Monarkio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

MonarĥioMonarkio estas reĝimo de regno regata de monarĥo – sendependa regnestro, havanta la titolon cezaro, reĝ(in)o, imperiestr(in)o, car(in)oprinc(in)o, eĉ grandduk(in)o, en islamaj landoj – sultano, ŝaho, emiro. Hodiaŭe kelkaj "prezidentoj" estas vere monarĥoj. Kutime la trono sinsekve herede transiras de unu membro de reĝa familio al alia (filo, frato, ktp), tio estas nomata dinastio (de la greka dynasteia – regado). Ekzistas: absoluta, konstitucia, teokratia monarĥioj.

World Monarchies.png

Monarĥioj de la mondo
Signifo de la koloroj:

  •      ruĝa – absoluta monarĥio
  •      oranĝa – konstitucia monarĥio, en kiu la monarĥo persone praktikas potencon, ofte (sed ne ĉiam) kun malforta parlamento
  •      malhela verda – parlamenta konstitucia monarĥio, en kiu la monarĥo ne persone praktikas potencon
  •      hela verda – parlamenta konstitucia monarĥio, en kiu la monarĥo havas personan union kun la ŝtato, t.e., ŝtatoj kun persona unio al konstitucia monarĥo
  •      roza – subŝtataj monarĥioj ene de alireĝimaj ŝtatoj
Notu: La bildo montras la juran staton, kiu ne nepre estas la fakta stato.

  • Absoluta monarĥio prezentas formon de regado, kie al monarĥo apartenas nelimigita supera potenco. Historie, ĝenerale dum absolutismo, la regado atingas la plej altan nivelon de centrismo, kreiĝas disbranĉaj burokratia aparato, armeo kaj polico, kaj kutime funkciado de la organoj de popolaj kaj nobelaj reprezentantoj ĉesas. Absolutismo prosperis en la landoj de Okcidenta Eŭropo en la 17-a kaj 18-a jarcentoj, en Brazilo dum frua 19-a jarcento, en Rusio kaj en kelkaj landoj ekster Eŭropo ĝi ekzistis ĝis la 20-a jarcento. En plimulto de landoj ĝi estis aboliciita per burĝaraj revolucioj, en Rusio per komunisma revolucio kaj en la 20-a jarcento ankaŭ pro ekstera premo.

[redakti] Vidu ankaŭ