István Ertl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
István Ertl
István Ertl en majo 2008
István Ertl en majo 2008
Dato de naskiĝo 1965
Nacieco hungaro
v  d  r
Information icon.svg

ERTL István (naskiĝis en 1965) estas hungara/franca esperantisto loĝanta en Luksemburgio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

István Ertl estas instruisto, tradukisto kaj interpretisto. Li laboris en 2002-2003 kiel inform-oficisto de Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo en Bruselo, kaj en 2003 fariĝis la unua hungarlingva tradukisto de la Eŭropa Revizora Kortumo.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Li esperantistiĝis memlerne en 1977 kaj pasigis formalan korespondan kurson en 1980 kun Georgi Mihalkov. En Caltagirone (Sicilio) li instruis Esperanton en 1986 kaj 1987, kunfondis tie la lokan klubon "Verda aglo", kuninstruis (1986-88) en la t.n. "pirataj kursoj" hungaraj kaj instruis Esperanto-literaturon ĉe Universitato ELTE (Budapeŝto, 1990-91) kaj ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznan (ekde 1999). Ertl redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1987-1991), Opus Nigrum (1987-1990), Kontakto (1990-1991) kaj Esperanto de UEA de 1992 ĝis 2001. Tiujare, li demisiis kun du aliaj oficistoj de UEA pro nekontento pri la konduto de kelkaj ties estraranoj. Ertl kunfondis en 2003 la retan bultenon Libera Folio. Li estis redakciano de Literatura Foiro kaj estas unu el la redaktoroj de Beletra Almanako, konstanta kunlaboranto de La Ondo de Esperanto kaj Kontakto kaj multjara, sporada kontribuanto al la magazino Monato.

Li estas membro de la Konsilio de UEA (2013-), estis ties komitatano (2004-2010) kaj membro (2005-2008) de ties Elekta Komisiono; estas estrarano de IKEL, Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (2005-), komitatano de Akademio Literatura de Esperanto (2007-), membro de la arbitracia komisiono de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (2008-). Sekretario de Fondaĵo Grabowski (2008-).

Finis staĝon pri interpretado ĉe la Instituto de Tradukistoj, Interpretistoj kaj Internaciaj Rilatoj en Strasburgo; faris samtempan interpretadon al Esperanto en eventoj pri lingvopolitiko.

kun filo en 2007

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originalaj[redakti | redakti fonton]

  • Lajos Tárkony kaj la Budapeŝta Skolo (literatura studo, 1990)
  • Tiu toskana septembro (kun Corrado Tavanti, krimromano, 1990)
  • Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo. Diskuto kun Umberto Eco (Kun François Lo Jacomo, 1994)
  • Du poemoj kaj kvin prozaĵoj en Ek al Leg'! (1991), Tempo fuĝas (1995), Sferoj 10 (2000), Mondoj (2001) kaj Vizaĝoj (2010).
  • Eseoj en Struktura kaj socilingvistika esploro de Esperanto (1997), Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi (2009), La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin (2009) kaj Dek gazetoj (2010)
  • Rememoroj en Hermann: Fragmente / Fragmentoj (2000), Lee Chong-Yeong, gvidanto nia (2009) kaj Abunda fonto (2009)
  • La Postdomo (satira romaneto, 2003)
  • Provizore (poemaro, 2004).

Redaktaĵo[redakti | redakti fonton]

Redaktis la anglan version The Infant Race de la Aulda poemo La infana raso, tradukita de Girvan McKay.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj iom longaj al Esperanto:

  • Stilekzercoj de Raymond Queneau (1986, 2006)
  • Pri feliĉa vivado (filozofia traktato, 1991), de Seneca
  • Kaj ni solas (poemaro, 1991), de Heinz Kahlau
  • Mi ĉiam tia rememoru vin (antologio de bulgara ampoezio, red. kaj parte trad., 1992)
  • Esplorvojaĝo (1994; senlicenca reeldono de ERA en 2000), de Jules Verne
  • Unuminutaj noveloj (red. kaj parte trad., 1995), de István Örkény
  • Klaŭstralio (utopio, 1997, 2005), de István Bejczy
  • Unu novelo en Omaĝe al Aldecoa (1999), de Ignacio Aldecoa
  • Sensorteco (romano, 2003), de Imre Kertész
  • Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko (monografio, 2004), de Robert Phillipson
  • La unufoja lando (poemaro, 2005, red. kaj plejparte trad.), de Tomas Venclova
  • La sekreta miraklo (antologio, 2008, red. kaj parte trad.), de Jorge Luis Borges
  • Podlaĥia antologio (2009, provlegis kaj parte trad.)
  • Unu nekredebla Facebook-vivo en sesdek unu simplaj meditoj (2011), de Arjen van Veelen
  • La aventuroj de Ŝerloko Holmso (2013, parte trad.), de Arthur Conan Doyle

Aperis liaj tradukoj: en la francan, el verko de Mihály Kornis; en la hungaran, el verkoj de: William Auld, Jorge Luis Borges, Dino Buzzati, Remco Campert, Alfonso Rodríguez Castelao, Charles Coleiro, Jean Echenoz, Floor Haakman, Horacio, Petr Joukl, Edwin de Kock, Mario Luzi, Stefan MacGill, Meva Maron, Roger Martin du Gard, Mauro Nervi, Tonnus Oosterhoff, Jiří Orten, Rainer Maria Rilke, Pierre de Ronsard, Eduardo Gy. Rózsa, Georges Simenon, Nasos Vajenas, Jules Verne, Uwe Weiss;

krome, liaj hungaraj el-esperantigoj libroformaj de :

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Kontribuis al BA1, BA3, BA4, BA6, BA8, BA9, BA10, BA13, BA19, BA20 kaj BA22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « István Ertl » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»