Barcelono
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Barcelona. |
| Barcelono | |||
| hispane: Barcelona, katalune: Barcelona | |||
| urbo | |||
|
Vido al Barcelono
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Barcelona | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Duoninsulo | Iberio | ||
| Regiono | Katalunio | ||
| Provinco | Provinco de Barcelono | ||
| Komarko | Barcelonès | ||
| Transporto | - | ||
| - flughaveno | Flughaveno de Barcelono | ||
| - haveno | Haveno de Barcelono | ||
| Najbaras kun | Mediteraneo | ||
| Memorindaĵoj |
4
|
||
| Turo | Turo Agbar | ||
| Riveroj | Llobregat, Besòs | ||
| Situo | Barcelono | ||
| - alteco | 9 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 41°24′07″N 02°10′17″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 41.40194 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">41.40194°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej alta punkto | |||
| - alteco | 512 m s. m. | ||
| Plej malalta punkto | |||
| - alteco | 0 m s. m. | ||
| Areo | 100,4 km² (10 040 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 621 537 (2008) | ||
| Denseco | 16 150,77 loĝ./km² | ||
| Parko | Parko Güell | ||
| Fondo | 3-a jarcento a.K. | ||
| Urbestro | Xavier Trias | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 08.0XX | ||
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
| Nomo | Hospitalo de Sant Pau | ||
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
| Jaro | 1997 (#21) | ||
| Numero | 804 | ||
| Regiono | Eŭropo | ||
| Kriterioj | i, ii, iv | ||
| Okazejo | Somera Olimpiko 1992 | ||
|
Situo enkadre de Katalunio
|
|||
| Retpaĝo: www.barcelona.cat | |||
Barcelono (Katalune: Barcelona [bərsə'lonə]) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma Regiono de Katalunio, nord-oriente en Hispanio. Tio situas ĉe Mediteraneo, 160 km sude de Pireneoj kaj la franca limo. La urbo estas la 2-a plejgranda en Hispanio kaj la plej granda de Katalunio (loĝantaro 1,6 milionoj. Se oni alkalkulas la loĝantaron de la ĉirkaŭaĵo, tiam la nombro superas 3 milionojn).
En la jaro 1992 okazis la Olimpiaj ludoj en Barcelono. Somere 2004 okazis la Internacia Forumo de Kulturoj.
Enhavo |
Historio [redakti]
Laŭ sagao, la urbo (Barcino) estis fondita de Hamilkar Barka, patro de Hanibal Barka el Kartago. Post tio trakonstruis la urbon la romianoj al fortikaĵo (castrum). La centro de la urbo kuŝis sur Mons Taber, sur malgranda monteto proksime al la tiama Konsildomo (Plaça de Sant Jaume). Oni povas ankoraŭ hodiaŭ trovi restaĵojn de la romia urbomuro en la praurba parto. Gravaj romiaj trovitaĵoj estas ekspoziciitaj ĉe Plaça del Rei. En la 5-a jarcento la urbon konkeris visigotoj, en la 8-a jc. la maŭroj. En 801 konkeris la urbon la franca reĝo. Je 985 disrabis Barcelonon Al-Mansur, armeestro de Kordovo.
En la mezepoko Barcelono estis ĉefurbo de Reĝlando de Aragono kaj elstara mara kaj komerca potenco en la okcidenta Mediteranea maro, kun gravaj posedaĵoj, kiel Sardio kaj Sicilio. Ekde la 15-a jarcento, post la Kompromiso de Caspe (1412) kaj la enlanda milito (1462-1472), la urbo perdis potencon, unue favore al Valencio kaj poste al kastiliaj urboj. La malvenko en la milito de postveno de Hispanio (1701-1714) kaj la postaj reprezalioj de Filipo la 5-a de Kastilio plimalfortigis kaj katenis la urbon ĝis meze de la 19-a jarcento, kiam estiĝis permeso malkonstrui la urbomurojn.
La ekonomia bonfarto permesis rapidegan plilarĝigon de la urbo, kiu ensorbis diversajn antaŭurbojn kiel Sants, Gràcia kaj Sarrià. Partoj de la urbo aldoniĝis post eventoj, kiel la internaciaj ekspozicioj de 1888 kaj 1929, la Olimpikaj ludoj (1992) aŭ la Forumo de la Kulturoj (2004).
