Santo Domingo-Caudilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Santo Domingo-Caudilla
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Maudilio Martín Fernández
Retpaĝaro [ ]
Demografio
Loĝantaro 1.058  (2010)
Loĝdenso 19,59 loĝ./km2
Geografio
Areo 54
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Santo Domingo-Caudilla en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Santo Domingo-Caudilla estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Santominganos. La censita populacio en 2010 estis de 1.058 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,59 loĝ/km². La municipo naskiĝis el unuigo de la tiamaj vilaĝoj de Val de Santo Domingo kaj Caudilla.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Val de Santo Domingo" devenas el fakto ke ĝi estis situanta sur valo kaj de antikva ermitejo dediĉita al Sankta Dominiko de Silos.

La termino "Caudilla" povus deveni el latina "caput", kapo, malkomponate en "cap-villa", tio estas, "kapo de vilaĝo", aude al kastelo de Caudilla, kiu konstruiĝis en la 15a jarcento.

Situo[redakti | redakti fonton]

Santo Domingo-Caudilla estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 569 m; je 34 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 54 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°0′43″ N 4°19′32″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo situantas en la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Maqueda, Novés, Torrijos, Gerindote, Escalonilla, Carmena, Alcabón kaj Santa Olalla, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Val de Santo Domingo estis ĉe vojkruciĝo. En 1216 jam aperis en dokumento mozaraba kie oni citas la pagon de la vilaĝo. Ĝi apartenis al Maqueda, kaj havis proprietaĵojn monaĥoj el tri ordenoj nome dominikanoj, hieronimoj kaj bernardaninoj de Santo Domingo de Silos.

Post la reconquista, Caudilla estis reloĝata en la 12a jarcento fare de kastilianoj. En la 15a jarcento gastiĝis tie la reĝo Henriko la 4-a survoje al Toledo.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]