Kastelo Windsor

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Windsor
Bazaj informoj
Lando Flago de Britio  Britio
Konstruita 1070-1086
Devena posedanto Vilhelmo la Konkerinto
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti


Kastelo Windsor [ŭinz-r] estas unu el kelkaj oficialaj loĝejoj kiuj apartenas al la brita monarkio.

Ĝi estas la plej granda enloĝata kastelo en la mondo. Tamen la plej multo da monarkoj preferis loĝi en la Palaco Buckingham [bákiηhæm], dum ili uzis Windsor kiel duan loĝejon. Kelkaj, inkluzive de la reĝo Georgo la 4-a de Britio uzis ĝin kiel ĉefan loĝejon.

Vilhelmo la Konkerinto unue konstruigis ĝin por helpi defendi la urbon Londonon. Oni faris multajn aldonaĵojn kaj plibonigojn ekde tiam. En la jaro 1348 la reĝo Eduardo la 3-a de Anglio starigis la kapelon de Sankta Georgo (angle: St. George’s Chapel) kiel la hejmo de la kavalireca ceremonio, Ordeno de la Ĝartero (angle: Order of the Garter).

La kastelo, aŭ samnoma proksima urbeto, eĉ donis la nunan familian nomon al la reĝa dinastio: En 1960 reĝino Elizabeto la 2-a dekretis, ke ŝia idaro havu la familian nomon Mountbatten-Windsor.

Artefarite kreita monteto kun ronda turo
Supra kortego
Suba kortego

[redakti] Gravaj eventoj okazintaj ĉe Kastelo Windsor

Je la 20-a de novembro de 1992 granda parto de la kastelo estis detruita per fajro – la riparado kostis 40 milionon da britaj pundoj. Tiu estis unu el la kaŭzoj, pro kiuj Elizabeto la 2-a nomis la jaron annus horribilis ("jaro terura").


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj