Sven la 1-a (Danio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sven Forkbarba kaj la Jomsvikingoj ĉe la enterigo de Harald Bludenta

Sven la 1-a de Danio, nomata Sven Forkbarba, dane Svend Tveskæg, angle Sweyn Forkbeard (naskita proks. 965, mortinta 1014), filo de Harald Bludenta, estis reĝo de Danio 985-992 kaj 993-1014, kaj reĝo de Anglio 1013-1014.

Geedzeco kaj idoj[redakti | redakti fonton]

Li estis edziĝinta kun Gunhild, filino de Mjeŝko la 1-a de Pollando kaj Dubravka de Bohemio, laŭ aliaj fontoj kun Sigrid Storråda, patrino de Estrid Svendotter. Ne estas klare ĉu li estis dufoje edziĝinta aŭ ĉu temas pri la sama virino.

Idoj de Sven:

  1. Knuto la Granda
  2. Harald la 2-a de Danio
  3. Estrid Svensdotter de Danio
Antaŭe: Reĝo de Danio Poste: National Coat of arms of Denmark.svg
Harald Bludenta 985/986–1014 Harald la 2-a
Antaŭe: Reĝo de Norvegio Poste: Norway coa.png
Harald Bludenta / Harald Gråfäll 985/986–995 Olav Tryggvasson 1a-foje
Olav Tryggvasson 1000–1014 Olavo la 2-a 2a-foje
Antaŭe: Reĝo de Anglio Poste: Royal Arms of England (1198-1340).svg
Ethelred 1013–1014 Ethelred