Internaciaj Brigadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internaciaj Brigadoj
emblemo
flago
kvazaŭmilitistaro • fremdula legio
brigado • volontula brigado • volontula armeo
Komenco 18-a de septembro 1936 vd
Fino 23-a de septembro 1938 vd
Lando(j) Dua Hispana RespublikoFrancioItalioGermanioPollandoSovetunioUsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)BelgioĈeĥoslovakioRumanioJugoslavioHungarioAlbanioKanadoSvedioSvislandoBulgarioIrlando vd
Sidejo Albacete
Ideologio

kontraŭfaŝismointernaciismokomunismo

Fondinto(j) Komunista Partio de Hispanio vd
vdr
La flago de la Internaciaj Brigadoj estis la hispana Respublikana flago kun la tripinta stelo de la Popola Fronto en la centro
Membroj de la Internaciaj Brigadoj en la zono de Guadalajara en 1937.
Flago de la Hungara Brigado.
Flago de Giustizia e Libertà, itala kontraŭfaŝisma rezista movado gvidita fare de Carlo Rosselli.

La Internaciaj Brigadoj estis la grupo de militvolontuloj devenintaj el 54 landoj el la tuta mondo en Hispanion dum la Hispana Enlanda Milito por kontraŭi la faŝismon.

Kvankam diversaj nehispanoj partoprenis la batalon favore al la Respubliko, oni ne ĉiam uzas la esprimon brigadanoj por ĉiuj el ili, sed ĉefe por tiuj aliĝintaj al regulaj trupoj, grandparte post la rekrutado fare de la Tria Internacio. Kompreneble, oni neniam uzas la esprimon por la regulaj trupoj senditaj de Germanio kaj Italio favore al la armeo de Franco.

La unuaj nehispanoj partoprenintaj la militon estis la grupo de atletoj kolektiĝintaj en Barcelono por la Popola Olimpiko kiu estis komenconta la sekvan tagon post la eko de la militista puĉo. En aŭgusto kolono de francoj kaj belgoj batalis en Irún, sub la komando de Jules Dumont.

Aliaj homoj alvenis dise en la unuaj tagoj. Inter la lej konataj troviĝas George Orwell, kiu batalis en la kolonoj de la duon-trockiista partio POUM.

La plej granda kaj organizita peno komenciĝis en septembro 1936, kun la apogo de la komunistaj partioj de Sovetunio kaj Francio. La rekrutado okazis en la tuta mondo, kaj oni kolektis ne nur komunistojn, sed progresemulojn el ĉiuj tendencoj. La bazo de la Brigadoj troviĝis en la urbo Albacete.

Orientgermana poŝtmarko honore al Hans Beimler, kun batalsceno de Internaciaj Brigadoj fone.

Entute, laŭ diversaj studoj, partoprenis 59.380 brigadistoj, el kiuj mortis 9.934. La nombro de militantoj estis 35.252, el kiuj samtempe troviĝis ne pli ol 20.000 homoj. La plej multnombra nacieco estis la franca.

La Brigadoj partoprenis unuafoje en batalo en la defendo de Madrido, en la komenco de novembro de 1936, kie ili havis tre gravan rolon, realan kaj ankaŭ kuraĝigan. Aliaj bataloj en kiuj ili ludis gravan rolon estis tiuj ĉe Jarama, Guadalajara, Brunete, Belchite, Teruelo, Aragono kaj la Batalo de la Ebro.

La Brigadoj forlasis Hispanion post la 23-a de septembro de 1938, sekve al interkonsento ĉe la Komitato por la Ne-Interveno por la forigo de ĉiuj eksterlandaj trupoj el la duoninsulo.

Multaj membroj de la internaciaj brigadoj estos poste militistoj kontraŭ la naziismo dum la dua mondmilito.

Inter la plej konataj brigadistoj troviĝis André Marty, André Malraux, Arthur London, Willy Brandt aŭ la esperantisto Ludwig Renn.

La filmo Land and Freedom de Ken Loach temas pri la militvolontuloj internaciaj en Hispanio, kvankam ne specife pri la Internaciaj Brigadoj.

Uzado de Esperanto[redakti | redakti fonton]

La ILES (Ibera Ligo de Esperantistoj Anarkiistoj) publicis semajne esperantan gazeton de anarkisindikata organizo CNT/FAI. Kaj la radio de CNT-FAI sendis esperantan sendaĵojn. http://home.arcor.de/gmickle/leag/t_anarchism.html Arkivigite je 2011-06-08 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]