Vidindaĵoj [redakti]
Pro sia historio Barcelono havas elstaregan gotikan arkitekturon, kiu konserviĝis pro la stagnado de la urbo dum jarcentoj. Nova etapo de ekonomia bonfarto koincidis kun la ekspansio de la urbo, tial ke ĝia impona kolekto de modernismaj konstruaĵoj (kun ok Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko) ne stariĝis sur la malnovaj mezepokaj palacoj. Nuntempe Barcelono plu aperigas novajn elstarajn konstruaĵojn, kiel Torre Agbar (2005).
Plej elstaraj vidindaĵoj:
- La strato Les Rambles estas larĝa aleo, kiu kondukas de la centro al la haveno. Tio estas promena strato kun multaj amuzejoj, bazaroj.
- Fine de la promenejo de Les Rambles, ĉe la malnova haveno, staras la statuo de Kristoforo Kolumbo kaj ŝipmuzeo Museu Marítim
- La Gotika kvartalo situas en la malnova kvartalo de Barcelono kaj enhavas unu el la plej impresaj kolektoj de civila gotika arkitekturo en la mondo. En ĝi situas la katedralo, la preĝejo Santa Maria del Pi, la domo Ca l'Ardiaca, la Plaça del Rei (kun la malnova reĝaj palaco kaj kapelo) kaj la vizitinda urba muzeo. Proksime de ĝi elstaras la preĝejo Santa Maria del Mar (eble la plej impona gotika preĝejo el la urbo) kaj la strato Montcada, kun ties sinsekvo de mezepokaj palacoj. Diversloke staras restaĵoj de la romiaj urbomuroj, ĉefe proksime de la katedralo. Trans Les Rambles, en la kvartalo Raval elstaras la gotika Hospital de la Santa Creu kaj la romanika preĝejo Sant Pau del Camp, kun nekutima korto.
- La promenejo Passeig de Gràcia enhavas multajn modernismajn domojn, inkluzive de Casa Milà kaj Casa Batlló de Gaudí, Casa Amatller kaj Casa Fuster de Josep Puig i Cadafalch kaj Casa Lleó Morera de Lluís Domènech i Montaner. Ankaŭ en apudaj stratoj staras elstaraj samtempaj modernismaj konstruaĵoj, kiel la malnova eldonejo Montaner i Simon (nuntempe sidejo de la Fondaĵo Antoni Tàpies).
- Sagrada Família, preĝejo de arkitekto Antoni Gaudí
- Museu Joan Miró
- Museu Picasso kun malpli konataj verkoj de Pablo Picasso
- Museu Nacional d'Art de Catalunya, kiu prezentas gravajn murpentraĵojn kaj aliajn mezepokajn artaĵojn.
Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko en Barcelono:
- Casa Milà (la Pedrera)
- Casa Batlló
- Casa Vicens
- Palau Güell
- Fasado de la Naskiĝo kaj kripto de Sagrada Família
- Palau de la Música Catalana
- Hospital de Sant Pau
- Parc Güell
Partneraj urboj [redakti]
Barcelono havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
Gdansko en Pollando ekde 1990
Gaza en Palestino
Montpellier, Herault en Francio ekde 1963
Monzón en Hispanio ekde 1969
Kolonjo, Nordrejn-Vestfalio en Germanio ekde 1984
Rio-de-Ĵanejro en Brazilo
Sao-Paŭlo en Brazilo
Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino
Tel-Avivo en Israelo
Bostono en Usono
Istanbulo en Turkio
Ateno en Grekio
Esperanto en Barcelono [redakti]
- 1901: Unua Esperanto-grupo fondita;
- 1909: 5-a Universala Kongreso;
Esperantistoj de Barcelono [redakti]
Barcelono estas naskiĝurbo de Jaume Grau Casas, Alfons Sabadell kaj Francisko Gorgues.
EdE [redakti]
En la urbo okazis la 5-a Universala Kongreso 6-11 septembro 1909, kun 1287 kongresanoj el 32 landoj. Ĉefaj temoj de la kongreso: organizo de naciaj E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.
Aliaj signifoj [redakti]
- Barcelono signifas ankaŭ distriktan unuon provinco, kiu enhavas krom Barcelono aliajn komunumojn, ekz: L'Hospitalet de Llobregat
- Barcelona Graflando estas la malnova nomo de la Kataluna reĝlando
- Barcelono estas nomo de urbo en Venezuelo
Eksteraj ligiloj [redakti]
Paĝaro de la urbo
http://barcelona.visittown.com
http://spain.archiseek.com/catalunya/barcelona/index.html
ERASMUS student accommodation and nightlife guide to Barcelona (A Brighter Place)
Barcelona Travel Guide