Los Yébenes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los Yébenes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45470
Retpaĝaro www.losyebenes.es
Politiko
Urbestro Pedro Acevedo Gutiérrez (PP)
Demografio
Loĝantaro 6 405  (2011)
Loĝdenso 9,46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 35′ N, 3° 52′ U (mapo)39.578888888889-3.8694444444444Koordinatoj: 39° 35′ N, 3° 52′ U (mapo) [+]
Alto 805 m [+]
Areo 676,98 km² (67 698 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Yébenes (Hispanio)
Los Yébenes (Hispanio)
DEC
Los Yébenes
Los Yébenes
Situo de Los Yébenes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Yébenes [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Los Yébenes en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Los Yébenes estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Yébenes" devenas el la araba vorto "yebel", kiu signifas "monto", eble ĉar la vilaĝo situantas en la orienta pinto de la Montoj de Toledo. Kelkaj fakuloj asertas, ke origine Los Yébenes estis du vilaĝoj kiuj unuiĝis komence de la 19a jarcento. Unu el ili havus pli antikvan devenon nome romian, ĉe la rivero Algodor kaj je ĉirkaŭ 5 km de la aktuala domaro. Tiuj du setlejoj estus Yébenes de Toledo kiu apartenis al la municipo de Toledo kaj Yébenes de San Juan (de Sankta Johano), kiu apartenis al la menciita ordeno.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Yebenoso. La censita populacio en 2011 estis de 6.405 loĝantoj kaj la denseco estas de 9,46 loĝ/km². Dum granda pliparto de la 20-a jarcento la loĝantaro estis proksime de 6.000 kaj oni ne suferis malpliiĝon pro elmigrado kaj maljuniĝo, kio certe okazis en similaj koarkoj de la areo; la kondiĉo de vojcentro utilis por teni la loĝantojn.

Situo[redakti | redakti fonton]

Los Yébenes estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 805 m; je 42 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 676.98 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°34′44″ N 3°52′10″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Migdalarbo kun floroj.
Rivero Algodor.

La tereno estas kombino de malgrandaj ebenaĵoj kaj montaraj areoj kiaj tiuj de Los Yébenes kaj Manzaneque ĉefe; aliaj pli malgrandaj montaretoj estas Guadalerzas, Rebollarejo, Fuenteblanca, Comendador, Alberquilla, Pocito kaj Calderina. Inter ili estas valoj kiaj tiuj de la rivero Algodor, la valo Navas kaj la ebenaĵo de Urda, kies akvo fluas al la riveroj Taĥokaj al la Gvadiano.

Flauroj kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La tipa pejzaĝo estas mediteranea arbaro. En naturo, la vegetala specio hegemonia estas anzino, kaj korkokverko iom pli malabunda; estas ankaŭ salikoj, fraksenoj, aceroj, ktp. En la montaro estas densa makiso de kverko, junipero, genisto, cistoj, kaj rosmareno, ĉefe en areoj kie okazis paŝtado. En areoj de rearbarigo estas pinoj. En areoj por agrikulturo estas terkultivejoj de cerealoj, olivarboj, vitejoj kaj migdalarboj.

Pri faŭno menciindas stepoloĝantaj birdoj kiaj la malgranda otido kaj la otido; anasedoj; perdrikoj; rabobirdoj, kaj noktaj kaj tagaj. Mamuloj kiaj la lutro, la vizelo kaj la erinaco. Estas ankaŭ ĉasbestoj kiaj ĉefe la cervo aŭ la kapreolo.

Ĉar estas multaj padoj en la teritorio kaj multaj el ili katalogitaj la amantoj de la naturo povas facile ĝuin tiun naturon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj, olivarboj, vitejoj kaj migdalarboj) kaj brutobredado tradicie. Estas grandaj bienoj por brutobredado de bovoj, sed ankaŭ de taŭroj, krom ĉevaloj, ŝafoj kaj porkoj. En industrio elstaras la nutrindustrio de marcipano kaj nugato, mebloj, krom komerco kaj servoj ligate al vojkruciĝoj. Rura turismo, estas padoj por piedirantoj kaj uzado de azenoj, specio kiun oni klopodas savi el formorto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis homaj setlejoj ekde la Bronzepoko (arkeologiaj kuŝejoj de Montón de Trigo kaj Chorreras). Pli certa estas la homa okupado dum la epoko de la Romia Imperio, el kiu konserviĝas restoj de ŝoseo kaj aliaj ĉe la loko konata kiel Loma del Carpintero (monteto de la ĉarpentisto), ĉe la rivero Algodor.

