Talavera de la Reina
Talavera de la Reina estas urbo kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la provinco de Toledo, en la regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la ĉefurbo, kaj ekonomia kaj de servoj, de ampleksa komarko kiu enhavas la okcidenton de Toledo, la sudon de Ávila kaj la nordorienton de Ekstremaduro, konata kiel Teroj de Talavera.
Geografio[redakti]
Populacio[redakti]
Temas pri la unua urbo de la provinco de Toledo laŭ nombro de loĝantoj, la dua de Kastilio-Manĉo kaj 71a de Hispanio, kun populacio de 87.763 loĝantoj (INE 2008). Ĝi inkludas la submunicipon de Gamonal.
Situo[redakti]
Limas norde kun la municipoj de Mejorada, Segurilla kaj Pepino, nordoriente kun la municipo de Cazalegas, oriente kun la municipoj de Lucillos kaj Montearagón, sudiriente kun la municipo de La Pueblanueva, sude kun la municipo de Las Herencias, sudokcidente kun la municipo de Calera y Chozas, nordokcidente kun la municipo de Velada kaj troviĝas je 79 km de Toledo, je 114 km de Madrido kaj de Ávila kaj je 120 km de Plasencia kaj je 64 km de Navalmoral de la Mata.
La urbon duonpartas la rivero Taĵo kaj estas la norda zono la plej loĝata kaj unuigita al la sudaj kvartaloj de tri pontoj el kiuj unu estas de romia deveno (spite ke la resto konservata estas araba).