Yuncler

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Yuncler
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Luis Miguel Martín Ruiz
Retpaĝaro www.yuncler.com
Demografio
Loĝantaro 3.376  (2010)
Loĝdenso 187,56 loĝ./km2
Geografio
Areo 18
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Yuncler en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Yuncler [ĝunklEr] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi situantas je la km 46,6 de la A-42 (Aŭtovojo Madrid-Toledo). Limas sude kun Villaluenga de la Sagra, norde kun Yuncos kaj Cedillo, nordoriente kun Numancia de la Sagra, oriente kun Pantoja kaj okcidente kun Cedillo.

Enhavo

Toponimio [redakti]

La termino "Yuncler" estas toponimo de mozaraboj, devena de "junko", kiu signifas mozarabe same kiel en Esperanto. En dokumentoj de la 12a jarcento kaj de la 13a jarcento aperas laŭ la nomoj de "Ocner", "Yunquer" kaj "Yuncler".

Loĝantoj [redakti]

La loĝantoj nomiĝas Yunclereños. La censita populacio en 2010 estis de 3.376 loĝantoj kaj la denseco estas de 187,56 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la populacio triobliĝis.

Situo [redakti]

Yuncler estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 534 m; je 25 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 42 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 18 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°2′26″ N 3°54′13″ Ok.

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Ceramikai industrio. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio [redakti]

La deveno de la vilaĝo estas rilata al populacioj de mozaraboj.

Monumentoj kaj interesaĵoj [redakti]

  • Antikva kampardomo de fino de la 19a jarcento, rekonstruita konservante ties karakterojn kaj fasadojn, konvertita en hotelo kaj restoracio nome La Casa Grande (La granda domo).
  • Preĝejo de Sankta Maria de Magdala, kun la Casa Grande kaj la Urbodomo, de konstruo moderna, ĉe la Plazuela de la Iglesia (placeto de la preĝejo).

Referencoj [redakti]

Enlaces externos [redakti]

Notoj [redakti]


Vidu ankaŭ [redakti]