Estas pruvoj de la araba okupado ekde la jaro 930, kiam la kordova kalifo Abderamano la 3-a kampadejis kun sia armeo borde de la rivero Algodor, el kiu konkeris la lokojn de Mora kaj Toledo. La strategia gravo de la areo ludis gravan rolon en milita epoko kaj tiele estis sekve okupita de islamanoj kaj kristanoj. La fortikaĵoj kaj kasteloj instalitaj en tiu teritorio atestas pri tio. Tiele post la batalo de Alarcos, la araboj okupis la terojn abandonitajn de la kristana reĝo rifuĝinta en Guadalerzas. Siaflanke Alfonso la 8-a kampadejis, post 18 jaroj (1212), en la ĉirkaŭoj de la nuna bieno Torneros (tiel nomita ĉar parto de la kristana armeo devis reveni aŭ turniĝi "torn-" pro la troa varmo), antaŭ venki en la batalo de las Navas de Tolosa (Jaén).

El tiam la kaprica ordo de la faŭdaj senjorlandoj dividis la lokon en du duonoj, separataj nur de la sola larĝeco de la Reĝa Vojo al Sevilo, kaj tiele restis unu de la partoj (tiu situanta sur la deklivo de la montaro) sub posedo de la urbo de Toledo, dum la alia, estis regata de la Ordeno de Sankta Johano. Yébenes de Toledo estis pli antikva ol la vilaĝo regata de la sanktajohananoj. Tamen el la romiaj epokoj al la dono fare de la regzo Henriko la 1-a al la arkiepiskopo toleda Rodrigo Ximénez de Rada, ne estas historia dokumento aŭ mencio pri la vilaĝo. En 1243, la reĝo Ferdinando la 3-a la Sanktulo) ricevis el la toleda arkiepiskopo la donon de tiuj teritorioj. Post tri jaroj la reĝo vendis la lokon kontraŭ 45.000 maravedoj alfonsaj al la municipo de Toledo, kiu akceptos dokumenton liberigan en 1258.

Pri la vilaĝo de Yébenes de San Juan, ĝi estis posedo de la templanoj. Tiu ordeno de Sankta Johano reloĝigis la teritorion en la 13a jarcento, pere de permesiloj akceptitaj de la ordeno en la tuta tiama regiono Manĉo. Pri Yébenes de San Juan oni ĉirkaŭkalkulis ke tio okazis inter 1238 kaj 1241. Dum ses jarcentoj kunvivis la du urbaj domaroj, kun apartaj paroĥoj, urbodomoj kaj jurisdikcioj, ĝis kian oni akiris la unuan unuigon dum la nomata Liberala jartrio (1822), nuligita la venontan jaron. Inter 1833 kaj 1835 oni akiris la definitivan unuigon kiu ĉesis 564 jarojn de divido kaj jura kaj administra. La aktuala blazono de la vilaĝo montras tiun jarcentan dividon reprezentante laŭduone kaj la toledan aglon kaj la krucon de Sankta Johano.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Los Yébenes.

En Los Yébenes estas tri vizitindaj ventomuelejoj en la Sierra de Los Yébenes, du el kiuj estas totale restaŭritaj. Estas kvara ventomuelejo sed ruinigita.

Menciindas ankaŭ la preĝejoj de Sankta Johano (18a jarcento) kaj tiu de Sankta Maria (18a jarcento), la palaco Encomienda (19a jarcento), la ermitejoj de San Blas (16a jarcento), Soledad, Veracruz kaj Concepción, kaj la surrokaj pentrĵoj en la Sierra de Los Yébenes.

Los Yébenes posedas gravan pejzaĝan kaj ĉasadan trezoron. En Los Yébenes troviĝas grava nacia ĉasrezervejo Quintos de Mora, kie oni faras proĉasadajn studojn.

Je ĉirkaŭ 20 km sude de la domaro, laŭ la nacia ŝoseo N-401 en direkto al Ciudad Real, estas la kastelo de Guadalerza (12a jarcento), kiu hegemonias ĉe la Sierra de las Guadalerzas.

Menciindas ankaŭ mezepoka ponto super la rivero Bracea, prokeime de la kastelo de Guadalerzas.

Naturaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Dehesa Boyal (distrejo de la municipo) kun 1463 ha.
  • Boca del Congosto (Valo Guadalerzas)
  • El Rinconcillo (distrejo)
  • Quintos de Mora (ĉasbieno) kun 6864 ha.
  • Valo San Marcos
  • Rivero Algodor
  • Rivero Bracea

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]