Hontanar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hontanar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45159
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Lisardo Sánchez Muñoz
Demografio
Loĝantaro 209  (2011)
Loĝdenso 1,38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 37′ N, 4° 30′ U (mapo)39.615-4.5Koordinatoj: 39° 37′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 654 m [+]
Areo 152 km² (15 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Hontanar (Hispanio)
Hontanar (Hispanio)
DEC
Hontanar
Hontanar
Situo de Hontanar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hontanar [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Hontanar en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Ruinoj de la kastelo de Malamoneda.

Hontanar estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Hontanar" devenas el fontana kiu siavice devenas el latina fontana aqua, 'akvo el fonto'.[1] "Hontanar" signifus tiele "fontaron". Laŭ dokumento de la 16a jarcento la nomo rilatas al la tiama ekzisto de kvar fontoj en la municipo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Hontanariego. La censita populacio en 2011 estis de 209 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,38 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Hontanar estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 843 m; je 57 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 152 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′54″ N 4°30′0″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta «en un valle circundado de altas sierras, y por lo tanto profundo y ahogado» (sur valo ĉirkaŭata de altaj montaroj, kaj tiele profonda kaj kruta).[2] Ĝi apartenas al la komarko Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Navas de Estena en la provinco Ciudad Real kaj Los Navalmorales, Navahermosa, Menasalbas, San Pablo de los Montes kaj Los Navalucillos en la provinco Toledo.

Fluas la rojoj Pasadero kaj Cedena kiuj ekfluas en la montoj de Toledo kaj unuiĝas en la antikva vilaĝo de Malamoneda konservante la nomon de la laste menciita ĝis enflui en la riveron Taĵo. Alia rojo nome Hontanar, elfluas ĉe la montaro, en la zono nome Tejera, kaj estas seka somere.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni ne konas la precizan daton de ties fondo, kvnkam ĝi devis okazi poste al 1243, ĉar ĝi ne aperas en la listo de vilaĝoj farita por la vendo de Los Montes (la Montoj) al la municipo de Toledo en la reĝado de Ferdinando la 3-a. Estas probable ke ties fondo okazis meze de la 14a jarcento post la senhomigo de Malamoneda pro sanproblemoj.

Ĝi apartenis al la antikva komunumo Montoj de Toledo, diserigita en 1837. Meze de la 19a jarcento estis 60 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 3.000 "reales".[2]

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Hontanar super 600 loĝantoj en la 1930-aj jaroj kaj ĝis 532 poste, sed el la 1960-aj jaroj okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Hontanar kie oni falis unue subcente kaj poste oni iomete rekuperiĝis al la nunaj 200.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 191, ISBN 84-95432-05-6.
  2. 2,0 2,1 Madoz, volumeno 9, paĝo 219.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]