Sevilleja de la Jara

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Sevilleja de la Jara
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Julio Bodas Sánchez
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 853  (2011)
Loĝdenso 3,65 loĝ./km2
Geografio
Areo 234
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Sevilleja de la Jara en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Sevilleja de la Jara [sebijEĥa de la ĥAra] (Sevileto de la Cisto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi havas submunicipojn de Minas de Santa Quiteria kaj Puerto Rey.

Enhavo

Toponimio[redakti]

La grupo de mozaraboj kuuj fondis tiun lokon nomigis ĝin kiel "Sevilleja", kiu estas diminutivo iom pejorativa de "Sevilo", kiel rememoro de ties devenurbo.

Loĝantoj[redakti]

La loĝanto nomiĝas sevillejano. La censita populacio en 2011 estis de 853 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,65 loĝ/km².

Situo[redakti]

Sevilleja de la Jara estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 665 m; je 126 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 234 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°34′25″ N 4°57′52″ Ok.

Geografio[redakti]

Sevilleja de la Jara estas situanta en la komarko de La Jara. Situanta en la montara zono sude de la komarko malantaŭ la pinto de la Cumbre Alta (alta pinto) de 1274 m de alto. La vegetaĵaro en la zono komponiĝas el pinaroj, anzinoj, korkokverkoj, cistoj kaj ĝenerale makiso.

Sevilleja de la Jara estas je ĉirkaŭ 190 km el Madrido, laŭ la Aŭtoŝoseo de Ekstremaduro kaj poste laŭ ŝoseo kiu devojiĝas el Talavera de la Reina al la akvorezervejo de Cíjara.

Ekonomio[redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Lastatempe alia tradicia dediĉo kia estas ĉasado iĝis unu el la ĉefaj enspezofontoj, kune kun rura turismo kaj gastado. Estas etenda ĉasejo kiu atingas ĝis la provinco de Cáceres kaj la akvorezervejo de Cíjara. Eblas ĉasi perdrikojn, cervojn kaj aprojn.

Historio[redakti]

Fuĝinte grupoj de mozaraboj de Andaluzio el la persekutado fare de la almoravidoj kun estro Klemente, episkopo de Sevilo, alvenis dum la unua triono de la 13a jarcento al Talavera de la Reina kaj el tie al loko de La Jara kie starigis loĝejojn kaj tiele fondante la novan lokon de Sevilleja. La militordeno de Alkantaro estis ekposedinta kelkajn vilaĝojn, posedoj de la arkiepiskopoj de Toledo en la jurisdikcio de la Teroj de Talavera, kiel natura konsekvenco de la enlandaj luktoj kastiliaj; pro tio en 1455 oni rajtigis la arkiepiskopon de Toledo, Alonso Carrillo, por rekuperi tiujn viaĝojn, inter ili Sevilleja, Gargantilla, Río Frío kaj Cardobilla.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 3,370 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ kvaroniĝis al malpli da 300.

Notoj[redakti]


Vidu ankaŭ[redakti]