Unua krucmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La unua krucmilito estis milito lanĉita en 1095, de kristanoj kun subteno de la Katolika Eklezio, por rekapti Jerusalemon de la Muzulmanoj, kaj por helpi defendi la Bizancan Imperion kontraŭ la Selĝukaj Turkoj.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Jam en 1074, kiam Anatolion kaptis la Selĝukaj Turkoj, la Papo Gregorio la 7-a ekmilitis kontraŭ la Muzulmanoj, kiun laŭ lia espero kondukus al reunuiĝo kun la Bizanca Eklezio. Tamen, la plano alfoniĝis per konflikto kun imperiestro Henriko la 4-a pri investituro kaj aliaj aferoj.

Papo Urbano la 2-a (1088-1099), kiu siavice alprenis la ideon, estis motivita ne tiom per la politikaj konsideroj kiom efektiva religia impulso. La malunueco en Eŭropo en 1095 prezentis al la Papeco ŝancon. La alvoko al Krucmilito estis politika ŝanco por la regado de Urbano, altirante fidelon disde vasta gamo de diversaj landoj asertante la rolon de la Eklezio kiel forto por unueco. De la Eklezio venis vigla instigo; sur la laikaj povuloj restis respondeco por efektivigi la planon. La Papon ĝenis la islamaj atakoj kontraŭ Sicilio (Sicilio mem estis en nomo islama). La Papoj deziris ne peti de la ĝermana imperiestro helpon (ĉar imperiestroj estis la malamikoj de la papa regno), tial do ili petis al la Normanoj por interveni. Robert Guiscard tiam alprenis regon de Sicilio, la Papo al li 'doninte' ĝin, kaj tiu insulo fariĝis forte regata monarĥio sub la Normanoj.

Samtempe, la hispanoj batalis kontraŭ la araboj en Iberio. Tial ĉi, la koncepto de Krucmilito kontraŭ la islama mondo ne estis novaĵo al la okcidento.

La Bizanca Imperiestro Aleksio la 1-a plene konsciis pri tio ĉi kiam li petis de Urbano por helpo kontraŭ la Turkoj ĉe Piacenza en 1095. Al lia peto favore respondis la Eklezio, kaj ankaŭ la nobelaj kavaliroj de okcidenta Eŭropo sopirantaj aventuron kaj konkeron. Kiam la grekaj ambasadoroj alvenis, Urbano estis preparanta por la Koncilio de Klermonto; tie la Papo predikis la unuan Krucmiliton je la 26-a de novembro, 1095 -- per vortoj perdintaj al historio, sed kiuj laŭŝajne freneze entuziasmigis la homamason.

Urbano havis ankaŭ enlandajn kialojn por subteni Krucmiliton; li estis franco, de Reims, kaj devis doni la ŝajnon de eklezia militanto, etendanta la religian mision de la monaĥoj al la nobelaro. La aristokrataro subtenis la Krucmilitojn: multaj el iliaj pli junaj filoj ne povus heredi teron, kaj Jerusalemo estis ŝanco. La Krucmilito povus servi kiel religia pento samkiel ekonomia ŝanco. Komercistoj kaj financistoj el la nordaj italaj urboj (Ĝenovo, Pizo, Venecio) antaŭvidis ankaŭ eblecojn por starigi komercajn vojojn kaj komercejojn el la nove konkeritaj teritorioj.

La nombro da tiuj kiuj aperis por aliĝi la Krucmilito kreskis ĉiutage, kaj la movado, baldaŭ senbridiĝanta el papa rego, akceliĝis per la sopirado de la malaltaj klasoj. Kamparanoj interŝanĝis plugilojn por armiloj kaj kolektiĝis inter seniluziiĝintoj, subpremitoj, kaj sentaŭguloj, inkluzive de membroj de la malalta kleristaro, dizertintaj monaĥoj, virinoj, kaj infanoj. Tiu ĉi popola homamaso kredis ke ilin rekte gvidis Dio.

La "Popola Krucmilito"[redakti | redakti fonton]

Tiuj ĉi eventoj kreis la legendon ke Petro la Ermito de Amienso, kaj ne Urbano, estis la vere reprezentanto de la krucmilita ideo. Petro estis unu el la gvidantoj de fanatikaj bandoj, kies kontribuo al la tasko estis rakonto pri persona apero de Jesuo. Laŭ Petro, Jesuo donis al li leteron pri la malgaja stato de la Sankta Tero, ordonante lin konduki armeon por reestabli Kristan povon tie. Oportune, la plimuto de la sekvantoj de Petro estis duone legpova. Petro havis ankaŭ la subtenon de la kavaliro Valto la Senmona, kiu, konforme kun sia nomo, estis povra kavaliro sen sinjoro kaj sen vasaloj. Ties sen armita, neorganizita armeo havis nenian ideon pri la mondo ekter siaj teroj, kaj ĉe ĉiu urbo mezgranda, kredis ke ili alvenis finfine, ĉe Jerusalemo.

En ilia marŝo okazis grandaj diboĉoj. Ili celis ĉefe judojn, kaj oni amasbuĉis multajn vilaĝojn laŭ la Rejno kun la helpo de Emiĥ de Lejningeno. Marŝante laŭ la Danubo, la homamaso de Patro atakis hungarojn, slavojn, kaj ĉiun kiun ili suspektis esti "nekredanto." Granda parto de la armeo de Petro estis masakrita antaŭ eĉ alveni en Konstantinopolo. Petro postvivis, tamen, kaj poste aliĝis la ĉefan Krucmilitan armeon.

