Nambroca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nambroca
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45190 • 45191
Retpaĝaro www.nambroca.es
Politiko
Urbestro Henar González Arranz
Demografio
Loĝantaro 4 121  (2011)
Loĝdenso 50,26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 48′ N, 3° 57′ U (mapo)39.794444444444-3.9427777777778Koordinatoj: 39° 48′ N, 3° 57′ U (mapo) [+]
Alto 672 m [+]
Areo 82 km² (8 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Nambroca (Hispanio)
Nambroca (Hispanio)
DEC
Nambroca
Nambroca
Situo de Nambroca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nambroca [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Nambroca en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Nambroca estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Nambroca" probable devenas el antaŭromia vorto kun la sufikso adjekta -ko, ekzista ekzemple en eŭska, interpreto bazata sur la variantoj kiuj aperas en la 12a jarcento kie oni indikas kiel Nonnoco kaj Nomnocha.[1] Laŭ tio temus pri homa nomo antikva, probable eŭska, nome de posedanto aŭ reloĝanto, kiu estus doninta sian nomon al la loko. Alia hipotezo indikas, ke la nomo rilatus al la monteca reliefo de la tereno.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Nambroqueño. La censita populacio en 2011 estis de 4.121 loĝantoj kaj la denseco estas de 50,26 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Nambroca estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 672 m; je 12 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 82 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°47′40″ N 3°56′34″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta «sude de la ĉefurbo»[2] en la komarko de Montoj de Toledo. Limas kun la municipaj teritorioj de Toledo norde, Almonacid de Toledo oriente, Villaminaya kaj Chueca sude kaj Ajofrín kaj Burguillos de Toledo okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Sude de la domaro estas serio de malgrandaj montoj kiuj kunformas la nomatan Sierra de Nambroca, kie elstaras la monteto Cerro Gordo kun 838 msm, Cerro Marica kun 944 msm kaj Oliva kun 900 msm.

Kiel geografia kuriozaĵo menciindas ke laŭ kelkaj kalkuloj tiu vilaĝo estas la municipo de Hispanio plej malproksima de la duoninsula marbordo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco al la ĉefurbo Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ne estas interkonsento pri la dato de la fondo, kaj oni indikis fine de la 18a jarcento du versiojn tiurilate. Laŭ unu ties fondo estis araba, dum laŭ la alia ĝi originiĝis el du kvartaloj de Toledo[3].

En 1146 aperas en dokumento per kiu Alfonso la 7-a donas al Pedro Gilbert, Mazdalquez, nome senhoma domaro proksima al Nambroca: «illam uillulam modo desertam dictam Mazdalquez, sitam iŭta nonnoco».[4] En 1187 aperas citata «Nambroca cum pertennitiis suis»[5] en dokumento per kiu la superulo de la Ordeno de Kalatravo akiris papan buleon kiel konfirmo de siaj posedoj. En 1399, kiam la reĝo Henriko la 3-a indikas la monkvantojn kiujn la vilaĝoj de Toledo kaj Madrido devis pagi, aperas kiel Nanbroca.[6]

Fine de 1836 eniris en la vilaĝon roto karlista kaj menciindas la kazon de lokano nome kuracisto Rojo, kiu, kiam tiuj klopodis kapti lian domon, li kun helpo nur de knabo 12jaraĝa, pafis kontraŭ la karlistoj kaj kriis vivon al la Konstitucio kaj al la reĝino . Li vundis kelkajn karlistojn kaj sukcesis ke tiuj retiriĝis, sed poste tiuj incendiis lian domon, kaj li devis fuĝi inter flamoj kaj fumo. Spite tion, post kelkaj horoj li estis jam en Toledo zorgante siajn malsanulojn kvazaŭ nenio estis okazinta.[2]

Meze de la 19a jarcento estis 156 domoj, lernejo dotita per 1500 "reales" al kiu venis 68 infanoj kaj alia privata kun 50 infaninoj. La municipa buĝeto estis de 14.777 "reales".[2]

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, sed ĉe Nambroca tute male, danke al efiko alvoko el proksima ĉefurbo, kaj tiele ĝi atingis la nunajn 4,000.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 244, ISBN 84-95432-05-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 Madoz, Pascual, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumeno XII, paĝo 24.
  3. Turismo provincial y unidad de desarrollo local http://www.diputoledo.es/global/areas/turismo/muni_datos.php?id_area=11&id_cat=&f=&codine=45107&id_ent=161 Konsultita la 20an de marto, 2012.
  4. Archivo Histórico Nacional, Órdenes Militares, carp. 455, doc. 3, orig.
  5. Citata en la verko eldonita en Madrido en 1761, paĝo 23, Bullarium ordinis militiae de Calatrava de Ignacio José de Ortega y Cotes, Juán Francisco Álvarez de Baquedano kaj Pedro de Ortega Zúñiga y Aranda
  6. Pérez Chozas, Ángel, Documentos del Archivo General de la Villa de Madrid, Madrid, 1932, Segunda serie, Tomo I, paĝo 319.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]