Henriko la 1-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Henriko la 1-a
reĝo de Anglio
Henriko la 1-a
Henriko la 1-a
Regado 11001135
Naskiĝo ĉ. 1068/1069
Morto 1-an de decembro 1135
Antaŭulo Vilhelmo la 2-a
Sekvanto Stefano
Dinastio Domo de Normandio
Patro Vilhelmo la Konkerinto
Patrino reĝino Matilda
duko de Normandio
Regado 1105 - 1135
Antaŭulo Roberto la 2-a Curthose
Sekvanto Stefano
v  d  r
Information icon.svg

Henriko la 1-a (n. ĉ. 1068/1069 - m. la 1-an de decembro 1135), estis reĝo de Anglio ekde la jaro 1100 ĝis sia morto.

Li estis la kvara filo de Vilhelmo la Konkerinto kaj iĝis reĝo de Anglio post la morto de sia pli aĝa frato Vilhelmo la 2-a en 1100. En 1106, kiam li venkis alian pli aĝan fraton, Roberto Curthose, li iĝis ankaŭ Duko de Normandio. Oni donis al li la nomojn Beauclerc (Bonklerulo) kaj Leono de Justeco pro liaj kleraj interesoj kaj pliboniĝo de la tiutempa rudimenta sistemo de administrado kaj justo.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis inter majo 1068 kaj majo 1069, eble en Selby, Nord-Jorkŝiro, kaj lia patrino reĝino Matilda nomis lin post sia onklo Henriko la 1-a de Francio. Ĉar li estis la pli juna filo de Vilhelmo la 1-a, verŝajne oni supozis ke li iĝus episkopo, kaj pro tio li ricevis pli ol la kutiman edukadon. Laŭ la kronikisto Vilhelmo de Malmesbury, li diris ke analfabeta reĝo similas al kronata azeno. Li estis la unua Normanda monarĥo kiu flue parolis la anglan.

Kiam Vilhelmo la 1-a mortis en 1087, li testamentis

Roberto kaj Vilhelmo la 2-a deziris malebligi ke la ambicia Henriko iĝus aŭ duko de Normandio aŭ reĝo de Anglio, kaj konkludis traktaton per kiu, se Vilhelmo aŭ Roberto mortus sen infanoj, la postvivanto heredus liajn landojn. Tamen, kiam Vilhelmo mortis la 2-an de aŭgusto 1100, Roberto estis krucmilitanta. Henriko kaptis la anglan reĝan trezorejon ĉe Winchester, kie li entombigis Vilhelmon. La baronoj proklamis lin reĝo, kaj la 5-an de aŭgusto okazis lia kronado en la Abatejo Westminster.

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

La 11-an de novembro 1100, li edziĝis al Edita, filino de Malkolm la 3-a, reĝo de Skotlando. Edita devenis de anglo-saksaj reĝoj kaj sendube Henriko ke la edziĝo estus avantaĝa. Tamen ĝi ne plaĉis al la normandaj baronoj, kaj pro tio Edita ŝanĝis sian nomon de la anglo-saksa Edita al Matilda.

Henriko kaj Matilda havis du infanojn:

Kapto de Normandio[redakti | redakti fonton]

Reveninte de la unua krucmilito, Roberto Curthose en 1101 invadis Anglion por senigi Henrikon je la krono. Sed Roberto ne ĝuis sufiĉo da subteno, kaj per la Traktato de Alton li agnoskis sian fraton Reĝo de Anglio kontraŭ jara pago de la tiutempa grandego sumo de 2,000 markoj (3,000 pundoj). Tamen Roberto daŭre minacis Anglion. En 1105 Henriko invadis Normandion. La 28-an de Septembro 1106 okazis la decida Batalo de Tinchebray. Soldatoj de Henriko kaptis Roberton, kiun Henriko enkarcerigis en Anglio, unue en la Turo de Londono kaj poste ĉe Devizes kaj Cardiff. Kiam Roberto klopodis eskapi el Cardiff, Henriko senokuligis lin.

Por plikontentigi la normandajn baronojn, en 1113 Henriko fianĉigis sian filon Vilhelmo Adelin al la filino de Fulk, Reĝo de Jerusalemo kaj Grafo de Anĵuo: la edziĝo okazis en 1119. Vilhelmo Adelin mortis en 1120. En 1128 lia filino la imperiestrino Matilda, vidvino de la Sankta Romia Imperiestro Henriko la 5-a, al Gotfredo Plantaĝeneto.

Faroj en Anglio[redakti | redakti fonton]

Henriko havis grandan bezonon de mono kaj pro tio li estigis pli da centra ŝtata registaro. Tuj kiam li reĝiĝis, li proklamis la Ĉarton de Liberoj, per kiu li promesis konservi leĝojn rilate la traktadon de ekleziuloj kaj nobeloj: oni konsideras la Ĉarton antaŭaĵo de la Magna Carta. Ankaŭ li reestigis la leĝojn de la anglo-saksa reĝo Eduardo la Konfesanto.

De 1103 al 1107 Henriko kverelis kun la Ĉefepiskopo Anselmo pri ekleziaj aferoj, pri kiuj Henriko deziris reteni povojn. En 1107, per la interveno de la Papo, estiĝis kompromisa akordo, per kiu Henriko forlasis la rajton nomumi episkopojn kaj abatojn, sed tiuj devis agnoski lin feŭda lorda.

Dua edziĝo[redakti | redakti fonton]

La Reĝino Matilda mortis la 1-an de majo 1118. Post la morto en 1120 de sia heredonto, Vilhelmo Adelin, la 29-an de januaro 1121 Henriko edziĝis al Adeliza, filino de Gotfredo la 1-a Duko de Leuven. Sed ili ne havis infanojn, kaj Henriko devigis siajn baronojn agnoski sia filinon Matilda kiel sia heredonto.

Morto[redakti | redakti fonton]

En 1135 Henriko vizitis Normandion por vidi siajn genepojn. Tiujare li mortis la 1-an de decembro, eble pro nutraĵ-venenado post manĝo de petromizoj. Kiel oftis pri kazoj de subitaj mortoj, laŭ onidiro oni intence venenis lin. Oni metis la kadavron en taŭrofelon kaj portis lin en Anglion kie li entombiĝis ĉe la Abatejo Reading, kiun li fondis en 1121.

Malgraŭ la baronaj promesoj agnoski Matildan Reĝino de Anglio, la nevo de Henriko, Stefano, pretendis la tronon, kaj rezultis longa enlanda milito.

Antaŭe: Reĝo de Anglio Poste: Royal Arms of England (1198-1340).svg
Vilhelmo la 2-a 11001135 Stefano
Antaŭe: Duko de Normandio Poste: Blason duche fr Normandie.svg
Roberto la 2-a Curthose 11051120 Vilhelmo la 3-a 1a-foje
Vilhelmo la 3-a 11201135 Stefano 2a-foje