Eduardo la Konfesanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eduardo la Konfesanto (naskiĝis ĉ. 1003; mortis la 5-an de januaro 1066) estis filo de Ethelred la 2-a. Li estis reĝo de Anglio de 1042 al 1066. Lia granda pieco (oni diras ke li neniam seksumis kun sia edzino Edita de Wessex) estas la kialo de lia kromnomo kaj de lia kanoniziĝo. Alia kialo por tio estis, ke 36 jarojn post lia morto, oni malfermis la tombon kaj vidis nenian putriĝon de la korpo.

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Ethelred la Malpreta kaj Emma de Normandio. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1003 en Islip (Oxfordshire). En 1013 Ethelred sendis lin kaj lian fraton Alfredon al Normandio por eskapi danan invadon.

En 1016 Ethelred mortis, kaj lin sekvis Edmundo Ironside, pli aĝa frato de Eduardo. Edmundo rezistis la danojn, kaj eble kun li militis Eduardo. Laŭ dana tradicio, Eduardo batalis kontraŭ Kanuto mem, kaj preskaŭ tranĉis lin en du: sed tio neverŝajnas, ĉar Eduardo estis nur dektrijara.

Eduardo revenis en Normandion, kie li iĝis tre pia. Estas probable ke, kiam lia kuzo la duko de Normandio, Roberto, pilgrimis en la Sankta Lando, Eduardo estis inter la kuratoroj de lia filo, la estonta Vilhelmo la Konkerinto.

Kanuto mortis en 1035 kaj Harold Harefoot uzurpis la anglan tronon. La sekvantan jaron Eduardo kaj sia frato Alfred maslsukcese klopodis detronigi Harold Harefoot. Eduard denove eskapis al Normandio, sed Alfred estis kaptata de Godvino, Grafo de Wessex kiu transdonis lin al Harold Harefoot. Tiu blindigis lin por igi lin nerivalo por la trono. Pro la torturo Alfredo mortis. Eduardo neniam forgesis la rolon luditan de Godvino en la morto de sia frato.

En 1040 Harold Harefoot mortis, kaj Hardakanuto iĝis reĝo de Anglio, sed li mem mortis la 8-an de junio 1042. La antaŭan jaron la angla nobeloj kaj ĉefekleziuloj inivitis Eduardon reveni al Anglio, kie Hardakanuto agnoskis lin kiel sia heredonto.

Reĝo[redakti | redakti fonton]

Eduardo kroniĝis ĉe Winchester, la ĉefurbo de Wessex, la 3-an de aprilo 1043. Tuj lin alfrontis gravaj problemoj.

Unue, lia patrino Emma subtenis rivalon, Magnus, la reĝon de Norvegio: Eduardo arestis sian patrinon. Due, estis la granda potenco de tri grafoj, Godvino de Wessex, Leofric de Mercia (edzo de Godiva) kaj Siward de Northumbria. En 1045 Eduardo edziĝis al Edita, filino de Godvino, verŝajne pro politikaj kialoj kaj eble iom malvolonte. Sed li havis normandajn favoratajn, kaj tio tre malkontentis la anglosaksajn kaj danajn nobeljon. En 1051 necesis nomumi ĉefepiskopon de Canterbury: Eduardo malakceptis la kandidaton de Godwin, kaj donis la postenon al la normanda Roberto de Jumièges.

Ĉe Dovero okazis tumulto, kun batalado inter la urbanoj kaj Eŭstako la 2-a (Grafo de Boulogne), parenco de Eduardo. Godvino rifuzis puni la urbanojn. Leofric kaj Siward subtenis la koleran reĝon, kiu ekzilis Godvinon en septembro 1051. La sekvantan jaron Godvino invadis Anglion kaj igis Eduardon forsendi siajn normandajn konsilistojn. Godvino mortis en 1053, kaj lia subulo Ralph, normando, ricevis parton de liaj landoj kaj iĝis grafo de Herefordshire. Ralph konstruigis ŝtonajn kastelojn - la unuajn tiajn konstruaĵojn en Anglio - por defendi sian graflandon kontraŭ la kimroj, sed en 1055 la kimroj venkis Ralph kaj kaptis lian novan kastelon ĉe Hereford. (Ralph mortis en 1057, kaj estis moknomata "la malkuraĝa" - ne pro la malvenko sed ĉar li preferis la normandan uzon de kavaliero al la anglosaksa uzo de piedmilitistoj.)

Tamen Haroldo, filo de Godvino, akiris la plejparton de ties landoj, kaj la Godvin-familio akiris Northumbria en 1057. Haroldo sukcese disrabis Kimrion en 1063. Post tio li estis kaj la plej potenca viro en Anglio kaj tre populara.

Eduardo neniam posedis fortan potencon en Anglio, ĉar la tri ĉefaj grafoj, kaj aparte la Godvin-familio, tro potencis. Laŭdire li estis amegata de la popolo, ĉefe de la plejmalriĉuloj.

Morto[redakti | redakti fonton]

Li mortis sen idaro en januaro 1066 kaj entombiĝis en Abatejo Westminster, kiun li fondis inter 1045 kaj 1050. Ne longe post lia morto estiĝis onidiroj ke li neniam amoris sian edzinon, aŭ pro pieco aŭ pro malamo de la Godvin-familio. Vilhelmo la Konkerinto, lia kuzo, asertis ke en 1052, kiam li vizitis Londonon, Eduardo promesis ke li heredos la anglan tronon, kaj ke en 1062 Haroldo (kiun post ŝiprompiĝo li savis de la grafo de Ponthieu) omaĝis al li. Alia pretendanto de Anglio estis Haroldo la 3-a (Norvegio). Dum militado kaj Haroldo la 3-a de Norvegio kaj Haroldo la 2-a de Anglio mortis kaj Vilhelmo kaptis Anglion.

Kanoniziĝo[redakti | redakti fonton]

Eduardo kanoniziĝis en 1161, post peto de Henriko la 2-a (Anglio).

Festotago[redakti | redakti fonton]

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Reĝo de Anglio Poste:
Hardakanuto 10421066 Haroldo la 2-a