Templanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la templanoj, sur kiu videblas du kavaliroj rajdantaj sur ununura ĉevalo (laŭ iuj simbolo de malriĉo kaj kamaradeco); aliflanke la templo de Jerusalemo.

La templanojordeno de la Templanoj [1] estis la unua religia kavalira ordeno, kiu fondiĝis por defendo de la Sankta Lando. La templanoj unuigis en si mem la idealan nobelokavaliron kun la monaĥo. La nomo templano aludas al tio, ke al la ordenanoj proponis la reĝo Baldueno la 2-a kiel kvartalon parton de la jerusalema palaco, kiu estis konstruita laŭ la legendoj sur la murego de la salomona templo. Ilia vera nomo estis Malriĉa Kavaliraro de Kristo el la salomona jerusalema templo (latine: Pauperes commilitones Christi templique Solomonici Hierosalemitanis).

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de la templanoj.

La fruaj eventoj de la templanoj ne estas bone konstateblaj. La plej gravajn fontojn donas la ĉefepiskopo Vilhelmo de Tiro, kiu naskiĝis nur ĉirkaŭ 1130 kaj tiel ne estis samtempulo de la ordenfondiĝo.

Antaŭa situacio[redakti | redakti fonton]

La papo Urbano la 2-a predikas la 1-an krucmiliton, Jean Fouquet ĉ. 1455-1460.

La papo Urbano la 2-a predikis la unuan krucmiliton la 27-an de novembro 1095, la dekan tagon de la koncilio de Clermont. Motivigis la papon la fakto, ke kristanaj pilgrimuloj survoje al Jerusalemo estis ofte viktimoj de perfortoj aŭ eĉ mortigitaj.[2]

La papo alvokis do la kristanojn de la okcidento, armile iri por helpi la kristanojn de la oriento. Tiu krucmilito ricevis la frapfrazon "Dio tion volas!" kaj ĉiuj, kiuj ekiris ricevis la krucsignon, kaj tiel iĝis kruckavaliroj. Tiu alvoko fine okazigis la 15-an de julio 1099 la konkeron de Jerusalemo fare de la kristanaj trupoj de Gotfredo de Bouillon.[3]

Hugo de Payns, onta fondinto kaj unua grandmajstro de la templanoj, unuanfojon venis en la Sanktan Landon en 1104 akompanante la dukon Hugo la 1-a de Ĉampanjo pilgrimantan.[4] Ili revenis en 1107 [5].

Naskiĝo de la templanoj[redakti | redakti fonton]

Gotfredo de Bouillon nomumita protektanto de la sankta tombo. Manuskripto kreita en Akko (Israelo, ĉ. 1280.

Post la konkero de Jerusalemo, Gotfredo de Bouillon estis nomumita reĝo de Jerusalemo, sed rifuzis tiun titolon kaj akceptis nur tiun de Avoué du Saint-Sépulcre (laika protektanto de la sankta tombo), kies misio estis helpi la patriarkon de Jerusalemo. Iuj kavaliroj de la krucmilito tiam iris en la servon de la patriarko por protekti la sanktan tombon.[6]

Simila institucio de kavaliroj, nomita kavaliroj de sankta Petro (milites sancti Petri), estis kreita en okcidento por protekti la havaĵojn de abatejoj kaj preĝejoj. Tiuj kavaliroj estis laikaj. La homoj, kiuj protektis la havaĵojn de la sankta tombo estis nomitaj milites sancti Sepulcri, t.e. kavaliroj de la sankta tombo. Probablas, ke Hugo de Payns aniĝis al tiu grupo ekde 1115[7]. La viroj protektantaj la sanktan tombon loĝis tute apude, en la hospitalo de la sankta Johano de Jerusalemo.

Kiam la ordeno de Malto, agnoskita en 1113, estis ŝarĝita zorgi pri la pilgrimuloj, kiuj venis de la okcidento, estiĝis ideo pri kreado de krismilico (militia Christi), kiu zorgos pri la protekto de la komunumo de la kanonikoj de la sankta tombo kaj de la pilgrimuloj sur la vojoj de la sankta lando. Tiel la kanonikoj zorgos pri liturgaj aferoj, la ordeno de Malto pri almozdonaj kaj la milico de Kristo nur pri militaj kaj pilgrimulprotektaj. Tiaj disigo de taskoj reprezentis la organizon de la mezepoka societo, konsistanta el pastroj (oratores), militistoj (bellatores) kaj kamparanoj (laboratores).[8]

Tiel naskiĝis la tiam nomata militia Christi.

