BA13

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beletra Almanako 13
numero
Speco Literatura revuo
Formato 172 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato februaro 2012

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto kaj István Ertl
Ĉefredaktisto Jorge Camacho
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9236-8

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 13
vdr

BA13 estas la dektria numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en februaro 2012.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

  • Prezento (Jorge Camacho)

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Ulrich Becker: La kri’ de Mari’. Unu nokton du fratoj kiuj revenis hejmen estis atakitaj de huliganoj kiuj missupozis ilin gejoj.
  • Miguel Fernández: Tange. Priskribo de la tango-danco, trakuro de lia vivo; iam li ŝanĝis la tangodancon al tangokantadon.
  • Júlia Sigmond: La nigrevestitaj virinoj. Ili iras ĉiutage antaŭ la Granda Akvo, tie ili rigardas antaŭen; iliaj filoj ploras pro malsato.
  • Tim Westover: Kurkulio. Familio de kurkulioj estis akceptita de kotonkultivistoj, la venontan jaron ili ruinigas la rikolton; sed estas alternativoj: nome terpomoj kaj arakidoj.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

  • William Auld: La plenumo. Kies historion oni rakontas poste en Manuel Pancorbo: Pri La plenumo, de William Auld.
  • Baldur Ragnarsson: Cent dudek kvin jaroj.
  • Aleksandro Mitin: Vivhorloĝo.
  • Jorge Camacho: Amikete; Tange; mrt; variacioj.
  • Dolors Godoy: Malfermu mian koron.
  • Carmel Mallia: Malta Esperanto-Societo 50-jariĝas.
  • mao zifu: ibera libero. Estas aludoj kiuj "rilatas al nomoj, titoloj kaj enhavoj de verkoj, tradukoj aŭ aliaj aferoj iel ligitaj al la omaĝata grupo."
  • Gonçalo Neves: Mia pravigo. Senkulpigo pri lia foresto kaj nealveno al renkontiga kongreso en Almagro 2012.
  • Benoît Philippe: Dek du novaj poemoj (Palma vintre; Sub ventoj demencaj; Mi malŝaltas la radion; La destino de nia lingvo; Luciano (1)-(8)).
  • Patricia Romero: Kvar poemoj (Vortoj; Rekreo ĝua de tio homa; Vorte; Pri senhavuloj kaj proprietuloj).
  • Memore al Eli Urbanová: Konfeso.

Originala Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Doron Modan: Justa juĝo. Surscenigita junie 2011. Teatraĵo pri la epizodo el la Biblio pri reĝo Aĥab, kiu volas ekhavi la vinberĝardenon de la najbaro Nabot, por fari al si legomĝardenon. La reĝino Izebel apogas la deziron de la reĝo kaj instigas lin perforte plenumi sian deziron. Nabot ne volas vendi la vinberĝardenon kiel heredaĵo de siaj prapatroj.

Eseoj / Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Manuel Pancorbo: Pri La plenumo, de William Auld.
  • César Mallorquí: Dek konsiloj al juna verkisto. Ekzemple demandi al si kial oni volas verki, legadi kaj verkadi, forĵeti skribaĵojn, kopii teknikojn, dekomenci per mallongaj verkoj, ktp.
  • Sten Johansson: Vidpunkto kaj voĉo en prozo. Klarigoj pri diversaj tipoj de rakontantoj en literaturaĵoj kun helpo de tekstoj, el kiuj kelkaj elprenitaj el publikigitaj verkoj, kelkaj manipulitaj por montri la diversajn teknikojn. Analizo de la funkciado de la tri personoj. Klarigoj pri kiel funkcias la diversaj vidpunktoj.
  • Giulio Cappa: Kontribuaĵo por la dudekjariĝo de la Ibera Grupo. Identeco de diversaj popoloj, kiaj italojhispanoj. Omaĝo al iberaj verkistoj.
  • Baldur Ragnarsson: Liberigo de la Esperanta vorto. Kiel la esperanta poezio uzas la esperantajn vortojn, ĉefe ĉe la ibera grupo.
  • Julius Balbin: La sekreta malsano de la esperanta poezio (trad. Russ Williams). Traduko de anglalingva artikolo de la esperantisto J.B. Meditado pri la facileco kaj malfacileco de poezio en Esperanto, la kontribuo de ekzemple Zamenhof, Kalocsay, la emo retrorigardi, malemo al novaj vortoj kaj antaŭeniroj avangardaj en aliaj lingvoj kaj en Esperanto, ekzemple fare de surrealismo.
  • Ralph Dumain: Postnoto. Komento al la antaŭ eseo kun aludoj al la kontribuo fare de William Auld.
  • Ken Miner: Amaraj vortoj pri la E-poezio. Komentoj al la komentoj de Dumain.
  • Zofia Banet-Fornalowa: Julius Balbin (1917-2006) – In memoriam. Informa eseo pri la vivo kaj verko de Julius Balbin, lia sufero en epoko de Neniigo kontraŭ judoj fare de Nazia Germanio, elmigro al Usono, profesoreco tie kaj reveno al Eŭropo malsana kaj morto. Trarigardo al liaj verkoj en Esperanto kaj pola, tradukoj ktp.
  • Ricardo Felipe Albert Reyna: Kelkaj problemoj ĉe la traduko de araba poezio. Ekzerco de tradukado de du arablingvaj versoj laŭ diversaj tradukmanieroj, nome laŭvorta, laŭenhava, laŭtema, laŭsenca ktp.
  • Eva Golden: Pri Bernie, t.e. Bernard Golden. Vivo de Bernard Golden, nome usonano kiu elmigris al Hungario por fari tie familion.
  • Gerrit Berveling: Pri Enrico Dondi, brila tradukisto. Kun inkludo de poemo Novembro.
  • Wera kaj Detlev Blanke: Christa Wolf (1929-2011) – kelkaj personaj notoj. Kiam la ge-Blanke amikiĝis, konatiĝis kun Christa Wolf kaj ŝia etoso; komentoj al la kritikoj kiujn ŝi suferis, ĉar ŝi iam iel "kunlaboris" kun la Stasiu. Trarigardo al kelkaj ŝiaj verkoj.
  • Ulrich Becker: “La muroj apud ni pli kaj pli proksimiĝas. Sed kiel montriĝas, en la fundo estas multe da spaco”. Komplemento al la antaŭ artikolo kaj meditado pri la verko de Christa Wolf, nome Ein Tag im Jahr (Unu tago de la jaro), kun kiu Ulrich Becker identiĝas.
  • Gregor Benton: Pri la brigadano Arthur Benton, mia patro. Memoro de esperantisto, filo de brito, kiu partoprenis en la Internaciaj Brigadoj dum la Hispana Enlanda Milito, en la flanko de la Dua Hispana Respubliko.

Leteroj[redakti | redakti fonton]

  • Korekto-letero (de Ricardo Felipe Albert Reyna) pro la misa uzado de la vorto puntiliemo en la senco de ofendiĝemo, anstataŭ la ĝusta postulemo.
  • Pri "Beletra Almanako 12" (de Baldur Ragnarsson; Benoît Philippe; Luís Ladeira). Ĉiuj tri alude al la tiea raporto de Miguel Fernández pri la 70-a Hef Kongreso; Ragnarsson rememoras alian kongresraporton de Krakovo 1912 kaj Ladeira komentas la debaton Camacho-Rosetti.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Anna Löwenstein, Epopea senspinulo. Pri A Curable Romantic de Joseph Skibell. Fokuse al la karaktero de la rolulo kiu protagonistas tiun anglalingvan romanon kie ludas gravan rolon kaj Freud kaj Zamenhof, apud tiu.
  • Esther Schor, La misforma koro. Pri A Curable Romantic de Joseph Skibell (recenzo trad. de Brian Moon). Fokuse al la judismo de la verko, la rolo de Sigmund Freud en ĝi, la renkonto de la protagonisto kun Zamenhof kaj Esperanto kaj finfine kun la rabeno K K Szapira.
  • Bjørn A. Bojesen, Babile kun ni mem. Pri Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo de Probal Dasgupta. Pri Esperanto kiel specifa lingvo, kaj la temo substancismo. Proponoj de diversaj vortoj kun azia deveno.
  • Ricardo Felipe Albert Reyna, Talismanoj kaj legendoj de eksterordinara vojaĝo. Pri La lasta eksterordinara vojaĝo de Jules Verne. Literatura rekonstruo de Abel Montagut. Pri kartoludo kaj tekstoj pri verkoj de Jules Verne.
  • Nicolino Rossi, La molo kaj la akro en la poezio de Jorge Camacho. Pri La silika hakilo de Jorge Camacho. Trarigardo al tiu verko de Jorge Camacho, ekzemplo de konkretisma poezio, socipolitika temaro kaj subtilaj vortoludoj, sen forgesi pri meditado pri la universo kaj ties kontrastoj.

Intervjuo[redakti | redakti fonton]

  • István Ertl: Intervjuo kun Joseph Skibell, nome la aŭtoro de A Curable Romantic. Pri la ekkono de Esperanto, la kontaktoj kun esperantistoj kiuj helpis, la vojaĝoj al Esperantujo, liaj legaĵoj, la decidon roluligi Zamenhofon, la judismo de la libro ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]