Los Navalucillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Los Navalucillos
Flago
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro José Ángel Pérez Yepes
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 2.599  (2011)
Loĝdenso 7,3 loĝ./km2
Geografio
Areo 356
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Los Navalucillos en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Los Navalucillos estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la ĉefurbo de la komarko de La Jara kaj ties etenda municipa teritorio enhavas la domarojn de Los Alares, Robledo del Buey kaj Valdeazores.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Navalucillos" estas formata per la kunmetaĵo de Nava[1] kaj lucillos[2] kiu signifus 'ebenaĵo de la tomboj'. Laŭ Jiménez de Gregorio[3] povus aludi al iu el du grupoj de tomboj, unu el ili de la epoko de visigotoj, el ardezo, situantaj je ĉ. 500 m de la rojo Los Vallejos; kaj aliaj, el granito, en la zonoj El Charco de la Mora kaj El Charco de Melchor. La pluralo de la nomo rilatas al unuigo en 1833 de la domaroj Navalucillos de Toledo kaj Navalucillos de Talavera.[4]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Navalucillense. La censita populacio en 2011 estis de 2.599 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,3 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Los Navalucillos estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 740 m; je 72 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 356 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°40′17″ N 4°38′33″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipio troviĝcas situanta «sur malalta loko ĉe deklivaro de montetoj ĉirkaŭantaj ĉefe norde kaj oriente»[5] La teroj de la nordo de la teritorio, ĉirkaŭaj al la propra vilaĝo, estas terenoj de kultivo kie hegemonias la olivarbo, en direkto suda ekaperas mezaltaj montetoj kiuj iĝas grandaj montoj sude de la teritorio, atingante 1.448 metrojn ĉe Rocigalgo; en la deklivoj de tiu al la rivero Pusa estas akvofalo Chorro.

Ĝi apartenas al la komarko de La Jara kaj limas kun la municipaj teritorioj de Horcajo de los Montes kaj Helechosa de los Montes sude, en la provincoj de Ciudad Real kaj Badajoz respektive, Retamoso, Santa Ana de Pusa norde, Los Navalmorales nordoriente, Hontanar oriente kaj Robledo del Mazo, Espinoso del Rey kaj Torrecilla de la Jara okcidente, en la provinco de Toledo.

Jarcenta anzino ĉe Cabañeros

Ĝi troviĝas en la valo de la rivero Pusa, kiu ricevas fluon de nombraj rojoj kiuj fluas tra ti teritorio kiaj Chorro, alfluanto de Matón, Navalpoyo, Colmenar, Vando Lázaro, Azorejo, Valle, Chaparroso, Charco del Moro, Gargantilla, Posadilla, Posadero, Estenillas aŭ Valdefuentes. Sude de la kerna domaro troviĝas la akvorezervejo de la rivero Pusa. Ties plej altaj pintoj troviĝas ĉe Rocigalgo kun 1.448 msm (kiu siavice estas la plej alta de la provinco de Toledo), Cerro de Talega kun 1.321 msm, Risco del Barrero kun 1.116 msm, Colmenillas kun 1.011 msm, kaj Risco Tambor kun pli da 800 msm.

Ekde la 2000-aj jaroj, granda parto de la municipa teritorio estas inkludata en la Nacia Parko Cabañeros.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. En la aktualo la hegemonia sektoro estas tiu de servoj kun 35,7 % de la totalo de entreprenoj, sekve de tiu de la agrikulturo kun 31,6 %, ĉefe rilate al la olivoleo, la konstruado kun 20,4 % kaj laste la industrio kun 12,2 %, marmoro kaj mebloj ĉefe.[6]

Ene de la sektoro de servoj elstaras la iniciatoj pri rura turismo, profite la ĉirkaŭan naturon sojle de la Nacia Parko Cabañeros.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la islama epoko troviĝis kelkaj rokaj tomboj kiuj memorigas pri mozarabaj ritoj. Eble la fondo de la vilaĝo okazis en la unua duono de la 14a jarcento, kvankam aperas unuafoje kiel Naualuciellos en dokumento de 5-a de februaro de 1209. En tiu dokumento Alfonso la 8-a donas al Alfonso Téllez la vilaĝon de Montalbán kun ties teritorioj:

Citaĵo
 «Ex parte Talauarie per ualle sicco, comodo vadit uia ad illos Mosaraues, et comodo pergit ad illa calsata, et sicut uadit ad Vallmoral, et deinde Naualuciellos, et postea usque ad illum portum, et deinde usque ad Mauros quantum potueritis». 
— Alfonso la 8-a, 5a de februaro de 1209.[7]

