Albacete
El Vikipedio
Albacete estas urbo en Kastilio-La Manĉo, Hispanio.
- Koordinatoj: 38°59′N 1°51′U / 38.983°N, 1.85°UKoordinatoj: 38°59′N 1°51′U / 38.983°N, 1.85°U
La loĝantaro de la urbo estas 150.000, la plej granda de la regiono, kvankam la ĉefurbo estas Toledo. Ĝi havas relativan industrian gravecon, sed apenaŭ turisman intereson.
Dum la Hispana Enlanda Milito ĝi estis la sidejo de la Internaciaj Brigadoj.
[redakti] Provinco
Albacete estas ĉefurbo de samnoma provinco, havanta 370.000 loĝantojn.
Ĉefaj urboj: Almansa,Chinchilla (prononcu Ĉinĉija), Villarrobledo kaj Hellín. Vilaĝoj: Pozohondo, Fuentealbilla, La Roda, Munera, Riopar, Yeste, ktp
[redakti] Esperanto-movado
Estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.