Strathclyde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Strathclyde estis kelta regno en la sud-okcidenta parto de Skotlando.

En 870 la vikingoj de Irlando disrabis Strathclyde, sieĝis ties ĉefurbon, kaj forprenis multajn kaptitojn, inkluzive la reĝon de Strathclyde, kiu estis veturigata al Dublino kie li estis mortigata en 872.

Dum la malfrua 9-a jarcento kaj la 10-a jarcento la reĝoj de Anglio ofte dominis Strathclyde. En 945 Edmundo la 1-a (Anglio) konkeris la regnon sed cedis ĝin al Malkolmo la 1-a (Skotlando) kontraŭ traktato per kiu la du reĝoj promesis subteni unu la alian kontraŭ invadontoj.

Inter 1018 kaj 1054 (eble en 1034) la skotoj konkeris la regnon. En 1054 Eduardo la Konfesanto sendis Siward de Northumbria kontraŭ la skotoj, kaj eble instalis reĝon de Strathclyde kiu subtenis la anglojn. Tamen ne post la 1070-a jardeko la skotoj denove regis Strathclyde.

De 1973 al 1996 estis administra regiono de Skotlando nomata Stratchclyde, kies plej granda urbo estis Glasgovo. La regiono ankoraŭ havas sian propran polican instancon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]