Amadeo la 1-a (Hispanio)
El Vikipedio
Blazono de Amadeo la 1-a kiel Reĝo de Hispanio
Amadeo la 1-a de Hispanio aŭ Amadeo de Savojo (Torino, Italio, 30-a de majo de 1845 - 18-a de januaro de 1890) estis reĝo de Hispanio de la 16-a de novembro de 1870 ĝis la 11-a de februaro de 1873. Li estis elektita reĝo de Hispanio de la Hispania Parlamento, post la Revolucio de 1868 kiu finis la reĝadon de Izabela la 2-a. Li estis la tria filo de Viktoro Emanuelo la 2-a, reĝo de Italio, kaj apartenis al la Savoja dinastio. Post lia abdiko, komenciĝis la Unua Hispana Respubliko.
| Antaŭe: | Reĝo de Hispanio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Izabela la 2-a | 1870–1873 | Unua Hispana Respubliko |
