Noblejas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Noblejas
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Agustín Jiménez Crespo
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 3.617  (2011)
Loĝdenso 51,67 loĝ./km2
Geografio
Areo 70
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Noblejas en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Noblejas estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Noblejas" povus deveni de la unua forma dokumenta, nome Nablelas, kvankam plej evidente devena el toponimo Nobles (Nobeloj).[1] Laŭ alia teorio ĝi devenus de vorto kelta aŭ keltibera, NO-BRIGA kiu signifus 'sur monteto'. Tion apogas la situo de la municipa domaro sur deklivo de monteto de la municipo, kaj la restoj de antivaj kastroj de olkadoj kiuj troviĝis ĉirkaŭe.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Noblejano. La censita populacio en 2011 estis de 3.617 loĝantoj kaj la denseco estas de 51,67 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Noblejas estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 735 m; je 58 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 70 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′39″ N 3°26′20″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rojoj de la municipo.

La municipo troviĝas situanta sur deklivo al Oriento.[2] Ĝi apartenas al la komarko Mesa de Ocaña kaj limas kun la municipaj teritorioj de Colmenar de Oreja norde en la provinco Madrido kaj Villarrubia de Santiago oriente, Villatobas sude, Ocaña sudoriente kaj kun la teritorio de Oreja, apartenanta al Ontígola, okcidente, en la provinco Toledo.

Norde kaj lime kun Colmenar de Oreja, fluas la rivero Taĵo, al kiu enfluas la rojoj Valdevillarrubia, kiu formas same la limon kun Villarrubia de Santiago, Carril kaj Fuente del Berralo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Santiago Apostolo.

Ŝajne ĝi fondiĝis en 714, kvankam ne ekzistas dokumentoj atestantaj.[3] Post la konkero de la kastelo de Oreja fare de Alfonso la 7-a, oni reloĝigis la zonon, kaj oni menciis en 1139 na Noblejas kiel setlejo apartenanta al la jurisdikcio de Aurelia, la aktuala Oreja: «Terminos preterea castello aurelie tales haberes concedo: uidilicet ab eo loco ubi saramba descendit in tago usque ad fonticulam et inde ad ocaniolam. Inde vero ad ocaniam maiorem et inde ad nobleas».[4] En 1193, kaj laŭ Hernández,[5] kiam en la testamento de Sancha Núñez de Lara oni mencias la domaron de nobles, oni celas na Noblejas: «... in aldea de nobles...».[6]

En 1209 aperas denove kiel nobles en dokumento de Alfonso la 8-a kie oni donis al Alfonso Téllez la vilaĝon de Montalbán:«... et inde comodo uertunt illas aquas ad Dos Barrios et ad illa fonte del canno et ad Nobles,...».[7] En 1214 donis la urbo Toledo al la Ordeno de Santiago la dekonojn (impostoj) de Noblejas kaj en 1244 figuris jam kiel loĝata setlejo.

Post la kreo de la Graflando de Noblejas, en 1689 pasis al Francisco Antonio de Herrera de la Concha, kiu konstruigis sian palacon ĉe la placo de la vilaĝo.[3] La vilaĝo iĝis senjorlando de la dukolando kiu posrtis ties nomon.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo, oktobre de 1809, kampadejis en Noblejas la 7º kaj 9º Regimentoj de la Pola Divizio.

Meze de la 19a jarcento estis 250 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 16.747 "reales" el kiuj 3.300 estis por pago al la sekretario.[2]

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Noblejas super 3,200 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Noblejas kie oni falis al sub 3,000.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis fakte ekde 1983 la sama, nome Agustín Jiménez Crespo, de la socialisma partio PSOE, kiu venkis jam ok fojojn sinsekve.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Historie ĝi estis vilaĝo fundamente agrikultura. Dum la 19a jarcento oni produktis «tritikon, hordeon, anizonn, pizojn oleon kaj vinon»,[2] kaj estis ankaŭ bredado de ŝafoj, kaproj kaj muloj. La industrio temis nur pri prilaborado de esparto, tri muelejoj de oleo kaj unu de faruno, same kiel al transporto de vino kaj brando.

En la aktualo la agrikulturo reprezentas nur la 3,7 % de la totalo de entreprenoj setlintaj en la municipo, dum la hegemonia sektoro en tiu de servoj kun 53,7 %, sekve de tiuj de la konstruado kaj de la industrio, kun 22,1 % kaj 20,6 % respektive.[8]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de Sankta Isidro Labrador.
  • Ermitejo de María Magdalena: konstruita en la 18a jarcento en stilo baroko. Havas rektangulan planon kun absido poligona kaj turo trikorpaj el ŝtono kaj pli da briko en la tria.
  • Ermitejo de Sankta Isidro Labrador: de moderna konstruo, kalkita en blanko kun plinto el ŝtono. Estas de plano rektangula kaj absido ebena kun niĉo, kaj enirejo kun portiko super la kornico.
  • Preĝejo de Santiago Apostolo: de la 17a jarcento, de stilo herera kaj novklasika.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 249, ISBN 84-95432-05-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 Madoz, volumeno 12a, paĝoj 167 kaj 168.
  3. 3,0 3,1 Citata en la retejo de la municipo.
  4. Archivo Histórico Nacional de España, dos. 247, dok 1, orig.
  5. Hernández, Francisco J., Los cartularios de Toledo, Madrid, 1985, Fundación Ramón Areces, paĝo 230, ISBN 84-85942-30-2.
  6. Arkivo de la Katedralo de Toledo, Z.4.A52., orig.
  7. González, Julio, El reinado de Castilla en la época de Alfonso VIII, Madrid, 1960, CSIC. Escuela de Estudios Medievales. III vols., vol. III, paĝo 468.
  8. Laŭ informoj de la guberniestro de Kastilio-Manĉo. Vidu la municipan slipon en la fako de eksteraj ligoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cornejo Valle, Mónica (2004). Las fiestas del Cristo en Noblejas (Toledo), organización colectiva y recreación identitaria. Eusko Ikaskuntza. ISBN 84-8419-894-4.