Oficiala fondiĝo de la ordeno[redakti | redakti fonton]

La ordeno estis unuafoje menciita en januaro de 1128 (aŭ 1129) en la kadro de la koncilio de Troyes. Tie oni skribis pri fondiĝo, kiu okazis antaŭ naŭ jaroj, tiel oni plej ofte donas la fondiĝan jaron kiel 1119 (aŭ 1120).

Tiutempe, Jerusalemo estis la celo por multaj pilgrimuloj kaj aventuristoj el Eŭropo. Baldaŭ post la unua krucmilito la marvojo estis libera al ili, sed la surteraj vojoj ne estis tiel sekuraj.

La ordeno estis fondita plej verŝajne fare de Hugo de Payens en Jerusalemo. La templanoj ĵuris – aldone al la "kutimaj" povreco, ĉasteco kaj obeemo – ankaŭ la defendon de la pilgrimuloj. La fondintoj estis krom Hugo de Payens: Gottfried de Saint-Omer, Andreo de Montbard (onklo de Bernardo de Clairvaux, Gundomar, Gudfried, Roland, Payen de Montdidier, Gottfried Bisol kaj Archibald de Saint Amand.

La unua nomo de la ordeno estis Paupere Militie Christi (Povraj Kavaliroj de Kristo).

Ekde 1118 Balduin la 2-a estis reĝo de Jerusalemo. Li transdonis en 1119 al la templanoj kiel kvartalon parton de la palaco, kiu estis konstruita laŭ la legendoj sur la murego de la salomona templo (la reĝo mem translokiĝis al la novkonstruita palaco ĉe la Davida turo). La vera nomo de la templanoj estis Povraj Kvaliroj de Kristo kaj la salomona templo de Jerusalemo (Pauperes commilitones Christi templique Solomonici Hierosalemitanis).

En la jaro 1125 aniĝis al la ordeno la grafo Hugo de Champagne, kiu estis amiko de la abato Bernardo de Clairvaux. Bernhard estis unu el la plej gravaj religiuloj de sia tempo. Post komenca skeptikeco, li ekde 1129 forte apogis la templanan ordenon kaj la duan krucmiliton.

En 1127, Hugo de Payens reveturis kun 5 aliaj fondintoj al Eŭropo, por varbi novajn anojn kaj por kolekti donacojn.

En januaro de 11281129 okazis en Troyes koncilio, kiam la partoprenantoj skribe fiksis la ordenajn regulojn. Post tio rapide kreskis la nombro de anoj kaj donacoj.

La 29-an de marto 1139, la organizaĵo de la templanoj estis konfirmita de buleo "Omne datum optimum" fare de Inocento la 2-a, kiu starigis la ordenon rekte sub la aŭtoritaton de la Papo. Tiel la templanoj iĝis preskaŭ netuŝeblaj. Ili estis tiel ne nur liberaj pri imposto, sed ili rajtis kolekti eĉ mem impostojn. Krom tio ili rajtis pruntedoni monon kontraŭ rentumo, kio estis malpermesita al aliaj kristanoj. La templanoj baladaŭ zorgis pli kaj pli pri negoco, kio finfine faligis ilin.

Aktivado de la templana ordeno[redakti | redakti fonton]

La unua milita partopreno de la templanoj okazis dum la sieĝo de Damasko en la jaro 1129 kaj finiĝis per fiasko. Multaj, eble la plejmulto de la templanoj mortis dum la batalo. Poste oni plenigis denove la vicojn kaj la templanoj partoprenis en la plej multaj militoj ĝis Outremer en 1291. Kiel la aliaj ordenoj, la templanoj restis sendependaj de la Reĝlando de Jerusalemo kaj havis memstaran politikan forton.

Post la falo de Akko, post perdo de la Sankta Tombo ili translokiĝis al Kipro, sed multaj revenis en Eŭropon, en Francion, kie la ordeno havis la plej multajn bienojn.

Interna hierarkio[redakti | redakti fonton]

La interna hierarkio de la templanoj:

  1. Kavaliro, plej ofte nobelo kun blanka mantelo kaj tri ĉevaloj je dispono.
  2. Serĝanto (sarjanz de mestier) aŭ servanta frato portis brunan aŭ nigran mantelon kaj rajtis havi unu ĉevalon.
  3. Kaplano prizorgis la religian vivon.
  4. Varleto portis brunan mantelon.
  5. Militisto (milites ad terminum) estis helpanta kavaliro ĉe fratoj.
  6. Soldulo (turkopolen) servis la templanojn kiel soldulo. Temas pri kristanoj el la Sankta Lando, kiuj batalis laŭ saracena metodo.
  7. fratres ad succurendum estis laikuloj.
  8. donates (donacantoj)
  9. confratres materialaj priservantoj de la ordeno

Ĉepinte staris la elektita grandmajstro. Post li sekvis:

Estroj[redakti | redakti fonton]

