Kálmán Kalocsay

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kálmán Kalocsay
Kalocsay.jpg
Kálmán Kalocsay
Dato de naskiĝo 6-a de oktobro 1891
Loko de naskiĝo Flag of Austria-Hungary 1869-1918.svg Abaújszántó, Aŭstrio-Hungario
Dato de morto 27-a de februaro 1976
Loko de morto Flago de Hungario Budapeŝto, Hungario
Nacieco hungaro
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Kálmán Kalocsay
Dato de naskiĝo 6-a de oktobro 1891
Loko de naskiĝo Flag of Austria-Hungary 1869-1918.svg Abaújszántó, Aŭstrio-Hungario
Dato de morto 27-a de februaro 1976
Loko de morto Flago de Hungario Budapeŝto, Hungario
Nacieco hungaro
Sukcesis kiel poeto, verkisto, tradukisto
Reprezentaj verkoj Enciklopedio de Esperanto
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Kálmán (Kolomano) KALOCSAY [ka'lma'n KAloĉai; iom erara, sed ofta kaj ankaŭ en la Esperanta literaturo ripetiĝanta prononcversio: KAloĉaj] (6-a de oktobro 1891 en Abaújszántó27-a de februaro 1976) estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, -y, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik, Peter Peneter.

Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj - spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.

Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.

Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta Skolo.

La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvika teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gaston Waringhien, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.

Kalocsay kunverkis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.

Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgis lian postlasaĵon Ada Csiszár, post kies morto la postlasaĵo transiris al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Enhavo

[redakti] Ido

Kalocsay skribis: "En 1912 mi funde trastudis la gramatikon kaj vortaron de Ido. Tiam mi sciis Idon same bone kiel Esperanton. Sed mi neniam partoprenis en la Ido-movado, nek verkis ion en Ido: mia interesiĝo estis pure lingva kaj ĉesis post la ellerno de mia Ido-libro."

[redakti] Originalaj poemaroj

[redakti] Novelo

[redakti] Verkoj tradukitaj de K. Kalocsay estas:

Plaque of Kálmán Kalocsay (Budapest).jpg

[redakti] Redaktitaj libroj

[redakti] Prilingvaj, prozaj kaj miksitaj verkoj

Kovrilpaĝo de Dek prelegoj; Budapeŝto; 1985; Hungara Esperanto-Asocio
Kovrilpaĝo de Ora duopo Budapeŝto 1966 Hungara Esperanto-Asocio
Kovrilpaĝo de Rendszeres eszperantó, 1966

[redakti] Pri Kalocsay

  • En superlativo (poemoj verkitaj por/pri K.K.), 2001
  • In Memoriam dr. Kalocsay Kálmán - hungare de Ada Csiszár, 1994
  • La eterna neologisma diskuto: Kalocsay kaj la sekvo, (de Herbert Mayer), 1987
  • Omaĝe la Kálmán Kalocsay: El Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso de Ada Csiszár 1997
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. Poeto de la Internacia Lingvo 2. vol. de Ada Csiszár, 1999
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. Tradukinto de la Internacia Lingvo 3. vol. de Ada Csiszár, 2000
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. La proza verkisto kaj tradukinto 4. vol. de Ada Csiszár, 2000
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. Lingvisto kaj gramatikisto 5. vol. de Ada Csiszár, 2001
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. La redaktoro. Literatura Mondo. Budapeŝta Skolo 6. vol. de Ada Csiszár, 2001
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. Ses jardekoj en la Esperanto-movado 7. vol. de Ada Csiszár, 2002
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. La postmorta vivo de K.K. 8. vol. de Ada Csiszár, 2002
  • Senvuale (Pri la pseŭdonimoj de K.K.), 1999

[redakti] Tradukitaj el Esperanto

[redakti] Eksteraj ligiloj

Faces-nevit.svg Trovu « Kálmán Kalocsay » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj