Esquivias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Esquivias
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Elena Fernández de Velasco Hernández (PP)
Retpaĝaro municipo
Demografio
Loĝantaro 5.376  (2010)
Loĝdenso 206,77 loĝ./km2
Geografio
Areo 26
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Esquivias en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Esquivias [eskIvias] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Esquivias" povus deveni el adjektivo "esquivo", termino de ĝermana deveno, eble el gota skiuhs, esta en la diversaj lingvoj iberolatinidaj, kies signifo prezentas nombrajn nuancojn. Estas probabla ke la toponimo devenas el nomo de persono aŭ de ina adjektivo alude al teroj kie setlis la populacio. Laŭlonge de la historio aperas en diversaj dokumentoj laŭ diversaj skribmanieroj kiaj Esquibias, EsquiuiasExquiuias.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Esquivianos. La censita populacio en 2010 estis de 5.376 loĝantoj kaj la denseco estas de 206,77 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la populacio pliiĝis el ĉirkaŭ 1,500 loĝantoj al preskaŭ 5,000 sojle de ls 21a jarcento.

Situo[redakti | redakti fonton]

Esquivias estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 580 m; je 42 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj same je 42 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 26 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°6′11″ N 3°45′53″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situa en tereno iom neebena sudokcidente de monteto kiu pluas norde. Ĝi apartenas al la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj teritorioj de Torrejón de Velasco kaj Valdemoro, ambaŭ de la Provinco de Madrido, norde, kaj en la provinco de Toledo kun Yeles okcidente, Seseña oriente, Borox sudoriente, kaj Numancia de la Sagra sudokcidente.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Temas pri ege antikva setlejo ĉar aperis restoj de kulturoj de paleolitiko, neolitiko, kelta, romia, visigota kaj islama.

Post la konkero de La Sagra fare de Alfonso la 6-a en 1085, la teritorio ŝajne estis reloĝata de mozaraboj toledaj.

La loko apartenis al la reĝoj de Kastilio, ekde Alfonso la 6-a al Alfonso la 8-a kiu decidis donaci ĝin en 1188 al la Ekleziularo de Toledo. En 1218 estis konfirmata tiu donaco fare de Ferdinando la 3-a, la Sanktulo, sed page la municipo iajn impostojn kiel feŭda ŝarĝo. En 1480 la loĝantoj sukcesis eknepagi impostojn sed pluestis vasaloj ĝis la 23a de junio de 1650.

Dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio en 1521, Esquivias estis la lasta vilaĝo kiu kapitulacis al la trupoj de Karlo la 1-a.

En la censo de 1575 realigita de Filipo la 2-a, la municipo havis 250 loĝantojn (bonhavaj), 37 el kiuj estis hidalgoj.

La 12an de decembro de 1584 Miguel de Cervantes edziĝis en la preĝejo de tiu vilaĝo al Catalina de Palacios, loĝanto de Esquivias. Cervantes inspiriĝis en loĝantoj de la vilaĝo por kelkaj roluloj de siaj verkoj nome de la “Kiĥoto”.

Azorín situas tie la historion rakontata en lia artikolo "La Novia de Cervantes" (La fianĉino de Cervantes,1905); inkluzivita en lia libro "Los Pueblos" (La vilaĝoj).

En 1768 Esquivias akiris la titolon de Villa Realenga (reĝa vilaĝo).

En la Hispana Enlanda Milito la flankoj frankista kaj respublika faris batalon en la ĉirkaŭoj de la loko kaj okupis ĝin.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]