Listo de la estroj aŭ grandmajstroj de 1129 ĝis 1314 (kronologie enlistigitaj)[9]

Vico Periodo de estrado Nomo Blazono Devenregiono
1. 13-a de januaro 1129[10]24-a de majo 1136/1137 Hugues de Payns aŭ Paynes aŭ Payens
blazono
Ĉampanjo
2. 1136/1137januaro 1149 Robert de Craon
blazono
Graflando Majno
3. 11491152 (retiriĝis, poste iĝis monaĥo en Clairvaux, mortis en 1174) Évrard des Barrès
blazono
Meaux (Ĉampanjo)
4. 115216-a de aŭgusto 1153 (dum la 2-a sieĝo de Askalono) Bernard de Tramelay aŭ Tromelai
blazono
Franĉ-Konteo
5. 115317-a de januaro 1156 André de Montbard
blazono
Burgonjo
6. 11562-a de januaro 1169 Bertrand de Blanquefort
blazono
BerryBordelais
7. 11693-a de aprilo 1171 (retiriĝis komence de 1171) Philippe de Milly
blazono
Sankta Lando
8. 11719-a de oktobro 1179 (mortis enprizonigata) Eudes de Sent Amand
blazono
Provenco
9. 118030-a de septembro 1184 Arnau de Torroja
blazono
Katalunio
10. 11854-a de oktobro 1189 (en la sieĝo de Akko) Gérard de Ridefort
blason
Flandrio
11. 119128-a de septembro 1193 Robert IV de Sablé
blazono
Graflando Majno
12. 119421-a de decembro 1200 Gilbert Horal aŭ Erail aŭ Hérail
blazono
Aragono
13. 120113-a de novembro 1209 Philippe du Plaissis aŭ Plessiez
blazono
Anĵuo
14. 121026-a de aŭgusto 1219 (pesta epidemio) Guillaume de Chartres
blason
Chartres
15. 121928-a de januaro 1232 Pèire de Montaigu
blazono
Aŭvernjo
16. 12322-a de januaro 1245 Armand de Perigòrd
blazono
Perigòrd
17. 12455-a de majo 1247 Richard de Bures
blazono
Normandio aŭ Sankta Lando
18. 124711-a de februaro 1250 (en la batalo de Mansura) Guilhem de Saunhac
blazono
Roergue
19. 125020-a de januaro 1256 Renaud de Vichiers
blazono
Ĉampanjo (?)
20. 125625-a de marto 1273 Thomas Béraud aŭ Bérard
blazono
ItalioAnglio
21. 127318-a de majo 1291 (en Akko) Guillaume de Beaujeu
blazono
Beaujolais
22. 129116-a de aprilo 1292 Thibaud Gaudin
blazono
Chartres
23. 20-a de aprilo 129211-a/18-a de marto 1314[11] Jacques de Molay (en Parizo)
blazono
Franĉ-konteo

Sigelo, ŝildo kaj flago[redakti | redakti fonton]

Rekona marko de la ordeno estis la komence la blanka mantelo super blanka habito. Pli poste (1147) aperis la ruĝa kruco sur la mantelo ĉe la maldekstra ŝultro.

La sigelo montras du ekipitajn, rajdantajn kavalirojn sur unu ĉevalo. Ĝi devas verŝajne celi pri la komenca povreco de la ordeno aŭ pri frateco.

Subeniro[redakti | redakti fonton]

La templanoj havis gravan financan kaj sendependan imperion, kiu ĝenis la francan reĝon Filipon la 4-an (Filipo la bela). Li eĉ ŝuldis monon al la templanoj.

En 1305 estis akuzitaj la templanoj je herezo (prikraĉo de la kruco trifoje dum la akcepta ceremonio kaj neo de la releviĝo de Kristo) kaj je sodomio. La papo dependis tiutempe de la franca reĝo, tiel la templanoj staris antaŭ malluma estonto. Filipo atingis ĉe la – el Francio venanta – Papo Klemento la 5-a malfondon de la templana ordeno en 1312.

La 13-an de oktobro 1307, vendredon, oni arestis ĉiujn komandantojn de la templanoj (kaj grandan parton de la servantaj fratoj) en Francio. La samtempa kaj abrupta aresto trafis surprize. Centojn trafis inkviziciaj torturoj, kaj falsaj atestantoj certigis la mortigan juĝon. La grandmajstro Jacques de Molay konfesis ĉion je torturo, la inkvizicia proceso daŭris 7 jarojn kaj finiĝis per juĝo pri mortpuno.

