Cobeja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Cobeja

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Aurora Viso Carmona
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 2.444  (2010)
Loĝdenso 140,7 loĝ./km2
Geografio
Areo 17.37
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Cobeja en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Cobeja [kobEĥa] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Cobejanos. La censita populacio en 2010 estis de 2.444 loĝantoj kaj la denseco estas de 140,7 loĝ/km². La populacio kreskis ĉefe el la 1960-aj jaroj. Nune estas multaj enmigrintoj ĉefe el Maroko, Hispanameriko kaj Orienta Eŭropo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Fonto en Cobeja, datas de 1702

Cobeja estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la oriento de la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 504 m; je 29 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 17.37 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°1′30″ N 3°51′28″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Limas kun la municipaj teritorioj de Pantoja norde, Alameda de la Sagra oriente, Villaseca de la Sagra sude kaj Villaluenga de la Sagra okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

La municipa domaro estas situanta en ebenaĵo de la komarko de La Sagra kaj formas du kvartalojn bone diferencataj, separataj de la ŝoseo kiu trapasas la municipon. La norda kvartalo estas komponata ĝenerale de modernaj konstruaĵoj (vilaoj, etaĝejoj), kun stratodezegnado amplaksa kaj planita. La suda kvartalo estas formata de popolaj kaj senplenaj konstruaĵoj, reformitaj dum la jaroj, kun neregula dezegno.

La tereno estas taŭga por la agrikulturo.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La rojo GuaténGuadatén (en araba “rivero de koto”) trapasas la municipan teritorion de Cobeja, de nordo suden kaj estas alfluanto de la Taĵo. La rojo ne fluas libere sed kanaligita kaj subterigita. Ne estas akvoabunda kaj eĉ malaperas somere. Aliaj rojoj kiuj trafluas estas San Pedro kaj Gansarínos[1].

La vilaĝo havas diversajn fontojn, en parkoj kaj placoj. Elstaras la fonto de la suda parto de la vilaĝo, kiu datas de 1702, laŭ la skribaĵo en ĝi.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La teroj kiuj ĉirkaŭas la domaron estas okupataj de kultivoj de cerealoj. La vegetaĵaro ne estas tre abunda, ĉar estis anstataŭata de etendaj terkultivejoj. Estas makisoj kiaj tiuj de junkojkanoj, kiuj kreskas en humidaj medioj kiaj ĉe la valo de la rojo Guatén.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

En la municipa teritorio abundas la specioj kiujn la lokanoj ĉasas kiaj perdrikoj, kunikloj kaj leporoj. Abundas ankaŭ apodedoj (kiaj la apuso aŭ la hirundo) kaj kanedoj kiaj la vulpoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kultivo de hordeo.
Aro de ŝafoj.

Agrikulturo (tritiko kaj hordeo, kaj lastatempe ankaŭ tomatoj, terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto. La ekonomia ĉefa resurso de Cobeja estis kaj estas ĉefe la industrio de ceramiko (32,2% el laboristaro), kion pruvas la nombraj ceramikaj industrioj troviĝantaj en la municipa teritorio, kaj konstruado (27,2%). Oni produktas brikojn kaj tegolojn ĉefe; estas ankaŭ ŝton-, argil- kaj sablominejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La deveno de la municipo ne tute klaras, sed ŝajne estas de deveno el keltoj, loĝata poste de hispanromianoj kaj mozaraboj. En 1086 post la konkero de Toledo fare de Alfonso la 6-a, Cobeja iĝis posedo de la katedralanaro de la Katedralo de Toledo, kaj tiele restis ĝis 1833. En 1155 kun permeso de la katedralanaro reloĝigis Cobeja per 48 loĝantoj kaj nur fine de la 13a jarcento Cobeja ricevis dokumenton privilegian. Ĉiukaze la katedralanaro funkciis kiel senjoraro kaj plenumis la administradon de justico en la vilaĝo kaj respondecis pri la kontrolo de la kultivoj, kiuj tiam estis abundaj en vitejoj kaj tritiko. La katedralanaro ricevis la sesonon de la vinberoj rikoltitaj en Cobeja. Ĉiu loĝanto estis vasalo de la katedralanaro. Tio pluis ĝis 1833.

Komence de la 19a jarcento dum la Milito de Hispana Sendependiĝo la vilaĝo estis rabita de francoj kaj perdiĝis la eklezia arkivo.

Blazono[redakti | redakti fonton]

En la blazono videblas diversaj simboloj rilate al la historia pasinteco de la vilaĝo kaj al la ĉefaj resursoj de la ekonomio: nome ora kruco de la katedralanaro super ruĝa fono, oraj tritikospiko kaj grapolo super blua fono, krom suba ruĝa tegolo (ceramiko) super arĝentokolora fono.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Cobeja" ŝajne estas fidiminutivo de cueva signife kavo, tio estus signife "kavaĉo" aŭ "fikavo". La historiisto Basilio Pavón Maldonado parolas pri la araba al-qubba kiel “turoj aŭ templetoj de palacoj”. García Sánchez citas aliajn fakulojn kaj mencias aliajn signifojn de al-kubba: “bovla puto, bovla tombo, marabuto, bovla ermitejo”.[2] Laŭ kobeĥanoj la termino devenus el kavoj elfositaj en tero por la tritiko kaj la vino. Aktuale ili jam ne ekzistas, sed estas spuroj ke ili ekzistis. La radeiko de Cobeja povus deveni el latina cubicula, pluralo de cubiculvm, dormejo, kiu poste akiris la signifon de gastejo. Aliaj ebloj estas latina diminutivo cova, covicula, malgranda truo, aŭ cubilia, nestotruoj, kaj de la araba qúbba, bovlo, kupolo.

Laŭlonge de la historio aperis laŭ diversaj nomoj:

  • Dum la jarcentoj 12a kaj 13a kiel "Covexa", "Covessa", "Cobessa", "Alcobieca" kaj "Cobeixa"
  • En la 15a jarcento kiel "Cobeza" y "Cobeja"
  • En la 17a jarcento kiel "Couesa"
  • En la 19a jarcento kiel "Coveja"[3]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Estas municipa policejo, sanigejo, apoteko, trinkejoj, vendejoj, surstrata vendejaro lunde, ŝoseo al Toledo, Madrid kaj Illescas, sed la proksimaj fervojoj ne donas servon al tiu vilaĝo, kaj la unikaj publikaj transportebloj estas busoj.

Urboj Distanco (km) Urboj Distanco (km) Urboj Distanco (km)
Toledo 32,2 Madrido 52,8 Cuenca 170
Ciudad Real 144 Albacete 259 Guadalajara 107
Torrijos 49 Illescas 15 Aranjuez 30
Barcelono 660 Korunjo 646 Valencio 359

En kulturo estas muzika bando kaj ĥoro, bazlernejo, sed ne mezlernejo, futbalteamo, ktp.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto. La turo estas de stilo mudeĥara el briko el 1788, sed la resto de la preĝejo estis rekonstruita moderne en 1974. Restas antikva baptujo el granito el 1603. La vitraĵoj estas novaj.
  • Ermitejo, en ĉirkaŭjoj, en ruinoj.
  • Urbodomo, moderna.
  • Fonto el 1702.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Madoz
  2. Fernando Jiménez de Gregorio, La Sagra toledana, Toledo, 2002, Instituto Provincial de Investigaciones y Estudios Toledanos, Serio VI, nº 102.
  3. Madoz

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]