La Ondo de Esperanto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Ondo de Esperanto estas esperantlingva gazeto eldonata en Rusio. Unue ĝi aperadis en Moskvo inter februaro 1909 kaj majo 1917.

En la naŭdekaj jaroj renovigis la eldonadon la eldonejo Sezonoj, nun situanta en Kaliningrado. En 1991-1997 La Ondo de Esperanto aperadis 6-foje jare, poste ĉiumonate.

Fine de ĉiu jaro la gazeto proklamas la Esperantiston de la Jaro. La gazeto aranĝas ĉiujare ankaŭ literaturan konkurson Liro kaj ekde 1998 Internacian Fotokonkurson. La redaktoro de la gazeto estas Aleksandr Korĵenkov, kaj eldonanto kaj administranto Halina Gorecka. Eldonkvanto de La Ondo de Esperanto estas 700 ekzempleroj.

[redakti] Historio

La Ondo de Esperanto. Estis feliĉa cirkonstanco, kiam, post la malsukcesoj de ,E', „Ruslanda Esperantisto“ kaj precipe „Espero“ de Bitner, troviĝis persono Aleksandr Saĥarov en Moskvo - kiu oferis monon kaj tempon por komenci en februaro 1909 la eldonon de LOdE. Dum la unua jaro aperis 10 kajeroj (12 numeroj) entute 44 p. 54x35. En januaro 1910 la formato ŝanĝiĝis en 27x19 kaj restis tia ĝis la lasta numero en aprilo-majo 1917; de tiu formato aperis entute 89 n-roj. (75 kajeroj) kun 1320 p. Krom ampleksa ruslanda kroniko LOdE enhavis modelan literaturon kaj poezion kaj serion de 137 portretoj de konataj Esperantistoj. La abonantoj ricevis senpage la jenajn donacojn: 1912: Princo Serebrjanij de A. Tolstoj; 1913: Orienta Almanako; 1914: Esperanta Poŝkalendaro por 1915. P. TARNOW.

[redakti] La podkasto de La Ondo de Esperanto

La 5-an de februaro 2008 La Ondo de Esperanto lanĉis sian unuan podkaston. En ĉi tiu populara ret-radia servo estas prezentataj elektitaj tekstoj el "La Ondo" kaj temajn programojn pri literaturo, historio kaj muziko.

Ekde la 7-a de aprilo 2008 (de la 6-a elsendo) la podkasto nomiĝas Radio Esperanto.

[redakti] Eksteraj ligoj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj