Ethelred la 2-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ethelred la 2-a
Monero de Ethelred la 2-a

Ethelred la 2-a (n. ĉ. 968, m. la 23-an de aprilo 1016) estis anglosaksa reĝo de Anglio ekde 978. Li estis kutime nomata en la angla Ethelred the Unready (Ethelred la malpreta, aŭ eble Ethelred la malkonsilata - la anglosaksa Æþelræd Unræd havas ambaŭ signifojn).

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis Edgaro, kiu subite mortis en 975, postlasante du filojn, Eduardon la martiron (kies patrino estis Ethelfleda), kaj Ethelred (kies patrino estis Aelfthryth. Eduardo sekvis sian patron kiel reĝo, kontraŭ la volo de Aelfthryth, sed estis murdata en ties domo ĉe Corfe Castle la 18-an de marto 978. Verŝajne Aelfthryth partoprenis la komploton, kaj ŝia filo tuj iĝis reĝo. Ethelred havis maksimume dek tri jarojn.

Unuaj disraboj de la danoj[redakti | redakti fonton]

En 980 la danoj rekomencis disrabi Anglion. Tiun jaron ili atakis marbordajn urbojn en Hampshire, Thanet kaj Cheshire. La sekvantan jaron ili atakis Cornwall, kaj, en 982, Dorset. En 988 ili denove atakis la sudokcidentan parton de Anglio kaj grava batalo okazis en Devon. La danoj uzis havenojn en Normandio kie la normandoj estis iliaj aliancanoj. Pro tio estiĝis malamikeco inter Normandio kaj Anglio, sed en 991 la papo aranĝis pacakordon.

Katastrofoj[redakti | redakti fonton]

Tamen en aŭgusto 991 la granda dana mararmeo atakis la sud-orientan parton de Anglio. Proksime al Maldon, Essex, estis batalo kie la reganto de Essex, Brythnoth, malsukcese kontraŭis la invadantojn kaj mortis, kune kun multaj siaj batalistoj: anglosaksa poemo, La batalo de Maldon, pritraktas la katastrofon. Tio estis la unua el serio de malvenkoj de la anglosaksoj. En 994 estis nedecidiga batalo proksime al Londono. Poste Ethelred eniris diskutojn kun la skandinavaj generaloj, inter kiuj estis Olaf la 1-a (Norvegio), kaj sekvis militpauzo: inter la kondiĉoj estis la pago al la danoj de 22 mil pundoj de oro kaj arĝento. (Tiaj pagoj estis nomataj danegeld.) Olaf mem konfirmaciiĝis ĉe Andover, Hampshire, kun Ethelred kiel baptopatro. Olaf promesis neniam plu invadi Anglion, kaj reiris al Norvegio.

En 997 komenciĝis pluaj danaj disraboj, eble fare de danoj kiu estis iĝintaj dungsoldatoj de Ethelred. La danoj trairis la sudon de Anglio, sed en 1000 ili velis al Normandio. Pro nesciataj kialoj, Ethelred uzis la mallongan militpauzon por disrabi Strathclyde, Skotlando.

En 1001 la dana mararmeo revenis, kaj estigis bazon ĉe la Isle of Wight. La danoj disrabis okcidentan Sussex, sed la anglosaksoj sukcese defendis Exeter kaj forpelis ilin de Devon. Printempe de 1002 Ethelred pagis 22,000 pundojn por havi militpaŭzon.

La 13-an de novembro 1002 Ethelred komandis masakron de ĉiuj danoj en Anglio. En multe da la lando la danoj tro fortis, sed laŭdire inter la mortigintoj estis Gunhilde, fratino de Sven la 1-a (Danio). Tiu invadis sud-okcidentan Anglion en 1003, kaj en 1004 disrabis Norwich. Tamen armeo sub nobelo de East Anglia, Ulfcytel Snillingr, mortigis multajn danojn, kaj, kvankam li estis fine venkata proksime al Thetford. La danoj lasis Anglion en 1005.

Ili denove invadis en 1006 sed eliris post pago de plua danegeld (36 mil pundojn). Sekvis du jaroj de paco. La anglosaksoj estigis mararmeon por defendi sian landon, sed tio malplifortiĝis kiam ĉefo ekpiratis. En 1009 estis plua invado sub Thorkell la alta kaj lia frato Hemming: en aprilo 1012 Ethelred pagis 48 mil pundojn por paco.

Finaj invadoj[redakti | redakti fonton]

En 1013 Sven la 1-a iniciis grandegan invadon kaj konkeris Anglion. Ethelred fuĝis al Normandio. Sed Sven subite mortis la 3-an de februaro 1314. La danoj tuj omaĝis al Knuto la Granda sed la anglosaksoj invitis Ethelred reveni al sia regno, kondiĉe ke li pardonu tiujn kiujn subtenis la danojn. Ethelred atakis Knuton, kiu ne sufiĉe fortis por kontraŭi lin, kaj fuĝis al Danio. Edmundo Ironside, filo de Ethelred, ribelis kontraŭ sia patro, tiel malplifortigante la regnon, kaj la danoj de la norda de Anglio malkontentis. En aŭgusto 1015 Knuto reinvadis Anglion kaj dum la sekvantaj pluraj monatoj konkeris la plejparton de la lando. Edmundo Ironside reamikiĝis al sia patro: dum li defendis Londonon Ethelred mortis (la 23-an de aprilo 1016). Post plua militado, sekvis akordo per kiu Edmundo retenis Wessex kaj Knuto regis Anglion norde de la Tamizo, kaj kiam unu el ili mortos, la alia heredos la landon. Edmundo mortis la 30-an de novembro, eble pro naturaj kialoj, eble pro murdo.

Edziĝoj kaj idoj[redakti | redakti fonton]

Ethelred edziĝis unue al Aelfgifu de York, filino de Thored, grafo de Northumbria. Iliaj idoj estis:

  • Athelstan Aetheling, kiu mortis en 1011 aŭ 1012
  • Egbert
  • Edmundo Ironside (m. 1016)
  • Edred, kiu eble mortis ĉ. 1013
  • Eadwig, ekzekutata de Knuto la Granda en 1017
  • Edgaro (m. ĉ. 1008)
  • Edita, kiu edziĝis al Eadric Streona, kaj ebla poste al Thorkell la alta
  • Aelfgifu, kiu edziĝis al Uhtred la Kuraĝa, grafo de Northumbria
  • eble Wulfhild (edzino de Ulfcytel Snillingr)
  • abatino de Wherwell, Hampshire

En 1002 Ethelred edziĝis al Emma de Normandio, filino de Rikardo la Sentima, duko de Normandio. Ilaj idoj estis:

Leĝoj[redakti | redakti fonton]

Multaj leĝoj estiĝis dum la regado de Ethelred. Ili estis plejparte preparataj de Wulfstan la 2-a, ĉefepiskopo de Jorko. Rezulte reordiĝis la leĝa sistemo de Anglio post disraboj de la skandinavoj, kaj la leĝoj validis eĉ post kiam Vilhelmo la 1-a konkeris Anglion. La leĝoj subtenis la uzon de ĵurioj dum procesoj.

Antaŭe: reĝo de Anglio Poste:
Eduardo la martiro 978-1016 Edmundo Ironside