Enciklopedio de Esperanto
El Vikipedio
La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝi estis iniciatita de Ivan Ŝirjaev, kiu jam pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj kun la helpo de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono, de Literatura Mondo en Budapeŝto en la dua duono de 1934.
Unulibra represo estis eldonita en Hungario pere de Hungaria Esperanto-Asocio en la jaro 1979 kaj 1986, sed sen la fotoj. La libro pri si mem raportas jenon sub la litero E:
|
« Enciklopedio de Esperanto estis kelkfoje pli frue iniciatata antaŭ ol realiĝis la eldono de 1933. En 1913 Petro Stojan proponis Universalan Slipan Enciklopedion (USE), kiu laŭ lia ideo povus esti daŭre eldonata per apartaj slipoj por ĉiu temo. Samtempe estis eldonitaj 5 unuaj slipoj (N1-Slipa enciklopedio kaj ĝia estonteco, N2- Kinematika teorio pri la tempo, N3 - Himno "Espero", N4-Int. transskribo de propraj nomoj kaj NIOI - Kunveno, poemo de L. Levenzon.) En 1917 V. Ŝmurlo eldonis en Petrograd Universalan alfabetan nomaron-adresaron "Ariadna fadeno" (ANA) ĉefe kun nuraj referencoj kiel "unuan provon de enciklopedio de l'esperantismo kun firma kredo ke el tiu ... semo kreskos grandega arbo de l' E. Universala Enciklopedio." La unuaj paĝoj 1-88 de ANA presiĝis en Riga, pro militaj cirkonstancoj la sekvaj paĝoj de la libro aperis en malpli granda amplekso kaj nur de post la vorto "E", kun enhavo tre malabunda kaj skemeca. »
|
[redakti] Enhavo de EdE en Vikipedio
Redaktantoj
Antaŭparolo
Listo de mallongigoj en EdE
A - B - C - Ĉ - D - E - F - G - H - Ĥ - I - J - Ĵ - K - L - M - N - O - P - Q - R - S - Ŝ - T - U - V - W - Y - Z
[redakti] Nova eldono de EdE
En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis antaŭvidata la apero de nova eldono de EdE. Esperanto en Perspektivo de 1974 indikis en paĝo 677, ke la laboro "kontentige progresas". Tamen la eldono ĝis nun ne aperis. Ĝian rolon nun plejparte transprenis Vikipedio.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- La Enciklopedio de Esperanto en sia originala formo en la Interreto
| Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |

