Eduardo la 1-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eduardo la 1-a (Anglio)
Eduardo la 1-a (Anglio)

Eduardo la 1-a, naskita la 17-an de junio 1239, mortinta la 7-an de julio 1307, estis reĝo de Anglio el la dinastio de Plantaĝenetoj.

Li kromnomiĝis Longshanks (long-krurulo, pro sia alto de preskaŭ 1,90 m) kaj "martelo de la skotoj"; sur lia tomboŝtono estas skribite en la latina lingvo: Hic est Edwardvs Primus Scottorum Malleus (tie ĉi estas Eduardo la Unua, martelo de la skotoj).

Familio[redakti | redakti fonton]

Eduardo estis la pli aĝa filo de Henriko la 3-a (Anglio) kaj Eleanora de Provenco, kaj frato de Edmundo Crouchback.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Eduardo naskiĝis ĉe Westminster. Kvankam li plurfoje grave malsanis dum sia knabeco, li iĝis forta batalisto. Kiel infano li eniris dumvivan amikecon al Henriko de Almain, filo de sia onklo Rikardo (1-a Grafo de Kornvalo).

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

En 1252 Alfonso la 10-a (Kastilio) revivigis malfortan pretendon al Gaskonio, la sola restanta posedaĵo en Francio de anglaj reĝoj. Sekvis diskutoj inter Alfonso kaj Henriko la 3-a (Anglio), kaj fine estis decidate ke Eleanora de Kastilio, duonfratino de Alfonso, edziĝos al Eduardo, kaj ke Alfonso cedos al Eduardo sian pretendon al Gaskonio. Eleanora kaj Eduardo edziĝis la 1-an de novembro 1254 ĉe Abatejo Las Huelgas, Burgoso.

Laŭ la edziĝakordo Eduardo ricevis bienojn kiuj donis enspezon de 15 mil markoj, sed tio ne sufiĉis por sendependiĝi. Li ankaŭ formale regis Gaskonion, sed fakte Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester) nomumiĝis leŭtenanto (guberniestro) de tiu lando kaj ricevis ĝian enspezon: kaj Henriko mem retenis multe da la lupagoj el bienoj oficiale donitaj al Eduardo.

Estis plendoj pri tumultemaj agoj de Eduardo kaj boparencoj de Henriko la 3-a, kaj dum iom da tempo tio estigis dubojn pri la karaktero de Eduardo.

Eduardo kaj la anglaj nobeloj[redakti | redakti fonton]

La anglaj nobeloj klopodis malpliigi la rajtojn kaj potencon de Henriko la 3-a. Komence Eduardo kontraŭis ilin, sed en 1259 li proklamis ke li subtenis reformojn. Pro tio lia patro portempe rifuzis renkonti lin, sed, per la intervento de la ĉefepiskopo de Canterbury kaj de Rikardo de Kornvalo, Eduardo kaj Henriko reamikiĝis.

En 1263 Eduardo militis, ne tute sukcese, kontraŭ Llywelyn la lasta en Kimrio.

Enlanda milito[redakti | redakti fonton]

La saman jaron Simon de Montfort estris baronan ribelon. Eduardo kunigis aliajn nobelojn, inter kiuj Henriko de Almain, kaj rekaptis Kastelon Windsor. Sekvis pacakordo, sed tiu mallonge daŭris. En 1264 erupciis plua enlanda militado. Eduardo kaptis Northampton, sed la 14-an de majo 1264 okazis katastrofa batalo ĉe Lewes, Sussex. La dekstra alo de la reĝa armeo, estrata de Eduardo, venkis siajn kontraŭulojn, sed malsaĝe Eduardo postkuris la fuĝantojn: kiam li revenis al la batalejo, li eltrovis ke la resto de la reĝa armeo decide malvenkis. Per sekva akordo li kaj Henriko de Almain transdoniĝis al Simon de Montfort.

Eduardo malliberiĝis ĝis marto 1265, post kiam li zorge kontroliĝis. Tamen la 28-an de majo li fine eskapis, kaj kuniĝis kun la grafo de Gloucester kiu kverelis kun Simon de Montfort. Ili regajnis Gloucester kaj Worcester, kaj fine venkis la ribelantojn dum la batalo de Evesham, kiam Simon de Montfort mortis. Eduardo ludis gravan rolon kiel generalo dum la sekva repacigo de la regno, sed ne partoprenis la pacdiskutojn: anstataŭe li planis kurcmilitadon.

Krucmilitado[redakti | redakti fonton]

La 24-an de junio Eduardo faris krucmilitan ĵuron, kune kun sia frato Edmundo Crouchback kaj Henriko de Almain. Ludoviko la 11-a (Francio) pruntis pli ol 17 mil pundoj por pagi la kostojn, sed tio ne sufiĉis, kaj necesis persvadi la anglan parlamenton konsenti al speciala imposto. La 20-an de aŭgusto 1270 Eduardo ekvelis, akompanate de sia edzino Eleanora, kun iom malpli ol mil batalistoj, inter kiuj estis ĉirkaŭ 225 kavaliroj, por partopreni la okan krucmiliton.

Li iris al Akko, kiu estis la centro de la sola restanta kristana regno en la Sankta Lando. Dum la batalado li grave vundiĝis kaj li malsanis multajn monatojn. En Akko Eleanora naskis filinon, kiu tial nomiĝis Johana de Akko.

La 24-an de septembro 1272 li kaj Eleanora velis de Akko al Sicilio. Tie tiun decembron li informiĝis ke Henriko la 3-a mortis la antaŭan monaton.

Kronado[redakti | redakti fonton]

Dum Eduardo kaj Eleanora veturis norden, reĝa konsilio regis Anglion. La nova reĝo vojaĝis malrapide pro daŭranta malsano pro sia vundo. La 2-a de aŭgusto 1274 li atingis sian regnon, kaj li kaj Eleanora kroniĝis la 19-an de aŭgusto.

Reformoj[redakti | redakti fonton]

Tuj Eduardo komencis reordigi la registaron. Li anstataŭis multajn oficistojn kaj reakiris reĝajn bienojn kontraŭlege okupitajn de nobeloj dum la luktoj de la antaŭaj jardekoj. Li ankaŭ enkondukis statutojn por determini alies disputojn pri bienoj.

Kimrio[redakti | redakti fonton]

En 1267 Llywelyn la lasta estis agnoskita de Henriko la 3-a kiel princo de Kimrio. Li estis fianĉiĝinta al Eleanora de Montfort, filino de Simon de Montfort, sed Eleanora devis fuĝi al Francio post la batalo de Evesham.

Sekvis konfliktoj inter angloj kaj kimroj. Ĉikkaŭ 1275 fine Eleanora de Montfort kaj Llywelyn prokure geedziĝis. Eleanora ekvelis al Kimrio sed kaptiĝis de Eduardo, kiu malliberigis ŝin tri jarojn.

En 1277 Eduardo lanĉis grandan invadon, kaj devigis Llywelyn kapitulacii: tiu retenis nur Gwynedd. En 1278 Eduardo liberigis Eleanora de Montfort, kaj ŝi kaj Llywelyn formale geedziĝis ĉe Worcester: Eduardo mem transdonis ŝin, kaj pagis la nupton. Ŝi mortis dum akuŝo la 19-an de junio 1282.

Tiun jaron Dafydd ap Gruffydd, pli juna frato de Llywelyn, ribelis, kaj post nelonge Llywelyn kaj aliaj kimraj gravuloj aliĝis al la ribelo. Eduardo decidis tute aneksi Kimrion. La 11-an de decembro Llywelyn batalante mortis. Junion 1283 Dafydd kaptiĝis, kaj estis portata al Shrewsbury kie li ekzekutiĝis. La saman jaron Gwenllian de Kimrio, filino de Llywelyn kaj Eleanora de Montfort, kaptiĝis: ŝi kaj la filinoj de Dafydd malliberiĝis en izolaj priorejoj de Lincolnshire dum la resto de siaj vivoj. Per la tiujara Statuto de Rhuddlan, Anglio kaj Kimrio unuiĝis. Eduardo donis al sia novnaskita filo, la estonta Eduardo la 2-a (Anglio), la titolon "princo de Kimrio", kaj de tiu tempo ĉiuj unuenaskitaj anglaj reĝidoj portas tiun titolon. Eduardo sisteme loĝigis anglojn en Kimrio, kaj konstruis kastelojn. Pluaj ribeloj subpremiĝis en 1287-1288 kaj 1294-1295.

Morto de Eleanora de Kastilio[redakti | redakti fonton]

Kruco memore al Eleanora ĉe Northampton

Aŭtune de 1290, dum li estis en Nottinghamshire, Eduardo informiĝis ke Margareta (Skotlando), heredontino de la skota trono, mortis. Eduardo restis en la mezo de Anglio, kaj Eleanora komencis veturi al li. Tamen ŝi grave malsanis, kaj mortis la 28-an de novembro en vilaĝo de Nottinghamshire.

Sekvis longa procesio al Londono. Survoje la funebranta Eduardo starigis krucojn memore al sia edzino - tiuj nomiĝis krucoj de Eleanora, kaj tri parte restas. Unu, ĉe Charing Cross, Londono, detruiĝis pro incendio en 1647: en 1865 konstruiĝis nova monumento. La 17-an de decembro 1290 Eleanora entombiĝis en Abatejo Westminster.