La "Princa Krucmilito"[redakti | redakti fonton]

La veraj armeoj lanĉis en 1096. La ĉefaj flankoj konsistis el lorenanoj sub la fratoj Godfrey de Bujono, Eŭstaco kaj Baldvino de Bulonjo; flandroj sub Grafo Roberto la II-a de Flandrio; nord-francoj sub Roberto de Normandio (pli aĝa frato de Reĝo Vilhelmo la 2-a de Anglio), Stefano de Blezo, kaj Hugo de Vermandozo (malpli aĝa frato de Reĝo Filipo la 1-a de Francujo; okcitanoj sub Rajmondo de Tuluzo; kaj ital-normanoj sub Bohemundo de Taranto kaj Tankredo de Haŭtvilo.

Ekzistis iom da malkondordo inter la gvidantoj, speciale pri kiu estis la vera ĉefo, kvankam Urbano mem delegis Adhemar de Le Puy kiel ĉefon. La aremo devis lukti kontraŭ la inklinoj de Aleksiuso, kiu kompreneble suspektemis pri liaj iamaj Normanaj malamikoj. Aleksiuso me permesis ke ili lanĉu antaŭ la diversaj ĉefoj ĵuris fidelon al li, kaj ili devigis ilin promesi redoni al la Bizanca imperio ajnan teron rekaptita el la seljukoj; tiuj ĉi ĵuroj tuj rompiĝis post la transiron de la krucmilitistoj en Anatolion.

Niceo, ĉefurbo de la selĝuka sultano de rumo Kilij Arslan la 1-a, estis kaptita en la fruaj monatoj de 1097, kaj oni venkis Arslanon mem ĉe Dorileumo. La krucmilitistoj tiam marŝis en Anatolion. Je tiu momento, Baŭdojno de Bulonjo ekis propravole al la armenaj landoj ĉirkaŭ la Eŭfrato. En Edeso, lin adoptis kiel heredonto Reĝo Toroso, greka ortodoksa reganto kiun malŝatis ties armenaj regatoj. Toroso nelonge poste estis mortigita, kaj Baŭdojno fariĝis la nova reganto; la urbo fariĝis la Kantono Edeso, la unua el la krucmilitaj ŝtatoj.

Dume, la granda krucmilita armeo marŝis al Antioĥio, kiun ili kaptis post longa sieĝo je la 3-a de junio, 1098 sed nur pro trompo - iu eksa kristana gardisto en la urbo malfermis unu el la pordoj por la krucmilitistoj. Preskaŭ tuj, iu armeo de Mosulo alvenis por sieĝi la nove kaptitan urbon; je la 28-a de junio, Antioĥia sukcese defendiĝis kontraŭ tiu ĉi armeo, danke grandparte al la klopodoj de Bohemondo kiu pretendis la urbon por si mem kiel Princo de Antioĥio. Laŭ legendo, armeo de kristanaj sanktuloj, inkluzive de la martiroj mortintaj ĉe Niceo kaj Dorileumo, helpis venki la turkojn ekster la urbo, kiu ebligis la sukceson de la sieĝo. La krucmilitistoj malkovris la Sanktan Lancon en la urbo, por multaj, indiko de eventuala sukceso en Krucmilito.

Sieĝo de Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sieĝo de Jerusalemo (1099).

Post paŭzo, la cetero de la krucarmeo marŝis Jerusalemen, urbo intertempe kaptita de la Fatimidoj de Egiptujo. Dum longdaŭra sieĝo en kiu la krucmilitistoj verŝajne suferis pli ol la urbanoj (15,000 soldatoj malsatmortis je 8a de julio), Jerusalemo estis kaptita la 15an de julio 1099. La krucmilitistoj masakris la tutan popolon, islamanan kaj judan, inkluzive de viroj, virinoj kaj geinfanoj. La judoj bruliĝis en sia sinagogo kien ili fuĝis; la islamanojn oni buĉis el la al-Aksa moskeo, kaj laŭ iuj raportoj, la sango fluis al oniaj maleoloj. En la tagoj post la masakro, Godfrey fariĝis Protektanto de la Sankta Tombejo, rifuzinte nomiĝi reĝo en la urbo kie mortis Kristo. En la lasta ago de la Krucmilito, li estris armeon venkantan fatimidan armeon ĉe Askalono. Godfrey mortis julion de 1100, kaj lia frato Baŭdojno de Edeso posteis, prenante por si la titolon "Reĝo de Jerusalemo". Baŭdojno kaj liaj posteuloj Baŭdojno la II-a (m. 1131) kaj Fulko (m. 1143), pligrandigis la terenon de la reĝlando per sukcesa militado.

Establo de Reĝlando de Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Jerusalema reĝlando.

La nova reĝlando plifortiĝis per la enfluo de nova krucarmeoj en 1101, per komercistoj venintaj de Italio por establi sin en la havenoj de Sirio, kaj per la religiaj kaj militistaj ordenoj la Kavaliroj Templaj kaj la Kavaliroj de Sankta Johano kiuj fondiĝis dum la regado de Baŭdojno la I-a.

Je la Unua Krucmilito manifestiĝis memfida, agresema kaj ekspansiiĝema latina socio kiam militista aristokrataro aperis en la okcidento kaj aventuris al novaj konkeroj kaj heredaĵo. Pro la nova prospero de grandaj urboj, disponeblis mono por ekipi ekspediciojn. La ĉemaraj urboj, speciale Venecio kaj Ĝenovo, interesiĝis pri ekspansiigi komercon. La Papo rigardis la Krucmilitojn kiel manieron aserti la influon de la Eklezio kiel unuiga forto, kun milito kiel religia misio. Jen nova sinteno al religio - ĝi enkondukis disciplinon, antaŭe aplikitan al monaĥoj, al la soldataro - la nova koncepto de religia militisto kaj kavalireca etiko.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]