Kimrio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Ĉi tiu artikolo estas pri regiono en Britio. Pri urbo en Rusio rigardu artikolon Kimri.


Kimrio
Cymru
Flago de Kimrio Blazono de Kimrio
Nacia himno: Hen Wlad Fy Nhadau
Nacia devizo: Cymru am byth (Kimrio por ĉiam)
Situo en Britio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Cardiff/Caerdydd
Ĉefa(j) lingvo(j) kimra (20%), angla (80%)
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj, protestantoj
Areo
 % de akvo
20.779 km²
?%
Loĝantaro 2.958.600 (takso 2005)
Loĝdenso 140/km²


Horzono UTC+0 (en somero +1)
Interreta domajno .uk
Landokodo UK
Telefona kodo 44
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝino Elizabeto la 2-a
Ĉefministro Gordon Brown
Nacia tago  ?
Sendependiĝo parto de Britio
Ekonomio
Valuto Brita pundo (GBP)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-movado en Kimrio

Kimrio (Cymru [kamri] kimre, Wales [ŭejlz] angle), estas malgranda montara lando en la okcidenta marbordo de Britio. La nomo "Kimrio" venas de la kimra Cymru, siavice de cymry kiu signifas "samlandanoj". La nomo "Wales" venas de la Anglosaksa, kaj signifas "[lando de la] fremdlanduloj."

Kiam la Anglosaksoj invadis Brition, ili forpelis multajn keltojn mez-britiajn al Kimrio, jam loĝata de keltoj ekde antaŭ la romia konkero. La kimroj rezistis la Anglojn, sed malvenkis en 1282 al Eduardo la 1-a. Postaj ribeloj fiaskis, plej klare en 1409. En 1536, Kimrio formale unuiĝis kun Anglio; publikaj aŭtoritatoj uzis nur la anglan kaj tiel forigis la kimrojn el la administrado. Hodiaŭ la kimra havas oficialan statuson, sed nur ĉirkaŭ 600.000 kimroj parolas la kimran kaj la anglan, kaj nur 32.000 homoj parolas nur la kimran.

La ĉefurbo de Kimrio de 1955 estas Cardiff/Caerdydd (315.000). Ĝis 1999 Kimrio estis centre regata de Londono; nun ekzistas Nacia Asembleo por Kimrio kiu tamen ne havas plenan regpotencon, ĉar Kimrio (male al Skotlando kaj Nord-Irlando) havas leĝ-identecon kun Anglio.

Enhavo

[redakti] Historio

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Unuiĝinta Reĝlando

[redakti] Historiaj partoj (graflandoj) de Kimrio

Klaku por vidi al Tradiciaj vestoj de Kimrio

[redakti] Amaskomunikiloj en Kimrio

Cardiff estas la centro de la komunikiloj en Kimrio. BBC Kimrio elsendas en la angla kaj la kimra lingvoj. ITV, la ĉefa komerca televida stacio de Britio, havas branĉon en Kimrio, sed ĉefe elsendas en la Angla. S4C Digidol elsendas nur en la Kimra lingvo.

BBC Radio Wales estas la sola nacia anglalingva radio en Kimrio, dum BBC Radio Cymru elsendas en la Kimra lingvo. Ankaŭ estas multaj sendependaj lokaj elsendantoj en Kimrio, kiel Red Dragon FM, Marcher Sound, Coast FM, Swansea Sound, 96.4FM The Wave, Radio Pembrokeshire, Radio Carmarthenshire, Champion 103, Radio Ceredigion kaj Real Radio.

Y Cymro estas momente la sola kimrolingva gazeto. Anglalingvaj gazetoj kiuj aperas en Kimrio estas Liverpool Daily Post kaj The Western Mail. En 2008 oni planas lanĉi ĉiutagan kimrolingvan gazeton, Y Byd.

[redakti] Muziko en Kimrio

La ĉefa festivalo de muziko kaj poemoj estas la nacia Eisteddfod. Ĝi okazas ĉiujare en malsama municipo aŭ urbo. Oni ofte referencas al Kimrio kiel la "lando de la kanto". Kimrio ĉefe estas fama pro harpistoj, viraj korusistoj, kaj artistoj kiel Geraint Evans, Dame Gwynneth Jones, Dame Anne Evans, Ivor Novello, Madam Adelina Patti, John Cale, Tom Jones, Charlotte Church, Bonnie Tyler, Bryn Terfel, Mary Hopkin, Katherine Jenkins, Meic Stevens, Shirley Bassey kaj Aled Jones.

La Kimra tradicia popola muziko, dumlonge malpli konata ol la IrlandaSkota popola muziko, plivigliĝas.

La BBC National Orchestra of Wales ludas en Kimrio kaj la tuta mondo. La mondkonata nacia opera de Kimrio nun permanente estas gastigita de la Wales Millennium Centre ĉe la golfo de Cardiff.

[redakti] Tradiciaj vestoj de Kimrio

Tradicia virina vestado de Kimrio

Tiu vesto formiĝis de la 17-a jarcento. Malfeliĉe ne plu uzatas en la kutima vivo. Plej tipika trajto estas la alta nigra tubĉapelo

[redakti] Ligiloj

·  Nacia Eisteddfod


Mapo Keltaj nacioj Triskelo

Bretonio (Breizh) | Irlando (Éire) | Kimrio (Cymru) | Kornvalo (Kernow) | Manksinsulo (Mannin) | Skotlando (Alba)

Referencartikolo: Keltoj