Katamarano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Polinezia katamarano.
Katamarano sporta
MobiCat - Moderna katamarano sunenergia

Katamarano estas boato el du trunkoj kunigataj per framo aŭ "ponto".

Ĝia nomo devenas de tamila lingvo (kattu "unuigi" kaj maram "trunko, ligno"). Ĝi estas tradicia akvotransportilo ĉe polineziaj popoloj kaj paravoj. Paravoj estas fiŝkaptista komunumo en suda marbordo de Tamil Nadu, Barato. Katamaranoj estis uzataj de tamiloj ekde 5-a jarcento por ilia konkero de sudestaj regionoj el Azio, tiel kiel Birmo, IndonezioMalajzio.

Modernaj katamaranoj estas dutrunkaj velŝipoj aŭ motorŝipoj, uzataj por sporti aŭ libertempi. Motora katamarano povas atingi rapidon de 38-40 knotoj.