Unua Hispana Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Unua Hispana Respubliko estis etapo de la hispana historio kiu daŭris nur iom pli ol unu jaron, inter 1873 kaj 1874.

Ĝi komencis per la abdiko de reĝo Amadeo de Savojo, en Februaro 1873, post tre mallonga regado. La monarkia solvo estis malkreditigita tiam en la okuloj de la radikaluloj kaj demokratoj kiuj estis forpelintaj la burbonan reĝinon Izabela la 2-a.

La respublikanoj estis tamen dividitaj rilate la formon de la reĝimo, inter la federalistoj kaj la unuigemaj. La lukto inter ambaŭ branĉoj kondukis al la rapida sinsekvo de regantoj kaj eĉ de la prezidentoj. Insurekcioj en diversaj lokoj, pluraj el ili fare de la plej ekstremaj el la federalistoj (la fenomeno estis konita kiel kantonalismo), ankaŭ kontribuis al la malstabileco.

Dum tiu tempo ĝi havis kvar prezidentojn:

  • Estanislao Figueras (februaro -junio 1873).
  • Francisco Pi y Margall (junio-julio 1873). Pi y Margall estis la ĉefa ideologo de la federalistoj, kaj estas konata en esperantaj medioj ĉar lia estis unu el la unuaj propagandantoj al Esperanto en ĝenerala medio.
  • Nicolás Salmerón (julio-septembro 1873). Li demisiis por ne esti devigata subskribi mortpunon.
  • Emilio Castelar (septembro 1873 - januaro 1874). Li estas unu el la ĉefaj retorikuloj de la hispana politiko.

Krome, la Respubliko estis kontraŭbatalita de la monarkistoj, siavice dividitaj inter partianoj de la tradicia reĝimo (karlistoj) kaj pli moderaj sekvantoj de la filo de la eksa reĝino, Alfonso. Dum pluraj monatoj en 1874 regis generalo Francisco Serrano, kun apogo de la monarkistoj. Fine, tiuj ĉi trovis la necesan apogon en la armeo, kaj sukcesis triumfigi puĉon kiu revenigis novan reĝon Alfonso al la povo fine de 1874.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]