Totanés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Totanés
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45163
Politiko
Urbestro Ildefonso Gutiérrez Villarreal
Demografio
Loĝantaro 425  (2011)
Loĝdenso 16,32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 43′ N, 4° 14′ U (mapo)39.711388888889-4.2266666666667Koordinatoj: 39° 43′ N, 4° 14′ U (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Areo 26,04 km² (2 604 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Totanés (Hispanio)
Totanés (Hispanio)
DEC
Totanés
Totanés
Situo de Totanés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Totanés [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Totanés en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Totanés estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino Totanés povus deveni de Totta, kiu estus la nomo de la posedanto de la loko en la epoko romia. La unua certeco toponimia estas ke, en la 7-a jarcento, Sankta Eŭgenio de Toledo verkis poemon dediĉitan al la Baziliko de Sankta Felikso kiu estas en Tutanesio.[1] El tiu informo laŭ ĵusa priserĉado,[2] oni povas dedukti ke la nomo de la vilaĝo en epoko visigota estis Tutanesio[rompita ligilo] kaj de tie iĝis Tutanés[3] devena fine en la aktuala nomo de Totanés.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Totanés. La censita populacio en 2011 estis de 425 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,32 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Totanés estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 730 m; je 29 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 26.04 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°42′41″ N 4°13′36″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta en la komarko Montoj de Toledo sur ebenaĵo kun ravinoj kaj rojoj kiuj enfluas en la riveron Taĵon. Limas kun la municipaj teritorioj de Cuerva, Polán, Noez, Pulgar kaj Gálvez, ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Totanés, en la antikvo estis reloĝata de mozaraboj toledaj, kaj ĝis la 19-a jarcento apartenis al la jurisdikcio de Toledo. Totanés apartenas al la provinco Toledo, kaj estas unu de la plej antikvaj vilaĝoj de la zono, kiel atestas la figuro de Taŭro[4] de la epoko de keltiberoj kiu aktuale troviĝas en la Ĉefa Placo de la vilaĝo. Krome en Totanés ekzistas arkeologiaj restoj kiuj indikas onin la antikvecon de la vilaĝo, kiaj muro romia kaj tomboj de la sama origino situantaj proksime, verŝajne ĉar[5] unu el la romiaj vojoj pasis tra Totanés, tio estas, starte el Toledo pasis tra Guadamur, Polán, Noez, Totanés, Menasalbas, Puerto del Marchés, ktp. ĝis alveni al Mérida. Totanés, post loĝigi populacion de hispan-romianoj, pluestis loĝata en epoko de visigotoj. Tiam estis monaĥeja Baziliko dediĉata al la kulto de Sankta Felikso, fondita de Eterio kaj lia edzino Teudosinda. Oni scias ke tie oni kantis poemon, verkitan honore de tiu preĝejo, de Eŭgenio de Toledo, arkiepiskopo, inter la jaroj 646 kaj 649.

Mozaraboj[redakti | redakti fonton]

En la unua duoo de la 12-a jarcento, en Totanés ekis reloĝado fare de toledaj mozaraboj, kies populacio stabiliĝis eble en la 13-a jarcento ĉar tiamaj dokumentoj parolas pri domaro de mozaraboj en Totanés”, loĝata en 1238. Oni konstatis, ke tiu tradicio mozaraba pludaŭris en Totanés, almenaŭ ĝis la 18-a jarcento kaj 19-a jarcento, ĉar en la impostaj listodokumentoj tazmia konservataj en la paroĥo de Sankta Marko de Toledo,[6] oni trafas familiojn tiukondiĉajn kiel lokanoj de Totanés. Post la malapero de la antikva preĝejo visigota, pro la invado islama, tiuj mozaraboj loĝantaj en Totanés dependis el la paroĥoj de Toledo, ĝis la 15-a jarcento.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Sur la antikva visigota preĝejo oni konstruis templon trinavan kun ornamoj kaj plafono de stilo mudeĥara, en epoko de la kardinalo Cisneros. Templo kiu nune troviĝas perfekte restaŭrita kaj vizitebla.[7] La preĝejo estas formata dur latinkruca plano kun tri navoj, el kiu la centra estas pli alta ol la flankaj. La absido kun volbo estas ege ornamita per floraj kaj geometriaj temoj barokaj. La turo estas trikorpa: la unua el grandaj ŝtonoj, la dua el prilaboritaj ŝtonoj kaj briko dum la tria estas el briko kun du duoncirklaj arkoj ĉiuflanke. Estas ankaŭ mudeĥara turo.

Senjorio de Totanés[redakti | redakti fonton]

Laŭ informoj el la libro,[8] "Totanés, 400 años de una familia", eldonita de la Municipo de Totanés Arkivigite je 2021-06-22 per la retarkivo Wayback Machine, en tiu vilaĝo estis grava Senjorio, fondita de Don Hernán Carrillo de Guzmán y Toledo kaj Doña Juana de Osorio y Rojas, lia edzino, Senjoroj de Totanés. Tiuj, kiuj jam havis terojn en la loko, hereditajn de la avo de Don Hernán: Don Juan Carrillo, Senjor de Totanés, aĉetis la reston al la krono (kiu akiris ĝin pro la konfisko de havaĵoj kiun suferis Hernando Dávalos, komunumano eksceptita de la reĝa pardono fare de la Imperiestro Karlo la 1-a, kiujn li estis heredinta de sia avino.).

La havaĵoj kaj bienoj de Totanés apartenantaj al Don Hernando Dávalos estis aĉetitaj[9] en 1525, konfirmita de reĝa dokumento de la 13-a de februaro[10] Tiu senjorio Mayorazgo estis fondita en Toledo la 14-an de novembro de 1528 laŭ ordono de 31-a de marto de 1525. La Senjoroj de Totanés estis unu de la plej nobelaj familioj de Toledo. La senjoriaj familinomoj Carrillo-Osorio apartenis al grandaj hispanaj nobelaj familioj, kaj tiele la familinomo Carrillo tiame aperas ofte asocia al multaj nobelaj titoloj, plus al diversaj militordenoj: nome Santiago, Calatrava, Alcántara.

Hernando Dávalos[redakti | redakti fonton]

En la 16-a jarcento, antaŭ kiam Don Hernán Carrillo de Guzmán y Toledo kaj Doña Juana Osorio de Rojas, lia edzino, subskribis la dokumentojn de la senjorio Mayorazgo de Totanés en la jaro 1528, jam ekzistis Senjorío kies posedanto estis Don Hernando Dávalos, urbestro de Toledo kaj estro de komunumanoj. Tiu Senjoro estis de la familio Dávalos, filo de Ruy López Dávalos kaj de Teresa Vélez de Guevara, nepo de Hernándo López de Ávalos (Dávalos) kaj María Carrillo y Palomeque, kaj tiu lasta, filo de Don Ruy López de Ávalos, Adelantado de Murcia, grafo de Ribadeo, konestablo de Kastilio, ĉefa ĉambroservisto kaj granda valido de la reĝo Don Henriko la 3-a. Tiu estis filo de Don Diego López de Ávalos, frato de Pedro López de Ávalos, ambaŭ filoj de Doña Mencía de Ávalos kiu edziniĝis al Sancho Ruiz de Baeza. Doña Mencía de Ávalos estis filino de Lope Fernández de Ávalos, urbestro de Úbeda en la jaro 1300 kaj kiu siavice, estis filo de Íñigo Lope, 7-a Senjoro de Biskajo, grafo de Durango. Don Hernando Dávalos posedis havaĵojn en Totanés.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Totanés oni falis el pli da 600 loĝantoj al 300, poste danke al efiko alvoko el proksima ĉefurbo, la populacio laŭlonge de la resto de la jarcento ekkreskis jam en la 21-a jarcento al la nunaj 425.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fridericus Vollmer, Monumenta Germaniae Historica, Berlino 1905 , Auctores Antiquissimi.
  2. Revista Montes de Toledo. Nº124, Tutanesio. Totanés época visigoda, Toledo 2008.
  3. Marichu Medina Gamero, Totanés de Recesvinto a Isabel II, Toledo 2.009, I.S.B.N.:978-84-606-4990-8 .
  4. Real Academia de la Historia, Boletín de la Real Academia, España 1984, v.181.
  5. Francisco Coello, Vías romanas entre Toledo y Mérida.
  6. Mario Arellano García, Semana Cultural, Montes de Toledo, 22-a de junio de 1998, Los mozárabes en Toledo.
  7. , Consejo Superior de Investigaciones, AL-ANDALUS, Madrid-Granada 1976, revista de las Escuelas de Estudios árabes.
  8. Marichu Medina, Totanés 400 años de una familia, Totanés, 2007, Ayuntamiento de Totanés.
  9. , Fernando Martínez Gil, La Ciudad Inquieta, Toledo Comunera, Toledo año 1521.
  10. Francisco Fernández de Béthencourt, Historia Genealógica y Heráldica de la Monarquía, Madrid 1901, Casa Real y Grandes de España.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]