Vilhelmo la 2-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vilhelmo la 2-a (Anglio)

Reĝo Vilhelmo la 2-a de Anglio (ĉ. 1056 - 2-a de aŭgusto, 1100), angle William II [ŬILjam], kromnome Rufus aŭ esperante "Ruĝa", estis la dua filo de Vilhelmo la 1-a kaj Reĝo de Anglio ekde 1087 ĝis sia morto.

Vilhelmo estis bona militisto, sed senkonsidera reganto, kaj "malamata de preskaŭ tuta sia popolo" laŭ la Anglo-Saxon Chronicle (Anglo-Saksa kroniko), kiu ne necese havis neŭtralan vidpunkton. Ŝajne Vilhelmo havis flamegan kaj bataleman karakteron. Li neniam edziĝis, nek havis infanojn: nuntempe oni diras, ke eble Rufus estis samseksemulo.

Vilhelmo havis unu pli maljunan fraton, Roberto, kaj unu pli junan, Henriko. Post la morto de Vilhelmo la Konkerinto (Vilhelmo la 1-a), Robert heredis la duklandon de Normandio de sia patro, kaj Vilhelmo heredis la anglan tronon. Vilhelmo estis la plej amata filo de sia patro, kaj la du fratoj estis preskaŭ ĉiam rivaloj.

  • 1088: La nobeloj, kiuj havis landojn kaj en Anglio, kaj en Normandio, malŝatis la dividon de liaj landoj inter du rivalaj senjoroj, kaj volis unuigi Anglion kaj Normandion sub unu sola regnanto. Sekve, ili ribelis kontraŭ Vilhelmo, por Roberto, sub la gvidado de episkopo Odo de Bayeux, duon-frato de Vilhelm la Konkerinto. Vilhelmo Rufus, tamen, gajnis la subtenon de la anglojn, promesante al ili pli bonan regadon, kaj pli bonan ĉasrajtojn. Vilhelmo venkis la ribelon, invadis Normandion en 1090, kaj devigis Roberton cedi al li parton de siaj landoj.
  • 1091: Vilhelmo malpaciĝis kun la skota reĝo, Malcolm la 3-a, kiun li devigis omaĝi lin. En 1092 Vilhelmo kaptis la liman urbon de Carlisle (nuntempe en Anglio). Post la morto de Malcolm en 1093, Vilhelmo sukcese subtenis Edgar, nevon de Malcolm, kontraŭ Donald, frato de Malcolm, por la trono de Skotlando. Tiele la nova reĝo de Skotlando, Edgar, devis sian tronon al Vilhelmo, kaj Vilhelmo efektive regis ĝin.
  • 1093: Vilhelmo enoficigis Anselmon al Ĉefepiskopo de Canterbury. Vilhelmo kaj Anselmo malakordis pri diversaj ekleziaj aferoj, kaj Anselmo ekziliĝis en 1097. Tiu ĉi problemo estis iom plibonigita por Vilhelmo, ĉar li rajtis preni la enspezojn de la Ĉefepiskoplando de Canterbury, dum la ekzilo de Anselmo. Anselmo restis en ekzilo ĝis la regado de la posteulo de Vilhelmo, lia frato Henriko la 1-a.
  • 1095: Roberto de Mowbray, earl (grafo) de Northumbria, rifuzis alveni al la kortego de Vilhelmo: Vilhelmo batale venkis lin, konfiskis liajn propraĵojn, kaj malliberigis lin. Pli malbone, Vilhelmo de Eu, akuzita pri perfido, estis blindigata kaj kastrata. Dum la sama jaro, Vilhelmo malsukcese invadis Kimrion, kaj reprovis en 1097, same sen sukceso.
  • 1096: Roberto, frato de Vilhelmo, aliĝis al la Unua Krucmilito, sed bezonanta monon por ĉi tiu projekto, li pruntoprenis 10.000 markoj de Vilhelmo, garantianta la ŝuldon per sia duklando de Normandio. Vilhelmo akiris la monon per speciala, peza, kaj malamata imposto, sur la tuta Anglio. Vilhelmo poste regadis Normandion kiel regento dum la foresto de Roberto, kiu revenis en Anglio unu monato post la morto de Vilhelmo.
  • 1100: Vilhelmo Rufus mortiĝis, per sago tra la koro, ĉasante en la New Forest (Nova Arbaro) regiono de Anglio. Laŭ tiutempaj kronikistoj, la morto ne estis murdo: Vilhelmo ĉasis kune kun Walter TIREL, lordo de Poix, kiam Walter alcelis vircervon, maltrafis sian celon, kaj akcidente mortpafis Vilhelmon. Walter timis, ke oni kulpigus lin pri murdo, kaj ekfuĝis. Version de ĉi tiu historio rakontis William de Malmesbury en sia Chronicle of the Kings of the English (Kroniko de la reĝoj de la angloj), ĉirkaŭ 1128. Tamen, nature, ne ĉiu kredis ĉi tiun historion. Eĉ tiutempaj kronikistoj rimarkis, ke Walter estis konata kiel bona pafarkisto; kaj la frato de Vilhelmo, Henriko, kiu tiutage estis inter la ĉasgrupo, gajnus maksimume pro la morto de Vilhelmo - la anglan tronon mem.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Reĝo de Anglio Poste: Royal Arms of England (1198-1340).svg
Vilhelmo la 1-a 10871100 Henriko la 1-a