Eŭropa politiko[redakti | redakti fonton]

En 1287 Eduardo faris duan krucmilitan ĵuron. Ĝis 1291 lia intenco plukrucmiliti influis lian eŭropan politikon: por kunigi krucmilitan armeon el diversaj landoj, li klopodis amikigi kverelantajn regantojn. Tamen daŭris disputoj inter la franca reĝo de suda Italio kaj Sicilio kaj Petro la 3-a (Aragono). En 1282 la loĝantoj de Palermo ribelis kontraŭ Karlo la 1-a (Napolo) - la sicilia vespro - kaj Petro subtenis ilin. Verŝajnis ke sekvus grandskala eŭropa milito sed en 1286 Eduardo persvadis Francion kaj Aragonon eniri pacakordon. Malgraŭ tio la krucmilito neniam okazis, kaj en 1291 la mamelukoj kaptis Akkon.

Dum sia 1286-a diplomata misio, Eduardo omaĝis al Filipo la 4-a (Francio) por Gaskonio.

En 1293 Eduardo petis fianĉigon al Blanka, duonfratino de Filipo la 4-a. Filipo konsentis kondiĉe ke estiĝus pactraktato inter Eduardo kaj Francio kaj ke Eduardo cedus Gaskonion. Surprize Eduardo konsentis, kaj sendis sian fraton Edmundon Crouchback por venigi Blankan. Sed ŝi fakte jam fianĉiĝis al Rudolfo la 1-a (Bohemio). Filipo proponis ke Eduardo edziĝus al ŝian pli junan fratinon, Margareta sed Eduardo malkonsentis kaj proklamis militon kontraŭ Filipo.

En 1294 Filipo komandis Eduardon veni al Parizo por diskuti marbataletojn inter gaskonojn, anglojn kaj francojn: post kiam Eduardo rifuzis, Filipo proklamis ke Gaskonio konfiskiĝos. Kimra ribelo kaj militado en Skotlando okupis Eduardon, sed li alianciĝis al Flandrio, Germanio kaj Burgundio. Nur en 1297 li povis veli al Flandrio, sed tiam liaj alianculoj ankoraŭ malvenkis kaj li devis eniri pacakordon laŭ kiu li regajnos Akvitanion kaj edziĝos al Margareta. La nupto okazis ĉe Canterbury la 8-an de septembro 1299.

Skotlando[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Margareta (Skotlando), estis neklare kiu rajtis iĝi reĝo de tiu lando. Ŝia patro Aleksandro la 3-a estis mortinta en 1287. 14 nobeloj pretendis la skotan tronon, sed fine la elekto estis inter Johano Balliol kaj Roberto Bruso (5-a lordo de Annandale). La skotoj petis Eduardon arbitracii. Eduardo respondis ke li konsentus se la skotoj agnoskus lin kiel feŭda superuloj. Tion la skotoj ne deziris. Ili diris al Eduardo ke, sen reĝo, neniu en Skotlando rajtis decidi ĉu omaĝi. Fine John Balliol kaj Roberto Bruso interkonsentis ke Skotlando transdoniĝos al Eduardo ĝis estos decidate kiu iĝos reĝo. Post longaj diskutoj, Johano Balliol surtroniĝis la 17-an de novembro 1272.

Eduardo tamen daŭre asertis rajtojn rilate Skotlandon. Li determinis apelaciojn pri decidoj de la konsilio kiu regis Skotlando post la morto de Aleksandro la 3-a. Li devigis Johanon Balliol veni al la angla parlamento por defendi sin kontraŭ plendo de skota nobelo. Post kiam Eduardo postulis la militan subtenon de Skotlando kontraŭ Francio, la skotoj alianciĝis al Francio kaj malsukcese atakis Carlisle. En 1296 Eduardo invadis Skotlandon, kaptis Berwick-upon-Tweed, kaj venkis la skotojn ĉe Dunbar. Li konfiskis la skotan kronadan ŝtonon de Scone, kiun li portis al Westminster, detronigis Johanon Balliol, kiun li enkarcerigis en la Turo de Londono, kaj regis Skotlandon per angloj.

Tamen la sukceso mallongis. La sekvantan jaron William Wallace kaj Andrew Moray venkis multe pli grandan anglan armeon dum la batalo de Ponto Stirling. Eduardo reinvadis, kaj la 22-an de julio 1298 li venkis Wallace ĉe Falkirk. En 1299 la skotoj rekaptis Stirling. Sekvis plua militado, dum kiu la skotoj rifuzis partopreni batalojn, sed disrabis nordan Anglion. En 1301-1302 Roberto Bruso, nepo de Roberto Bruso (5-a lordo de Annandale), alianciĝis al la angloj. Dum la sekvaj tri jaroj la plejparto de la skotaj nobeloj faris pacon kun Eduardo, kiu en 1304 rekaptis Stirling. En 1305 William Wallace perfide transdoniĝis al Eduardo, kaj ekzekutiĝis en Londono.

En 1303 pacakordo inter Anglio kaj Francio rompis la aliancon inter Francio kaj Skotlando, kaj tio malfortigis la skotojn.

En 1306 estis nova renverso. La 10-an de februaro Roberto Bruso murdis sian rivalon Johano Comyn la 3-a (Lordo de Badenoch), kaj la 25-an de marto li proklamis sin reĝo de Skotlando. La sekva ribelo surprizis la anglojn. Eduardo mem malsanis, kaj sendis Aymer de Valence (2-a grafo de Pembroke) kaj Henry Percy (1-a barono Percy) kontraŭ la skotoj. La 19-an de junio Aymer gajnis gravan venkon kaj Roberto Bruso devis kaŝi sin dum la angloj rekaptis kastelojn. Eduardo kruele punis ribelintojn. Lia severeco instigis la skotojn kontraŭi la anglojn. Februaron 1307 Roberto Bruso reaperis kaj kunigis batalistojn. Majon li venkis Aymer ĉe monteto Loudun, Ayrshire. Eduardo mem, kiu iom resaniĝis, iris norden, sed la 7-an de julio li mortis pro disenterio en Kumbrio. Laŭdire la mortanta reĝo petis sian filon Eduardon la 2-an boligi lian kadavron, eltiri la ostojn, kaj porti ilin kun la armeo ĝis la skotoj tute malvenkis: se tio veris, Eduardo la 2-a malobeis - li entombigis sian patron en Abatejo Westminster.

Impostoj kaj antisemitismo[redakti | redakti fonton]

La kostoj de la militoj de Eduardo grandegis, kaj li devis persvadi la anglan parlamenton konsenti al altaj impostoj. Reciproke la nobeloj kaj aliaj parlamentanoj klopodis persvadi Eduardon proklami ke li ne rajtas postuli impostojn kaj militan subtenon sen parlamenta konsento. Eduardo ja faris promesojn, sed malfacile evitis anglan ribelon: nur malvenkoj en Skotlando kunigis la reĝon kaj malkontentajn gravulojn.

En 1290, post antisemitisma kampanjo, Eduardo ekzilis ĉiujn judojn el Anglio. En 1294 li dekretis impostadon de eklezia propraĵo, kio igis lin kontraŭulo de papo Bonifaco la 8-a.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Eleanora kaj Eduardo la 1-a havis 16 idojn, el kiuj pluraj entombiĝis en Abatejo Westminster:

  • filino mortnaskita majon 1255
  • Katerina (n. kaj m. 1264)
  • Johana (n. kaj m. 1265)
  • Johano (1266-1271)
  • Henriko (ĉ.1268-1274)
  • Eleanora (1269-1298), kiu longe fianĉiĝis al Alfonso la 3-a (Aragono), sed tiu mortis en 1291 antaŭ kiam la nupto povus okazi: en 1293 ŝi edziĝis al Henriko la 3-a (grafo de Bar)
  • filino (eble nomita Juliana) kiu naskiĝis kaj mortis en la Sankta Lando en 1271
  • Johana de Akko (1272-1307), kiu edziĝis, unue al Gilberto de Clare (7-a grafo de Hertford), kaj due al Rolfo de Monthermer
  • Alfonso (1273-1284)
  • Margareta (1275 - post 1333), kiu edziĝis al Johano la 2-a (Brabanto)
  • Berengaria (1276-1278)
  • filino kiu mortis plurajn tagojn post sia naskiĝo, verŝajne en januaro 1278
  • Maria (1279-1332), kiu iĝis benediktana monaĥino
  • filo, n. kaj m. en 1280 aŭ 1281
  • Elizabeta (1282-1316), kiu edziĝis, unue al Johano la 1-a (grafo de Holando), kaj due al Humfreo de Bohun (4-a grafo de Hereford)
  • Eduardo la 2-a (Anglio) (1284-1327)

Margareta de Francio kaj Eduardo havis tri idojn:


Antaŭe: Reĝo de Anglio Poste: Royal Arms of England (1198-1340).svg
Henriko la 3-a 1272-1307 Eduardo la 2-a
Antaŭe: Reganto de Irlando Poste: Arms of the Lordship of Ireland.png
Henriko la 3-a 1272-1307 Eduardo la 2-a
Antaŭe: Duko de Guyenne Poste: Blason de l'Aquitaine et de la Guyenne.svg
Henriko la 3-a 1272-1306 Eduardo la 2-a