La 22-an de marto en 1312 malfondis la ordenon la papo Klemento la 5-a laŭ la koncilio de Vienne (Francio) sub premo de la Reĝo Filipo la 4-a. La 19-an de marto 1314 Jacques de Molay estis mortigita kun Geoffroy de Charnay en Parizo per bruligo. La posedaĵoj - post elpreno de la procesaj kostoj - estis transdonitaj al la Johanitoj. La procesaj kostoj konsistis el nekredeble granda sumo dise en Eŭropo.

Post la malfondo[redakti | redakti fonton]

En 1319 fondis la reĝo Denizo en Portugalio la ordenon de Kristkavaliroj (Kristordenoj). La posedaĵoj kaj la regularo de la templanoj transiris al la novfondita ordeno "kavaliroj de Kristoi", kiu eĉ ricevis papan konfirmon. Multaj rifuĝintaj templanoj aniĝis al ĝi.

Pergameno de Chinon[redakti | redakti fonton]

Por pli enpenetri la disvolviĝon de la afero de la templanoj utilas, eble necesas, atenti pri la pergameno de Chinon, grava dokumento, sed perdita tra la sekretaj arĥivoj de la vatikana sekreta arĥivo rikoltanta dokumentojn el 17 jarcentoj, kaj elnestigita de la historiistino Barbara Frale en 2002 kaj publikigita en 2007 kune kun la amplekso de la dokumentoj koncernantaj la proceson kontraŭ la Templanoj.

La dokumento sciigas, ke la papo Klemento la 5-a, post siaj personaj enketoj (kaj tiuj de siaj oficoj), absolvis la akuzitajn kaj jam ekzekutitajn, templanajn superulojn. La papo jam provis elvoki al si al tutan aferon, unue en urbo de suda Francio, kie tiam li gastis kaj poste, por venki la rezistojn de la reĝo Filipo la 4-a en Parizo; sed ĉiam la reĝaj intrigoj sukcesis malhelpi tion.

Fine la papo tamen permesis, ke la reĝo aliru diocezan tribunalon kontraŭ la templanoj: dume la templanoj estis juĝataj de la juĝistoj de la pariza dioceza tribunalo, kiu, urĝita de la reĝo, konsentis al ties celoj. Tiam la papo elmetis dokumenton per kiu, kvankam sekrete, li sciigis, ke la templanoj reale ne estis kulpaj. La kondamno kaj ekzekuto estis do tuta intrigo de Filipo la 4-a kaj ne de la papo aŭ de la eklezio, kontraŭe al tio, kion komuna kliŝo ofte onidirigas.

Ĉu la Templanoj gardis la Mortotukon de Torino?[redakti | redakti fonton]

Estas ĉiam melfermitaj la esploroj por malkovri ĉu vere la templanoj gardis, laŭkelke, da tempo la mortukon de Torino. Ĵus aperis eseo de historiisto de la universitato de Torino, Andrea Nicoletti, kiu subtenas en I Templari e la Sindone, Storia di un falso ke ĝuste temas pri falsaĵo. Aliaj, same titolitaj,kiel Barbara Frale de Arĥivo Sekreta Vatikana, en I Templari, montras certecon pri tio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La historio de la templanoj estas la "centra fadeno" tra la novelo "Il pendolo de Foucault" (la pendolo de Foucault) de Umberto Eco.
  • Simonetta Cerrini, l'Apocalisse dei Templari. Missione e destino dell'Ordine religioso e cavalleresco più misterioso del Medioevo, Mondadori, Milano 2012 (ISBN 978-88-04-62241-3).
  • Mario Dal Bello, Gli Ultimi Giorni dei Templari, Città Nuova, 2013, ean 9788831164511.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro
  2. René Grousset, Histoire des croisades et du royaume franc de Jérusalem Tome 1 : 1095-1130 L'anarchie musulmane, réédition 2006, édition Perrin, page 74
  3. René Grousset, Histoire des croisades et du royaume franc de Jérusalem Tome 1 : 1095-1130 L'anarchie musulmane, reeld. 2006, édition Perrin, p. 218-219
  4. Demurger, 2005, op. cit, p. 24
  5. La duko poste dufoje pilgrimis denove, lastan fojon en 1125n post kiam li mem iĝis templano.
  6. Demurger, 2005, op. cit, p. 25
  7. Demurger, 2005, op. cit, p. 26
  8. Alain Demurger, Chevaliers du Christ: Les ordres religieux-militaires au Moyen Âge, 2002, Seuil, pages 17-18
  9. Demurger, Alain Chevaliers du Christ, les ordres religieux-militaires au Moyen Âge, Le Seuil, 2002, ISBN 2-02-049888-X, p. 611
  10. Ekde kiam, dum la koncilio ĉe Troyes, la Templa ordeno konfirmiĝis; laŭ Demurguer, op. cit.
  11. Demurger, op. cit., p. 483

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]