Cedillo del Condado

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cedillo del Condado
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Luis Andrés Martín Carrasco
Retpaĝaro [www.cedillodelcondado.es]
Demografio
Loĝantaro 3.097
Loĝdenso 119,12 loĝ./km2
Geografio
Areo 26
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Cedillo del Condado en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Cedillo del Condado [Cedillo del Condado] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Enhavo

[redakti] Toponimio

La termino de "Cedillo" povus deveni de "Cidetto", nomo kiu aperas en dokumento de 1152, kaj kiu estas la diminutivo de "Cid" aŭ "Seid", kaj pro tio estus kun signifo "malgranda senjoro". Aliaj studoj indikas, ke devenas el termino cedizo.

[redakti] Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Cedillanos. La censita populacio en 2010 estis de 3.097 loĝantoj kaj la denseco estas de 119,12 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la populacio kreskiĝis el milo al 1,500 loĝantoj, sed nur dum la unua jardeko de la 21a jarcento duobliĝis al 3,000 loĝnatoj.

[redakti] Situo

Cedillo del Condado estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 646 m; je 36 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 26 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°6′50″ N 3°55′32″ Ok.

[redakti] Geografio

La municipo troviĝas situanta sur ebenaĵo de la komarko de La Sagra. Limas kun la vilaĝoj de El Viso de San Juan, Illescas, Yuncos, Yuncler, Villaluenga de la Sagra, Recas, Lominchar kaj Palomeque, ĉiuj el tiuj de la provinco de Toledo.

[redakti] Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

[redakti] Historio

En 1211 estis en tiu vilaĝo la reĝo Alfonso la 8-a (Kastilio) kun aliaj ĉevaliroj, inter kiuj Pedro Ruyz de Azagra, senjoro de Albarracín, superulo de la Ordeno de Santiago. Iom poste, en 1216, donis privilegion al la vilaĝo la Ordeno de Sankta Johano.

En la 15a jarcento la reĝo Johano la 2-a donis la vilaĝon, kun Humanes, Huecas, Pero Moro kaj Guadamur al poste fama poeto Pedro López de Ayala, kiu estus la unua feŭda senjoro de Cedillo.

Meze de la 19a jarcento la industrio de la loko konsistis en kvar olemuelejoj, du panfarejoj kaj unu kukofarejo.

[redakti] Notoj


[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj