Winchester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

vidu ankaŭ Winchester (apartigilo)

La mezepoka enirejo

La historie grava urbo Winchester estas la ĉefurbo de la provinco Hampshire (mallongigo:Hants) en suda Anglio, en rivera valo de Itchen kun ĉ. 36.000 loĝantoj.

Winchester estis la ĉefurbo de la antikva regno Wessex.

Situo de la regiono alportis, ke jam la romianoj setlis tie. Tiam la urbo nomiĝis Venta Belgarum. En la 7-a jarcento, la okcidentaj saksoj translokigis la episkopan sidejon tien ĉi el Dorchester. Dum regado de Alfredo la Granda (871–899) kaj epoko de la saksaj episkopoj, ĝi iĝis spirita centro.

Tie estas entombigita reĝo Alfredo kaj aliaj reĝoj. Dum la dana reĝo Knuto la Granda (regis inter 1016–35), tie estis la reĝa sidejo. La florado de la komunumo daŭris eĉ post la normana konkero (1066), ĉar ĝi estis facile atingebla el la normandiaj bienoj de la reĝo. En la urbo okazis ekde fino de la 11-a jarcento ĝis la 19-a jc. la ĉiujara foiro de Sankta Edjed.

Dum regado de Stefano (1135–54) okazis civita milito kaj incendio neniigis la urbon. Poste Londono iĝis gvida komunumo kaj Winchester iĝis trankvila urbeto.

Gravaj historiaj konstruaĵoj estas la Katedralo de Winchester, konstruita en la 11-a jarcento, la Granda Halo (angle; The Great Hall) la sola restanta parto de la Reĝa Palaco (iama normana fortikaĵo) kaj la Kolegio Winchester (angle; Winchester College) prestiĝa private lernejo fondita en 1382. Oni povas ankoraŭ hodiaŭ vidi la mezepokan urbopordon kaj urban krucon. Hospitalo Sankta Kruco estas datita je 1136.

S-ta Swithin estis episkopo de Winchester en la 9-a jarcento.