprezentanto de Svislando en la komitato de UEA
  • fakdelegito de UEA pri pacedukado, fremdlingvoinstruado kaj aikido
  • prezidanto de la svisa ILEI-sekcio
  • prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono(IEK)
  • membro de SAT Sennacieca Asocio Tutmonda
  • delegito de Svislando ĉe SAT-Amikaro
  • konsilanto de Afrika Komisiono de UEA

Esperanto, kandidato por Nobel-Premio pri Paco estas unu el la rezultoj de ŝia informado al svisaj instancoj kaj politikistoj.

Vidu ŝian blogon: blogo



Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj