Palaco Buckingham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Palaco Buckingham

Palaco Buckingham estas la oficiala Londona sidejo de la brita monarko.

Origine konstruita por la Duko de Buckingham en 1703. La Reĝo Georgo la 3-a aĉetis la palacon en 1772 por la reĝa familio.

Ekster la ĉefpordejo staras statuo de la Reĝino Viktorino (18191901), reĝino inter 1837 kaj 1901 .

La nomo de la strato kiu kondukas al la palaco estas The Mall [de mol]. Aŭtoj estas tie malpermesataj dimanĉe.

La palaco estas grava loko por ŝtatceremonioj kaj tie oni povas vidi la mondfaman ceremonion “ŝanĝado de la gvardioj”.

Membroj de la publiko nun rajtas viziti certajn ĉambrojn en la palaco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]