Francisco Pi y Margall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Francisco (aŭ Francesc, laŭ la kataluna nomo) Pi i Margall (Barcelono, 1824 - Madrido, 1901) estis hispana politikisto, prezidento de la Unua Hispana Respubliko.

Pi estis unu el la unuaj defendantoj de la ideoj federalistaj en la hispana regno. Li ankaŭ defendis tezojn demokratajn kaj respublikistajn, kun certa proksimeco al la socialismo, pro kio li devis diversfoje ekziliĝi.

Post la sentronigo de la reĝino Izabela la 2-a de Hispanio en 1868 (La Glora Revolucio), li fariĝis deputito. Li defendis kiel formon de regado la respublikon, kiu fine alvenis en 1873. Dum pluraj monatoj li estis prezidento de la Unua Hispana Respubliko.

La ekstremigo de la federalista ideo, kiu kondukis al la memproklamado de diversaj kantonoj, parte senkreditigis liajn ideojn, kaj li devis rezigni.

Post la reveno de la monarkio en 1874 li parte retiriĝis. Poste li fondis propran gazeton, La Nova Reĝimo (kastilie El nuevo régimen), kaj post kelkaj jaroj denove fariĝis deputito, en radikala listo.

En 1898 li publikigis artikolon en sia gazeto, defendante novan lingvon, kiu antaŭ nelonge estis alveninta al Hispanio, nome Esperanton. Diversaj pioniroj de la esperanta movado en Hispanio kaj precipe en Katalunio, inter kiuj Frederic Pujulà i Vallès, iel rilatis al la ideoj de Pi i Margall.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]