Montpellier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tie temas pri Montpellier, urbo en suda Francio. Por aliaj signifoj vidu: Montpeliero (apartigilo)
Montpellier
Flago

Blazono

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono (ĉefurbo)
Departemento Hérault (prefektejo)
Arondismento Montpellier (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 10 kantonoj
Urbestro S-ino Hélène Mandroux-Colas
2008-2014
Interkomunumreto Montpellier Agglomération
Poŝtkodo 34000 / 34070 / 34080 / 34090
Aŭtokodo 34
Telefona antaŭkodo 04 68
Kodo laŭ INSEE 34172
Demografio
Loĝantaro 257351  ((2010))
Loĝdenso 4.524 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 43° 37′ N, 3° 53′ O43.6111111111113.8766666666667Koordinatoj: 43° 37′ N, 3° 53′ O
Alto 27 m
(de 7 al 57 m)
Areo 56,88 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Montpellier (Francio)
DEC
Montpellier
Situo de Montpellier
v  d  r
Information icon.svg

Montpellier [mɔ̃pəlje], sude de Francio, estas la ĉefurbo de la departemento Hérault kaj de la regiono Langvedoko-Rusiljono, kie okazis la 83a UK 1998.

La urbo entenis 229 055 enloĝantojn en 1999 (loĝantarnombrado INSEE), ĝi do estas la oka plej loĝata urbo en Francio. En la okcitana lingvo, ĝi estas skribita Montpelhièr [Munpe'lje]. Disputo ekzistas inter la Montpelieranoj kaj la Franca Akademio pri la prononcmaniero de la urbonomo ; por la unuaj, la litero « e » prononciĝas « é », por al aliaj, ĝi prononciĝas « e ». Ĉiu havas bonajn kialojn.

Estante malferma samtempe al Eŭropo kaj mediteraneaj landoj, la urbo Montpellier [monpeljé] surprizas kaj allogas tiun, kiu haltas tie jen pro turismo, jen por negoco. La ĉefurbo de la departemento Hérault [eró], ankaŭ de la regiono Langvedoko-Rusiljono, etendiĝas, sub enviinda klimato, inter la blua silueto de Pic St-Loup [pik selŭ] 650 metrojn alta monteto, kaj la lagunoj punktitaj de fenikopteroj, laŭ la sablaj strandoj: Palavas, Carnon [karnon], La Grande Motte [grand mot] kaj ĝiaj piramidoj.

Miljara urbo[redakti | redakti fonton]

La Placo de la Komedio (Place de la comédie)

Kontraste kun la najbaraj urboj Nîmes, Arles, Marseille, kiuj ekzistas jam de la antikva epoko, Montpellier naskiĝis nur en la jaro 985 apud la romia vojo, kiu ligis Italion kun Hispanio. Ĝi konsistis el du vilaĝetoj: unu apartenis al nobela familio Guilhem, dum la dua dependis de episkopejo Maguelonne, situanta apud la maro. En 1204, Guilhem-ano, Marie de Montpellier, edziniĝis kun la hispano Petro d'Aragon, el kio rezultis, ke unu parto fariĝis hispana, dum la dua estis franca. Tio daŭris ĝis 1349, post kiam la franca reĝo reakiris la hispanan proprieton kontraŭ 120 000 eskudoj.

Danke al ties haveno Port Juvénal prosperis la komerco kun Oriento (spicoj, tinkturoj...). Samtempe disfamiĝis la kompetenteco de plant-fakuloj, kiuj bone konis la kurac-povon de plantoj. Tio altiris jen studentojn, jen medicinistojn. Kaj en 1289, per buleo de papo Nikolao 4a, estis kreita Montpelliera Medicina Fakultato, unu el la plej malnovaj en la mondo. En ĝi kuracistiĝis François Rabelais [rabié] (1530). Poste, en 1593, sekvis estigo de Botanika Ĝardeno. Montpellier suferis ĉiujn plagojn mezepokajn: pesto, mizero, malsatego. Meze de la 15-a jarcento ĝin revigligis la riĉega negocisto kaj financisto Jacques Coeur [jak ker].

Religiaj militoj[redakti | redakti fonton]

Sed denove venis dram-periodo - la religiaj militoj. En la 16-a jarcento Reformacio estis enkondukita en Montpellier. Furiozis la batalo inter katolikoj kaj protestantoj. Multnombraj preĝejoj kaj monahejoj estis detruitaj. Katolika reĝo Ludoviko la 13-a sieĝis la protestantan urbon, kiu kapitulacis post tri monatoj. La plimuito de la protestantoj fuĝis eksterlanden. La konstruo de citadelo firmigis la potencon de la ŝtato super la urbo. Sub la regado de Ludoviko la 14-a komenciĝis elstara periodo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. La urbo beliĝis danke ai la arkitektoj d'Aviler kaj Giral; altranguloj, impost-kolektistoj kaj ĉiuspecaj funkciuioj konstruis por si luksajn palacetojn. Akvodukto provizis la urbon per pura akvo; ĝia akvo-rezervujo ornamita per grekstila konstruo superstaris la promenejon Peyrou [perŭ].

Ĝis hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La akvedukto de Peyrou

En 1839 estis konstruita unu el la unuaj fervojoj, tiu inter Séte kaj Montpellier. Ĝi faciligis la negocon, precipe tiun de vino. De tiam datiĝis la eksterordinara vitkulturo en la regiono. Tiutempe la riĉa societo vizitadis la novan teatron konstruitan sur „Placo de la Komedio", laŭ modelo de la pariza operejo „Garnier". Fine de la 19-a jarcento grava krizo kaj mizero estis kaŭzitaj de insekto (vitparazito), kiu ruinigis la vitkulturan ekonomion dum pluraj jardekoj.

Nun la urbo kun ties satelitoj nombras 350 000 loĝantojn kaj havas 55 000 studentojn en la universitatoj. Por roli avangarde en la kreskanta Eŭropo, ĝi klopodas plu okupi la unuan lokon en medicino (Euromedecine), agronomio (Agropolis), komputado (Informatika Poluso), turismo. La „Nova" Montpellier spegulas la deziron surprizi kaj allogi: de la lastaj jardekoj datiĝas: Corum, rozgranita bloko (fine de la promenejo Esplanade), kongrespalaco, komercejoj Polygone, Antigone (projektita de la kataluna arkitekto Rikardo Bofill) kaj baldaŭ konstruota haveno Marianne [Marján], kiu kunligos Montpellier kun la maro.

La unua vira teamo de la urba futbalklubo Montpellier HSC estas inter la nacie plej sukcesaj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • Paul-Joseph Barthez (1734-1806) franca enciklopediisto, fiziologo kaj kuracisto, privata kuracisto de Ludoviko Filipo la 1-a (1725-1785) kaj de Napoleono Bonaparte (1769-1821)

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Montpeliero estas trairigata de du riveroj: Lez oriente, kaj Mosson okcidente.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]