Argés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argés
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45122
Retpaĝaro Retejo de la municipo
Politiko
Urbestro Jesús Guerrero Lorente
Demografio
Loĝantaro 5 643  (2011)
Loĝdenso 201,54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 48′ N, 4° 3′ U (mapo)39.805-4.0572222222222Koordinatoj: 39° 48′ N, 4° 3′ U (mapo) [+]
Alto 676 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Argés (Hispanio)
Argés (Hispanio)
DEC
Argés
Argés
Situo de Argés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Argés [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Argés en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Argés estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Argeseño. La censita populacio en 2011 estis de 5.643 loĝantoj kaj la denseco estas de 201,54 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Argés estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 676 m; je nur 9 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 28 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°48′18″N 4°3′26″Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipio situantas je nur 7 km de Toledo kaj je 97 km de la centro de Madrido, en la komarko de Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Toledo, Cobisa, Layos, Casasbuenas kaj Guadamur, ĉiuj de la provinco de Toledo. Ĝi havas separatan parton nome Palomilla (kolombeto) inter la teritorioj de Toledo, Daramezas, Guadamur, Polán kaj Albarreal de Tajo.

Je 3 km troviĝas la baraĵlago de Guajaraz en la rojo samnoma.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nun servoj kaj loĝejoj por laboristoj de la proksima ĉefurbo Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1274 aperas menciata kiel domaro de Toledo, kie toledanoj havis loĝejojn uzatajn por la epokoj de agrolaboro kaj rikoltado.

Meze de la 20a jarcento okazis drasta malpliiĝo en plej parto de la vilaĝoj de la provinco kaj de la regiono pro elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio; tamen en Argés pro proksimeco al ĉefurbo Toledo la populacio kiu atingis nur iom pli da 500 loĝantojn komence de la 20a jarcento, kaj tiele restis ĝis la 1970-aj jaroj, post tio, kiam jam pleniĝis malplenaj lokoj en ŝtata ĉefurbo Madrido, rapide kreskis kaj dekobliĝis al nunaj 5.643 loĝantoj.

Dum la lastaj dudek jaroj estis ĉiam la sama urbestro nome Jesús Guerrero Lorente de la dekstra partio PP.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]