Provinco Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Toledo
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

Supermara alteco600 msnm [+]
ĈefurboToledo
- koordinatoj40° N, 4° U (mapo)39.833333333333-4Koordinatoj: 40° N, 4° U (mapo)
Plej alta punktoCorocho de madre [+]
Plej malalta punktoTaĵo [+]
Areo15 368 km² (1 536 800 ha) [+]

Loĝantaro703 772 [+] (2018)
Denseco45,79 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroÁlvaro Gutiérrez Prieto

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo45 [+]
ISO 3166-2ES-TO

Provinco Toledo (Tero)
Provinco Toledo (Tero)

Provinco Toledo (Provinco Toledo)
Provinco Toledo (Provinco Toledo)
DEC

Map
Provinco Toledo

Vikimedia Komunejo:  Province of Toledo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Toledo (Provinco Toledo)
Toledo (Provinco Toledo)
DEC
Toledo
Toledo
Toledo
Provinco Toledo kun la samnoma ĉefurbo Toledo

La provinco Toledo estas provinco de Hispanio, en la okcidenta parto de la regiono de Kastilio-Manĉo. Ties ĉefurbo estas la urbo de Toledo. Ĝi limas kun la provincoj de Madrido, Kvenko, Ciudad Real, Badajoz, Kacereso kaj Avilo.

La provinco enhavas loĝantaron de 639 621 (2007), en 204 municipoj, el kiuj Talavera de la Reina estas la plej granda kun populacio de 85 549 loĝ., la dua municipo estas Toledo (78 618), dum la plej malgranda estas Illán de Vacas, kiu, kun populacio de nur 6 loĝantoj, estas ankaŭ la plej malgranda de Hispanio. La provinco kunhavas la naturan lokon de Nacia Parko de Cabañeros kun la provinco de Ciudad Real.

La rivero Taĵo trapasas la provincon el oriente okcidenten kaj ĉe la urboj Talavera de la Reina kaj Toledo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La 15 368 km² de la provinco de Toledo situas sur ebenaĵo de ĉirkaŭ 590 m de mezaveraĝa altitudo super marnivelo. Dekstre de la rivero Taĵo la deklivo estas de ĉirkaŭ 2/1.000, kun ampleksaj kampoj, mildaj terondoj, tra kie descendas riveroj kaj rojoj de larĝaj valoj; male estas maldekstre, kie la tereno altiĝas rapide, krute, ĝis sude kie estas granda montara zono, kies deklivo atingas ĝis 60/1.000. En la Montoj de Toledo, sude, laŭlonge de la provinco, aperas tri ĉenoj: tiu de la sierra de Los Yébenes, kiu sekvas okcidenten kaj kie estas la plej altaj pintoj, kiel tiuj de Peñafiel (1 420 m), Corral de Cantos (1.419 m) kaj Rocigalgo (1 441 m). Sude estas la sierra de Guadalerzas kaj pli sude kaj okcidente estas la sierra del Pocito. Tiuj lastaj kuniĝas nordokcidente kun la sierra de Altamira, kie finas la provinco.

La montaroj de la provinco kompletiĝas kun la sierra de San Vicente nordokcidente, kiu elstaras el la cordillera Central, de Gredos al Talavera de la Reina. La plej altaj pintoj tie estas San Vicente (1 321 m), la Pelados (1 331 m) kaj la Cruces (1 368 m).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale hegemonias vintroj kaj someroj longaj kaj rigoraj, propraj de la kontinentaj klimatoj; kaj en la montaraj zonoj de nordo kaj sudo, la temperaturoj propraj de altaĵoj kaj laŭ la orientiĝo de ties montoj. Tiu ĉi provinco karakteriĝas pro sia sekeco dum du trionoj de la jaro, kaj estas la plej alta relativa humideco inter la monatoj de novembro al februaro, ĉefe en la montaraj regionoj kaj malpli en Manĉo. La monato plej pluva estas aprilo.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Komarkoj de Toledo[1]
Nomo Loĝantaro Areo (km²) Ĉefaj municipoj
Campana de Oropesa 20.185 1.370 Oropesa, Calera y Chozas
La Jara 19.470 2.166 Los Navalucillos, Los Navalmorales
Toleda Manĉo 102.392 3.488 Madridejos, Consuegra, Quintanar de la Orden, Villacañas, Mora
Mesa de Ocaña 37.163 1.454 Ocaña, Santa Cruz de la Zarza, Yepes
La Sagra 126.276 983 Illescas, Seseña, Bargas, Yuncos, Villaluenga de la Sagra, Yuncler
Montoj de Toledo (komarko) 66.648 3.018 Sonseca, Los Yébenes
Sierra de San Vicente 7.559 484 El Real de San Vicente, Segurilla, Castillo de Bayuela
Teroj de Talavera 85.549 192 Talavera de la Reina
Toledo 77.601 232 Toledo
Torrijos 84.454 2.061 Torrijos, Fuensalida, La Puebla de Montalbán

Urboj de la provinco de Toledo laŭ loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Mapo de la municipoj de Toledo
Urboj plej loĝataj de Toledo
Nomo Loĝantaro
Talavera de la Reina 83.793
Toledo 77.601
Illescas 15.830
Torrijos 12.000
Madridejos 11.030
Seseña 10.854
Sonseca 10.685
Consuegra 10.538
Quintanar de la Orden 10.471
Villacañas 10.208
Mora 10.072

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]