Kastilio-Manĉo
|
|||||
| Situo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Statistikaj datumoj | |||||
| Ĉefurbo | Toledo | ||||
| Oficiala lingvo | Hispana | ||||
| Surfaco | 79.463 km2 | ||||
| Loĝantaro (2007) | 1.977.304 loĝ. | ||||
| ISO 3166-2 | CM | ||||
| Politiko | |||||
| Statuto de aŭtonomeco | 10-a de aŭgusto 1982 | ||||
| Prezidento | José María Barreda Fontes | ||||
| Parlamenta reprezento - Kongreso - Senato |
20 membroj 22 membroj |
||||
| Registaro de Kastilio-Manĉo | |||||
La regiono Kastilio-Manĉo estas aŭtonoma komunumo de Hispanio, okupanta la plej grandan parton de la antikva historia regiono Nov-Kastilio, (79.463 km2), escepte de la Madrida Regiono, kiu formis propran komunumon. Ĝi havas proksimume 1.980.000 loĝantojn. Grandan parton de la regiono konsistigas la geografia unuo Manĉo, pro kio la regiono ricevis sian nunan nomon.
La ĉefurbo estas Toledo, ĉe la rivero Taĵo. La regiono konsistas el la provincoj Albacete, Ciudad Real, Cuenca, Gvadalaĥaro kaj Toledo.
Ĉefaj urboj (kun loĝantaro en 2007):
- Albacete, 164.771
- Talavera de la Reina, 85.549, en la provinco Toledo
- Toledo, 78.618
- Gvadalaharo, 77.925,
- Reĝurbo (nacilingve Ciudad Real), 71.005,
- Cuenca, 52.980
- Puertoljano, 50.838, en la provinco Reĝurbo
- Tomelloso, 35.637, en la provinco Reĝurbo
- Hellin, 30.366
- Alcázar de San Juan, 29.693, en la provinco Reĝurbo
- Valdepeñas, 25.570
- Azuqueca de Henares, 28.155
- Villarrobledo, 25.417
- Almansa, 25.272
Kastilio-Manĉo estas la loko kie disvolviĝas granda parto de la aventuroj de Don-Kiĥoto el Manĉo, de Miguel de Cervantes.
|
|
|
|---|---|
|
|
|