En alia dokumento de 26-a de majo de 1357, kie Pedro la 1-a donis la senjorlandon de Valdepusa al Diego Gómez, ĉefa notario, aperas kiel Nava luezillos:

Citaĵo
 «... denos la justiçia en el señorío de Valdepusa, término de Talauera que comiença desde el Alcachal fasta en el río de Tajo, asy como parte con Mal pyca e con Montaluán e con Nava luezillos...». 
— Pedro la 1-a, 26a de majo de 1357.[8]

En 1492 pro la forpelo de la judoj el Hispanio, multaj el tiuj sentliĝis sur tiuj teroj kaj lasis kulturan heredon en kutimaro konservita ĝis nun.

El 15a jarcento al 17a jarcento Los Navalucillos hegemoniis ekonomie en la komarko, kaj ricevis migradon ĉefe de la najbara Ekstremaduro. La cefa epoko de grandeco estis la 18a jarcento, kiam eklezia unuigo fare de la kardenalo Lorenzana okazigis administran unuigon de du Navalucillos, nome Navalucillos de Talavera de la Reina kaj Navalucillos de Toledo.

Meze de la 19a jarcento la vilaĝo havis 500 domojn kaj la municipa buĝeto estis 25.590 "reales".[5] Tiam ekzistis fandejo de fero starigita de José Safont en la zono Mazo ĉe la rivero Pusa. La fabriko nutriĝis el elfosejoj de najbaraj "Juan Antón, Ermita kaj Lagares",[5] en la propra teritorio de Los Navalucillos, kaj de la minoj de Herrera en Los Navalmorales.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 7,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu pli ol duoniĝis al malpli da 3,000. En la aktualo, Los Navalucillos klopodas rekuperiĝi danke al aktiveco orientita al la rura turismo, aŭ la ampleksigado de la Nacia Parko Cabañeros fine de la 2000-aj jaroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu pri Nava Navahermosa.
  2. Vidu pri lucillos Lucillos.
  3. Jiménez de Gregorio, Fernando, Diccionario de los pueblos de la provincia de Toledo hasta finalizar el siglo XVIII, vol I, paĝo 486, Toledo 1962-1986, Editorial Católica Toledana , 5 volumenoj.
  4. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, páaĝo 92, ISBN 84-88439-70-9.
  5. 5,0 5,1 5,2 Madoz, Pascual, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar,, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumeno XII, paĝoj 62 kaj 63.
  6. Laŭ informo de la gubernio de Kastilio-Manĉo. Ĉe eksteraj ligoj.
  7. Archivo Histórico Nacional, Orden de San Juan, dos. 1, nº 2.
  8. Archivo Municipal de Talavera de la Reina, dok. 12, dos. 50.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ana Isabel López Olmedo (2009). Imágenes con alma. Un siglo de fotografías sobre Los Navalucillos y sus anejos (1880-1990).. ISBN 978-84-613-3484-1.
  • Ana Isabel López Olmedo (2008). Los Navalucillos, recuerdos en blanco y negro.. ISBN 978-84-612-3096-9.
  • Roberto Horcajuelo Blanco (2006). Justicia y Sociedad rural en el tránsito del Antiguo al Nuevo Régimen, según las causas criminales del juzgado del Señorío Municipal de Montes de Toledo. Navalucillos de Toledo 1750-1829. Publidisa. Sevilla.
  • Ricardo López Serrano (1999). Folclore navideño en Los Navalucillos. Catálogo de Publicaciones del Instituto de Investigaciones y Estudios Toledanos. ISBN 84-87103-85-5.
  • Enrique C. Molina Merchán (1991). Breve historia de Los Navalucillos. Catálogo de Publicaciones del Instituto de Investigaciones y Estudios Toledanos. ISBN 84-87103-17-X.
  • Enrique C. Molina Merchán (1991). La población de Los Navalucillos, siglos XVI-XX. Catálogo de Publicaciones del Instituto de Investigaciones y Estudios Toledanos. ISBN 84-87103-08-1.
  • Sueiro, Daniel kaj Llamas, Roberto (1982). Crónicas de los Montes de Toledo, andanzas de dos furtivos. Ediciones Penthalon.
  • José Luis Ruiz Márquez (1982). Heráldica municipal de la provincia de Toledo. Catálogo de Publicaciones del Instituto de Investigaciones y Estudios Toledanos. ISBN 84-00-05374-5.