Consuegra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Consuegra
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Benigno Casas Gómez (PSOE)
Retpaĝaro municipo
Demografio
Loĝantaro 11.022  (2011)
Loĝdenso 30,79 loĝ./km2
Geografio
Areo 358
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Consuegra en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Consuegra (hazarde kaj humore koincidas kun "kun bopatrino" aŭ kun "bobopatrino") estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Consuegra" devenas el la antikva urbo antaŭromia de Consabura kio signifas "la kunfluon de la rivero Sevo". Sevo estus la antikva nomo de la rivero Amarguillo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas consaburense. La censita populacio en 2011 estis de 11.022 loĝantoj kaj la denseco estas de 30,79 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Consuegra estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 704 m; je 62 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 358 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°27′43″ N 3°36′23″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Centro de Consuegra.

La municipo troviĝas situanta sur deklivo de monteto en la komarko de La Mancha. Ĝia municipa teritorio limas oriente kun Madridejos, norde kun Mora kaj Turleque, okcidente kun Urda kaj Los Yébenes, en la provinco Toledo, kaj sude kun Villarrubia de los Ojos en tiu de Ciudad Real.

Ĝi enhavas la montojn Valdespino, Dehesa Nueva, Sierra Luenga, Mata, Serna, Serrezuelas, Gineta kaj Alberquilla. La rivero Amarguillo, seka somere (kvankam okazigis grandan inundon en 1891), elfluas en la Montoj de Toledo (ene de la municipa teritorio de Urda) kaj trapasas ĝin de okcidento orienten al enfluo en la riveron Gvadianon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo vidata el la Kastelo de Consuegra.

Sur la monto Calderico [kalderIko] setlis jam en la 6-a jarcento a.K. la unuaj popoloj de iberoj, pro ties strategia gravo por la transmigra brutobredado.

Pro la punikaj militoj okazis la konkero kaj setligo de romia urbo (la antikva Consaburum nomita de Plinio), ĉe la monteto Calderico, post kiam oni abandonis la vilaĝon situantan sur tiu. Consuegra atingis grandan disvolvigon, nome ĉefa urbo de Karpetanio, ŝlosila punkt survoje kaj norden kaj suden. Oni konstruis pontojn, vojojn, akvobaraĵon kaj akvedukton. Consuegra estis citata de aliaj klasikaj aŭtoroj kiaj Tito LivioPtolemeo. Trae iris la romia ŝoseo nome "Vía Laminium".

La majoritato de la hispana kaj gota populacioj restis post la alveno de la araboj. La kastelo datas de tiu epoko. En la jaro 1085 falis Toledo antaŭ Alfonso la 6-a de Kastilio. Ŝajne Consuegra jam estis en manoj de Kastilio en 1083. En la jaro 1097 mortiĝis en la Batalo de Consuegra la filo de La Cido, Diego. En tiu batalo, la armeo de Kastilio estre de la reĝo Alfonso la 6-a, estis venkita de la almoravidoj estre de Juzuf ben Taŝfin, kaj la areo ŝanĝis denove de posedanto. Ĝi estis rekonkerita poste de la kristanoj.

En 1150 Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio donis al sia vasalo Rodrigo Rodríguez la kastelon. En 1183 la vilaĝo, kun ties teritorio, estis donata de Alfonso la 8-a, kun aprobo de la papo Lucio la 3-a al la Ordeno de la Hospitalo de Sankta Johano de Jerusalemo (Ordeno de Malto), kiu nomumis Consuegra ĉefsidejon de la Priorato de Kastilio kaj Leono, en Manĉo, kaj la kastelon kiel preciza sidejo, proklamante foruon por Consuegra, nome kopio de tiu de Kvenko. Elstaris en tiu epoko ties defendo post la Batalo de Alarcos en 1195. Pro la venko en la Batalo de las Navas de Tolosa, en 1212, stabiliĝis finfine la zono.

Poste okazis la reloĝigo de Consuegra kaj ties teritorio, kaj ricevis porloĝigan permesilon la lokoj Madridejos, Alcázar de San Juan, Villafranca de los Caballeros, Camuñas, Urda, Tembleque, Turleque, Villacañas, Quero, Argamasilla de Alba, Herencia, Arenas de San Juan kaj Villarta de San Juan. Nur pro la posta desamortización en la 19a jarcento la Ordeno de Sankta Johano abandonis la vilaĝon.

Dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio Consuegra, restis fidela al la reĝo Karlo la 1-a, kiu pro tio donis la titolon de Muy Leal (tre lojala). Dum tiu milito la trupoj estrataj de la ordena superulo venkis sur la komunumanoj en Mora, kie ili estis rifuĝintaj en la preĝejo kun granda kvanto de pulvoro, kiu eksplodis kiel sekvo de la fajro de la batalo, pro kio mortiĝis ĉiuj la tie rifuĝintaj.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo, la 22a de septembro de 1809, okazis la dua Batalo de Consuegra, nun kontraŭ la franca armeo, per kiu malvenkis la hispanaj trupoj de la Duko de Alburquerque, kaj la vilaĝo estis okupata de la francoj, kiuj detruis la preĝejon de Sankta María la Mayor (12a jarcento), kaj estis bruligita granda parto de la arĥivo de la Ordeno de Sankta Johano, kiu troviĝis en la navo de la kastelo. Poste ĝi estos liberigita de la trupoj hispanak estre de la Generalo Elío.

La 11-a de septembro de 1891 okazis detrua inundo de la rivero Amarguillo [amargIjo] kiu rompis la antikvajn romiajn pontojn kaj kiu markis la aktualan organizon urbanizan de la municipo; pro la inundo mortiĝis 360 personoj.

La 31-a de decembro de 2004, la televiskanalo Telecinco elsendis la sonoriladon jarfinan el Consuegra, kaj por tiu evento oni lumigis ventomuelejojn el sonorilfrapo 1a al la 11a kaj la kastelon dum la 12a.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Consuegra ĝis preskaŭ 11,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Consuegra oni iomete falis al 9,496 komence de la 1980-aj jaroj, sed ne tiom kiom ĉe proksimaj vilaĝoj; poste oni rekuperiĝis al la nunaj super 11,000.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

La ĉefa ekonomia sektoro estas la unuaranga, kaj en la agrikulturo elstaras la kultivo de cerealoj, vitoj kaj olivarbo, kun intensiva brutobredado. La industrio estas ĉefe tekstila kaj ligno, kun kelkaj helpaj kaj de servoj. La triaranga sektoro bazas sur turismo, gastigado kaj komerco.

Monumentoj kaj historiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Consuegra havas ampleksan historian kaj kulturan heredon.

Kastelo[redakti | redakti fonton]

La kastelo Muela estas kastelo situanta sur monteto kie ŝajne estis konstruaĵoj aŭ fortikaĵoj de romianoj kaj araboj kaj estas unu de la plejbone konservitaj de tuta Kastilio-Manĉo.

Ĝi estas tre proksima al la Ventomuelejoj de Consuegra, sur monteto (Cerro Calderico) kun negrandaj ravinoj super la urbo Consuegra, je 64 km de la provinca ĉefurbo, Toledo, ekde kie oni povas atingi la lokon laŭ la Aŭtovojo de la Vitejoj. Ĝi havas duoblan linion de muregoj, tri turojn, unu ĉefturon kaj eksteran rundvojon.

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, en 1809, la kastelo estis okupata de la francoj kiuj setligis tie soldataron, kiu daŭris ĝis la franca kapitulaco de la 22a de septembro de 1812 kiam estris la hispanajn trupojn la generalo Xavier Elío.

En 1962 la kastelo, kiu kiel parto de la desamortización de 1836 pasis al privata posedo, estis donata al la urbodomo. En 1985 komencis restaŭrado kaj kreado de Atelierlenejo, kies laboro ankoraŭ pluas.

Ventomuelejoj[redakti | redakti fonton]

La ventomuelejoj de Consuegra.

Troviĝas laŭlinie sur la monteto Calderico [kalderIko]. Datas el 16a jarcento. De la 13 originaj, konserviĝas 12, kiuj estas la jenaj: Bolero, kie troviĝas la turismoficejo kaj kiu konservas la tritikan muelejon; Mambrino; Sancho, kiu konservas la maŝinaron de la 16a ajrcento kaj kiu uziĝas por la Festo de la safrano; Mochilas, ĵus restaŭrata de la atelierlernejo de la vilaĝo, Vista Alegre; Cardeño, kie estas neloĝata domo; Alcancía; Chispas; Caballero del Verde Gabán, kiu enhavas nombrajn versiojn de El Quijote; Rucio, kiu enhavas ekspozicion de vinoj; Espartero, kiu ahvas ekspozicion de arta manfarado toleda; kaj Clavileño, kun fotoj kaj meblaro el Andoro. Ne ĉiam la maŝinaro de la muelejoj estas lokaj, sed foje el najbaraj vilaĝoj.

Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto[redakti | redakti fonton]

De stilo mudeĥara konstruita en 1567 kun formo de latina kruco, havas kvarangulan kupolon, flankajn portikarajn alirejojn, kaj estas konstruita el ŝtono kaj briko; en la interno konservas du renesancajn enirejojn. EStas kvin pentraĵoj de la artisto José de Beratón de fino de la 17a jarcento, reprezentantaj figurojn de la Bapto de la Sinjoro, Sankta Jozefo, Sankta Joakimo kaj la du restaj de anĝeloj. De tiu epoko datas la remodelado direktita de la reĝa arkitekto Juan de Villanueva.

Preĝejo Santísimo Cristo de la Vera Cruz[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Santísimo Cristo de la Vera Cruz.

Ekkonstruiĝis ĉirkaŭ 1750, kaj finis en 1803. De stilo novbaroka estis inaŭgurata la 14an de septembro de 1803. Estas de formo de latina kruco; elstaras ties fasado de blanka marmoro, kun miso de elementoj kaj barokaj kaj novklasikaj. En la interno troviĝas la figuro de la Kristo Santísimo Cristo de la Vera Cruz, patrono de Consuegra, kaj diversaj figuroj uzataj dum la Sankta Semajno.

En apudaj konstruaĵoj al la ermitejo troviĝas muzeo pri ekleziaĵoj kaj liturgiaĵoj. Ĝi havas tri ĉambrojn. En la unua estas portebla retablo de la 17a jarcento, figuro de Jesuo infano de stilo napola (17a jarcento), pentraĵoj kaj diversaj juveloj. En la dua ĉambro troviĝas ĉefe vestaĵoj. La tria ĉambro loĝigas ankaŭ liturgiajn vestaĵojn.

Preĝejo de Santa María la Mayor[redakti | redakti fonton]

Konstruita en 1723. Templo de unusola navo, de stilo toleda mudeĥara, kun portikara enirejo. En la suba zono de la absido troviĝas kripto de stilo mudeĥara, kaj konstrurestoj antaŭaj al la templo. En la interno troviĝas la figuro de la Blanka Virgulino, patronino de Consuegra, kaj restoj de beatuloj Diodoro Rafael, Eustaquio Luis, Felipe José kaj Carlos Jorge, pastroj. Dekomence estis la preĝejo de la monaĥejo de la Franciskanoj, ĝis la destruo de la unua preĝejo de Santa María la Mayor fare de la francoj en 1812. Poste kaj post la abandono fare de la franciskanoj, ĝi iĝis Paroĥo de Sankta Maria.

Urbodomo kaj placo[redakti | redakti fonton]

La placo de Hispanio estas antikva Romia Forumo kie kunvenis la lokanoj. Estas centro de multaj sociaj kaj kulturaj aktivaĵoj kiuj okazas en la urbo, en ĝi troviĝas la Urbodomo, de stilo renesanca, konstruita en 1670, kun kunigita per arko la turo de la horloĝo. La interesa konstruaĵo "Los Corredores" 17a jarcento montras belan balkonaron el ligno, tipe manĉa. Aktuale loĝigas la Municipan Arkeologian Muzeon, kun pecoj el neolitiko al la 19a jarcento. Oriente troviĝas la konstruaĵo de la Fondaĵo Díaz Cordovés kaj edzino (Elvira Martín-Palomino y de la Mora) (1925), kiu loĝigis la Lernejon Sankta Gumersindo, regata de la pastroj de la Kristanaj Lernejoj (La Salle), de stilo historicisma mudeĥara toleda.

Aliaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La konvento de Nuestra Señora de los Dolores datas el 17a jarcento kaj havas originon en la konvento de Sankta Ana de la Monaĥinoj Recoletas Bernardas. Post la desamortización de Mendizábal, pasis al posedo privata kaj poste ĝi estis aĉetita de la Municipo, kiu donis ĝin al la Franciskanoj, kiuj setligis tie la Monaĥlernejon por Misioj en Filipinoj. Aktuale okupas ĝin la Rezidejo Sankta Francisko de Azizo, por maljunuloj.
  • El Alfar (potfarejo) estas konstruaĵo de tradicio popola manĉa. En ĝi troviĝas du fornoj kaj restoj de antikva romia cirko.
  • La Casa de la Tercia (domo de triono) estas restoj de la antikva palaco de la Grandaj Superuloj de la Ordeno de Sankta Johano. Konserviĝas la turo de enirejo. Nune estas gastejo. En la korto videblas romian bazoj kaj kapiteloj, same kiel du skulptaĵoj samepokaj.
  • La Romia Akvobaraĵo, 1a jarcento. Estas situanta je kelkaj kilometroj de la urba centro, karaktera pro longo de 630 metroj, sur la rivero Amarguillo, la plej granda de la romiaj akvobaraĵoj konservataj en la regiono.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]